Justeco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Vick

Viktorio Justeco

"Trafaj rimarkoj. Gratulon pro la traduko!"

~ Justulo

Justeco [1] estas unu el la kvar kardinalaj virtoj, kiu konsistas el la konstanta kaj firma deziro doni al ĉiu tion, kion li aŭ ŝi meritas. La vivo ne estas tiom malbona sed vi havas multe da bonŝanco, bonan korpoformon kaj ne tro da imagopovo.[2]

La justeco estas la koncepto, kiun ĉiu epoko kaj civilizo havas pri la komuna bono. [3]Temas pri valoro determinita de la socio. Ĝi naskiĝis el la neceso pluhavi harmonion inter ties membroj. Estas aro de reguloj kaj normoj kiu preskribas taŭgan markon por la rilatoj inter personoj kaj institucioj, ĉu permesante, ĉu malpermesante specifajn agadojn en la interagado de individuoj kaj institucioj.[4] Multaj homoj opinias ke ili pensas kiam ili nur rearanĝas siajn antaŭjuĝojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Maljusteco

-Aŭskultu, oni min fitraktis en la teatro, ili elĵetis min!

-Kial do?

-Nu, mi ne scias. Mi estis tie kun mia avino. Ĉar ŝi malbone vidas kaj aŭdas, mi devis de tempo al tempo klarigi ion al ŝi, sed tio dum la duono de la teatraĵo ne ĝenis iun ajn, mi vidis. Sed ĉio komenciĝis, kiam nova aktoro elŝutis amelan farunon por ŝajnigi kokainon. Mi avino demandis, ĉu tio estas vera kokaino, kaj mi diris laŭte "Tio estas fekulo!". Ho, kiel tiu aktoro malbone rigardis al mi! Kaj malmulte poste, venis virkantisto en kostumo flora, kiu tamen kantis preskaŭ soprane. Ravite, mi ne povis teni min kaj vokis "Ho, tio estas piĉo, lekanto!" Tiam iu teatrano kuris al mi kaj diris, ke mi iru, sed ĝuste tiam mi rimarkis ke sur lia ŝultro sidas insekto. Mi montrante al li diris "Ho, forfikulo!". Kaj tiam ili simple kaptis min kaj elĵetis, kia impertinento!

[redakti] Notoj

  1. Kio iritas min estas homoj kiuj ĉiam milde diras, ‘Ho, nia sinteno estas ŝanĝita. Ni ne plu malŝatas tiujn homojn.’ Sed per stranga koincido, ili ne forigis la maljustecon; la leĝoj estas ankoraŭ validaj.
  2. Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.
  3. Ŝajnas al mi ke la vera indico al via seksa orientiĝo kuŝas en viaj sentoj romantikaj pli ol en viaj seksaj urĝoj. Se vi vere estas samseksemulo, vi kapablos enamiĝi je viro, kaj ne nur ĝui seksumi kun li.
  4. Mi vetas ke Shakespeare devis multe kompromiti sin; ĉiu kiu estas en la distraĵindustrio faras ĝin iom.
  5. Kie ajn vi troviĝas, estas viaj propraj amikoj kiuj faras la mondon.
  6. La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj.
Content Navigation