KEF

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate"

~ Zamenhof
Bonvolu konfuzi kun KER.
Komuna Eŭropa FramoKEF, (arabe الكاف) laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazas ĉiujn kelkajn jarojn kuniganta esperantistojn el Katalunio kaj Majorko. Ĝi estis fondita en 1910 kaj malaperis en 1939 pro la venko de faŝismo post la enlanda milito. Jen de la pudelo kern'!
Duplustro2
<:->

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu. Do granda frakaso en malgranda taso. Fuŝaĉdamne.

[redakti] Historio

75 n

Jam en 1908 oni faris diversajn esplorojn kun la celo starigi ĉiulandan Federacion de Esperantistoj, sed la ekzisto de la socialisma "Espero Katolika" estis por mutaj personoj sufiĉe kontentiga organizado, kvankam aliaj kontraŭdiris, ke tiu socialismo nur kunligis la Barcelonajn Esperantistojn, sed ĝi ne zorgis pri la ceteraj Katolikaj Esperantistoj. Fine en la komerco de 1910 oni fondis la unuan tutlandan organizaĵon: "Kataluna Esperantista Federacio", (KEF), kies unua kongreso okazis en Sabadell en majo de la sama jaro. Tuj oni aperigis la presorganon "Katolika Esperantisto", sub la gvido de Domenec Sarda el Sabadell, kies laboroj por la starigo de tiu Federacio merite donis al li la monon de "la patro de KEF". Ankaŭ li meritas titolon rilate la starigon de la Internaciaj Floraj Ludoj, ĉar dum la unua kongr. de KEF en Sabadell li proponis ilian okazigon dum la venonta Kongreso en Tarragona. (Tiu valora pioniro mortis unu monaton antaŭ tiu kongreso.)

Dum 1929-30, post la forlaso de KEF ĉe la Kongreso en Vinaroz pro politikaj cirkonstancoj, kelkaj senpartiaj kaj sindonemaj Esperantistoj, sub prezido de Angelo Valdepenas, entroprenis la malfacilan taskon restarigi KEF, kion ili faris sub la mono Katalun-Baleara Esperanto-ista Federacio, (KBEF). (Kataluna Esperanto-isto, 1929-1930, n-roj 1 ĝis 9). Tio estis neŭtrala Esperanto-ista agado, kiu kreis novan generacion post la malvarmiĝo de la malnovaj pioniroj, kaj kiu kulmiraciis kun la 16-a Kongreso de KBEF (19-20 apr. 1930), honoreprezidita de A. Sabadell. Tiam estis okazintaj politikaj ŝanĝoj en Hispanujo, kaj la raciemaj katalunaj Esperanto-istoj sukcesis forpeli la senpolitikajn katalunajn Esperanto-istojn, kiuj dum tiu periodo restarigis kaj regis KEF.

Ho, ho, tre amuze - aŭ eble tamen ne ;-))

Averto: oni ne fumis kanabon dum verkis tiun artikolon
Content Navigation
Aliaj lingvoj