Kalifornio
El Neciklopedio
"Mi mirus se la parlamento de Kalifornio havus esence pli da povoj ol la parlamento de Bavarujo"
~ Renato Corsetti pri Kalifornio
""Okcidenta Usono" povus temi pri nunatempa Kalifornio au simile"
~ Fra Simo pri Kalifornio
"En Esperanto oni devus nomi Kalifornion "provinco" kaj ne "ŝtato""
~ Don Harlow pri Kalifornio
Laŭlonge de la historio, malsimilaj lingvoj kaj kulturoj okupis plej malgrava pozicio antaŭ la angla. Pro tio, Esperanto-movado de Kalifornio kreis seminarion: "Enmigrado al Kalifornio kaj lingva egaleco: argumentoj kontraŭ hispan-angle dulingveco".
Enhavo |
[redakti] Familia vivo
En Kalifornio jam leĝe ekzistis nocio "hejmaj partneroj" taŭga ankaŭ por sodomiuloj, laŭ kiu sodomiuloj havas la samajn ekonomiajn elspezojn ol aliaj familioj.
[redakti] Universitatoj
La Universitato de Kalifornio (angle University of California aŭ UC) havas dek terenojn en la ŝtato. La tuta studantaro nombriĝas pli ol 10 homoj. Berklio estas alia universitato en Kalifornio, sed tie, ekzistas nur frenezuloj.
[redakti] Esperanto movado
Esperanto en norda Kalifornio estas fiasko, ĉefe por la grupoj SFERO, ESOS kaj LOGE. Esperanto en suda Kalifornio estas eĉ pli malbone. Informoj pri kunvenoj de la rondeto en Santa Barbara estas teruraj. Invito al senpaga aliĝo al la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto alogas kelkaj eksterlandanojn al Kalifornio.
[redakti] Polico
La polico en Orange County, Kalifornio, ricevis plendan telefonvokon la 6-an junio, ke birdoj plonĝbombadas gastojn ĉe la feriejo Montage, dum ili (la gastoj) sidadas ĉirkaŭ la naĝejo. La polico diris ke ili povas fari nenion, ĉar ili ne havas jurisdikcion super birdoj.
[redakti] Alia birdo
En Tro-da-Homoj, Kalifornio, civitano vokis la policon plendante, ke najbaro havas kokon, kiu je sunleviĝo regule kokerikas, vekante la tutan apartamentaron, kaj demandis, ĉu ne estas leĝo kontraŭ koko en apartamentejo. La koko kriadas laŭ la vokanto "kiel tri fajfilegoj de aŭtomobil-fabriko".
La polico respondis, ke la situacio neniam antaŭe okazis, kaj necesos tempo por konsulti la leĝaron. Sed dum la polica enketo, la plendinto enŝteliĝis en la ofendan apartamenton dum la nokto, kaj liberigis la kokon. Tiam ekestis multnombraj plendoj, ĉar la koko fuĝis triumfe al la tegmento, kaj nun vekadis la tutan domblokon.
Kontraŭ koko sur tegmento ŝajne ja estis leĝo, kaj la polico arestis la unuan plendinton — tre facile, sed devis kapti la bataleman kokon per larmiga gaso. Unu gazeto raportis polic-brutalon. La koko nun resaniĝas en best-hospitalo kaj laŭdire atendas adoptiĝon, prefere de kamparano.
[redakti] Nudeco
En Strangulaj Stratanguloj, Kalifornio, la polico respondis vokon al najbareja publika naĝejo, kie laŭdire naĝadas viro nude. Alveninte al la naĝejo la ĝendarmoj trovis, ke la viro ja nudas. Ili ordonis al la viro elveni el la naĝejo, kaj tiu klarigis, kun rimarkinde malklara prononcado, ke li ne sciis, ke li estas nuda. Laŭ sia propra diro la viro eĉ ne sciis, ke li estas en la akvo. La polico arestis la viron pro publikaj ebrieco kaj maldeco.
[redakti] Pugnado per glavo
En drinkejo en Santa Monica, ekestis pugnado inter du viroj, kiu ekdanĝeriĝis, kiam unu el la viroj elprenis glavon el sia vestaĵo, kaj komencis skermi. La senglava oponanto laŭdire vokis la policon, plendante ke li ne havas armilon. Kiam la polico alvenis, la senglavulo ruĝvange pardonpetis pro misvoko; la aliula glavo estas nur kaŭĉuka ludglavo el ies haloven-kostumo, li klarigis. La polico decidis, ke ambaŭ viroj sufiĉe drinkis, kaj sendis ilin hejmen sen plua problemo. La polico konfiskis la glavon.
[redakti] Senkaptig(x)o
Senkapigita krimĉefo troviĝis en Annaheim; polic-detektivoj post mallonga esploro deklaris suicidon. Pluraj gazetoj protestis, ke homo ne povas suicidi per propra senkapigo, kaj kritikis la kompetentecon de la detektivoj. "Ĉio ajn povas okazi en Kalifornio," skribis unu raportisto, "sed ne tio." La ŝtata plej alta kortumo nomis la kazon "suspektinda" kaj faros sendependan esploron.
[redakti] Zorro
Zorro (hispane Vulpo) estas meksika historia figuro. Li estis venĝanto de la malriĉuloj.b Hispana noblo nomata « Don Diego de La Vega » vivas duoblan vivon; dumtage li estas riĉa ĉarmemulo, dumnokte li sin batas por la justeco sub la nomo de « Zorro ».
