Kafo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi panon ne esperis, subite kuko aperis"

~ Zamenhof

"Korajn gratulojn"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Verda kafo 3.JPG
Kafo (el la angla Knee-Ankle-Foot Orthosis) estas unu el la plej bonaj aferoj en la mondo. Oni fakte ne povas vivi sen kafo! Civilizo ne estas ebla sen ĝi, la homa sano dependas de ofta trinkado de kafo.

Kafo estas tre grava al matematikistoj, filozofoj, sciencistoj, ktp., ĉar homa cerbo ne funkcias senkafe. Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj neraciaj animaloj, homoj trinku bieron kaj kafon.

Enhavo

[redakti] Termodinamika ekivalenco

Se vi daŭre krias dum 8 jaroj, 7 monatoj kaj kvin tagoj, vi produktos sufiĉe da energio sona por varmigi tason da kafo. (Ŝajne ne valoras la penon)

Eble ŝi trinkas kafon

[redakti] Kafo kaj morto

Mortanta viro petis de sia edzino ke ŝi alportu al li tason da kafo kun unu sukerpeco en ĝi: Por la unua fojo de mia vivo mi havos la plezuron trinki kafon tiel, kiel mi ŝategas; ĉar kiam mi hejme trinkis kafon neniam mi uzis sukeron por ŝpari... male, kiam mi trinkis kafon aliloke mi ĉiam enmetis du sukerpecojn por profiti la okazon!

[redakti] Balzako kaj kafo

La franca verkisto Balzako estis granda ŝatanto de kafo. El diversaj vendejoj li alportadis por si tri diversajn specojn de kafo. Tiu ĉi trinkaĵo, kiun li mem kun granda zorgo preparadis, onidire havis tute fabelan guston.
Elektitaj amikoj rajtis iam-tiam akompani la verkiston ĉe la kaf-aĉetado. Kiam foje unu el ili ekveis pri la longeco de la paŝado, Balzako kontestis:

-Mia kafo valoras unu paron da laciĝintaj piedoj!
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Mg
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At Rn
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Kafo kaj sukero

-- Kelnero, bonvolu porti nigran kafon!
-- Kun kiom da sukeroj?
-- Se la kafo estas bona, tiam mi kutime trinkas ĝin kun unu.
-- Mi komprenas. Do, mi portos ĝin kun kvar.
wikia