Julio Bagio
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.""Proverbo estas sperto, proverbo estas averto"
~ Zamenhof pri proverboj, tute senrilate al Bagio
Julio Bagio estis tre fida ano de la E-movado. Li interesiĝis nur pri la lingvo, neniam pri kanto, vino, turismo, kanabo, nek knabinoj.
Enhavo |
[redakti] Versoj pri dediĉo
La pureco de lia dediĉo estis esprimita en la sekvaj klasikaj versoj...
- Mi ne tre spertas uzi reton,
- sed provos skribi poemeton.
- Mi ne estas fiŝ-kaptisto,
- estas mi Esperantisto.
- Nek la goon, nek la ŝakon,
- ludas mi nek la triktrakon.
- Mi ne estas vet-ludisto,
- estas mi Esperantisto.
- Por mi nek Marso nek Titano,
- nek Venuso, nek Urano.
- Mi ne estas spac-turisto,
- estas mi Esperantisto.
- Dolĉaj kantoj pri espero
- estas ne por mi afero.
- Mi ne estas rok-kantisto,
- estas mi Esperantisto.
- Plaĉas verkoj pri la verbo,
- ne tagmezmanĝo sur la herbo.
- Mi ne estas naturisto,
- estas mi Esperantisto.
- Ne plaĉas al mi kunaj banoj,
- kviete esplorantaj manoj.
- Mi ne estas porn-fotisto,
- estas mi Esperantisto.
[redakti] Fieta kuzino
Li havis kuzinon, Julia Bagio, kiuj ankaŭ skribis poemojn en Esperanto, sed havis multe pli da amuzo. Eĉ la goon ŝi kelkfoje ludis.
[redakti] Klono
Alie, Bagio havas klonon en paralela universo: Julio Baghy.
[redakti] Vidu ankaŭ
Por pliaj ekzemploj de la verko de Bagio, vidu:

