Kabe

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amikeco aparte, afero aparte"

~ Zamenhof pri Kabe

Kabe (Kaĉjo intime) estas plumnomo de Kazimerz Benzino (18721959), eminenta pioniro de Esperanto, aŭtoro de multaj tradukoj forte influintaj la lingvon kaj kontribuintaj al ĝia maturiĝo; agnoskite „la unua stilisto esperantista“. Li estis unu el la 12 Apostoloj de Zamenhof (ankaŭ konata kiel La Majstro), li estis granda misiisto de la zamnehofa mesaĝo. En 1911 Kabe subite forlasis la movadon (kabeis).


[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Volapukio, en la insulo ...,ne gravas. En 1886 K. Benzino patentigis la unuan sukcesan benzinan aŭtomobilon kaj riĉigis.

En 39 p.Z. li vojaĝis, kaj poste translokiĝis al Eŭsklingvio. Li konatiĝis kun posteuloj de Sabino Aarono kaj instigis ilin esperantistiĝi, sed nur kelkmilo de tiu granda popolo akceptis la novan savigan mesaĝon. Unue li nomis ĉi tiun lingvon "Lingwe Internasia", Kabe neniam ŝatis ĉi tiun nomon, do post kelkaj jaroj dum la Unua Konsilio okazinta en Bulonjosurmero li proponis al la aliaj apostoloj kaj kredantoj ŝanĝi la nomon al Esperanto en ĉi tiu projekto.

Kabe estas konsiderata de la idistoj kiel unu el la plej grandaj homoj de la homaro. Tio estas ĉar li dubis plurfoje, kiam la sekvantinoj de Zamenhof diris lin, ke La Majstro leviĝis el la tombo.

[redakti] Parolado

Fama estas la diraĵo de Kabe en 1831:

"La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis [...] ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. [...] kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem! ... kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo."