Kabulo
El Neciklopedio
"El aero al tero"
~ Zamenhof pri bomboj sur Kabulon
"Supozas mi, ke ĝi ne ekzistas"
~ Meduzo pri Kabulo
"En la realeco la vero estas tute alia"
~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo
"Mi vere shatus vojaghi tien...kaj poste verki mian personan poemon pri tia sperto"
~ italo pri Kabulo
Ĝia nomo devenas de onomatopeio "Ka-Bum" rilate al eksplodo de bomboj, kaj ne de la nomo de sia fondanto. Kabulo estas tre utila, kiel celo de bombado de NATO. Industrio de Usono ja fabrikas specialajn kuglojn por ĉasi kabulanojn. Pafado estas la ĉefa sporto de la urbo.
[redakti] Kabulo kaj jogurto
Estas aserto de jogurtaj fabrikantoj, ke Kabulo estas estas la Esperanta vorto por "jogurto", sed Kabulo estas nur la urbo, kie oni inventis ĝin.
[redakti] Klimato
Kabulo havas eksplodan klimaton, nur vintre neĝas. La someroj estas longaj kaj varmaj kun tre malalta humideco. La vintroj estas malvarmaj sed mallongaj, daŭrante de decembro ĝis marto.
[redakti] Trafiko
Kabulo havas internacian flughavenon. Tie renkontiĝas gravaj teroristoj de la lando.