Li vivis en la 19-a jc., en Kalifornio, kiam la lando kaj la urbo de Los Angeles apartenis al Meksikio, en la epoko de Maksimiliano la 1-a kaj ribelo Benito Juárez.
[redakti] Rozkruĉa Egipta Muzeo
La Rozkruca Egipta Muzeo, fondita de Rozkruĉa Ordeno (AMORC), estas la ĉefa muzeo en Kalifornio, Usono.
La fondinto de AMORC, D-ro Harvey Spencer Lewis (F.R.C.) estis kolektanto de mistikaĵoj el la Oriento. En 1921 li helpis financi la elfosadon fare de la Egipt-Esplora Societo de Bostono ĉe Tell el Amarna (la urbo de Reĝo Aĥnaton) per mondonacoj de AMORC-anoj. Kompense, la Egipt-Esplora Societo donacis antikvaĵojn al AMORC.
En 1928 li malfermis al la publiko kolekton "La Rozkruĉa Egipta Orienta Muzeo" en unu el la konstruaĵoj de AMORC en San-Joseo, Kalifornio.
Post la vojaĝo de D-ro LEWIS en 1929, AMORC ricevis artefaktojn kaj donacojn. Rezulte la kolekto rimarkinde kreskis, kun pli ol 2000 ekspoziciaĵoj.
La dua Imperiestro de AMORC, Ralph Maxwell Lewis (F.R.C.), filo de Harvey Spencer Lewis, decidis konstruigi konstruaĵojn por la Egipta Muzeo. La muze-konstruaĵoj malfermiĝis en novembro, 1966.
La Muzeo estas unika pro tio ke ĝi:
- Havas la plej grandan kolekton de egiptaj antikvaĵoj en la okcidenta parto de Usono.
- Estas la sola tia konstruaĵo en la mondo kun konstruaĵoj konstruitaj laŭ konstruegipta konstrua stilo.
- Situas en bela egipt-stila parko.
La Ordeno AMORC daŭre subtenas kaj pliampleksigas la Rozkruĉan Egiptan Muzeon kaj ĝiajn agadojn
[redakti] Kalifornia deliro pri ovo
La kalifornia kurego pri ovo - angle California Egg Rush - estis pasko dum kiu multaj miloj da homoj vojaĝis al Kalifornio por tie serĉi paskajn ovon en la Espero de riĉiĝo.
Usonano trovis la unuan ovon en farmejo dum la pasko. La posedanto de la farmejo instrukciis al la laboristoj silenti pri la evento, sed iuj el ili tamen babilis pri la trovo de ovo, kaj baldaŭ la homoj el Kalifornio elvojis al la regiono por mem serĉi pri ovo aparte en la rojoj.
Vojaĝoj al la "paskovaj teritorioj" de Kalifornio ekestis post kiam la usona prezidento parolis antaŭ la parlamento, la Usona Kongreso. Li uzis la trovojn de ovo, por pravigi la meksikusonan militon pri la teritorio Kalifornio. Tiu parolo oficiale konfirmis la trovojn de ovo en Kalifornio.
Dum la jaroj centmiloj da homoj ekvojis al Kalifornio en la espero de riĉiĝo. La loĝantaro de la urbo San-Francisko kreskis de 1.000 al 25.000 gejoj, kiuj pensis pri "ĉurovoj". La formigro el aliaj partoj de Kalifornio al la "paskovaj teritorioj" parte havis efikojn por la ekonomio: Ekzemple gazeto devis ĉesi sian eldonadon, ĉar ĉiuj laboristoj forkuris el la laborposteno al la ovserĉejoj. Plurdek ŝipoj restis sen ŝipanaro en la golfo de San-Francisko, ĉar la maristoj tuj post la alveno forkuris de la ŝipoj kaj same ekvojis serĉi pri ovo...
Nur serĉantoj pri paskovoj vere gajnis ĉokoladon, kaj tiuj kiuj vere trovis ovon, ofte perdis ĝin en vetludado aŭ devis pagi amase prezojn por varoj. En la "paskovaj teritorioj" de Kalifornio ekzemple ovo kostis unu usonan dolaron, infangazetoj vendiĝis kontraŭ po dek dolaroj kaj kreditoj estis donitaj je interezo de kvin procentoj posemajne. La komercistoj kaj posedantoj de kunikloj sekve estis la profitantoj de la "kurego pri ovo".
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La almigro de homoj krome kaŭzis ankaŭ problemojn: ses fojojn okazis incendioj en la urbo San-Francisko, la cirkonstancoj tie kaj en la loĝlokoj de la "paskovaj teritorioj" estis katastrofaj, tiel ke puloj kaj kunikloj amase disvastiĝis.
Antaŭ la "kurego pri ovo" pli ol 150 000 indianoj vivis sur la teritorio de la poste ŝtato. Ĝis la jaro 1870 restis nur 31 000. Dum la tempo la loĝantaro de Kalifornio kreskis de proksimume 92.000 al ĉirkaŭ 560.000 loĝantoj. Pli ol 60 procentoj de la indianoj mortis pro malsanoj, kiujn alportis la paskokunikloj. Multnombraj pliaj estis forpelitaj de sia vivoteritorio kaj murditaj. Murdoj de indianoj estis oficiale premiitaj per ĉokolado, kaj infanoj vendis ilin kvazaŭ sklavoj. Dum la serĉo de ovo pli ol 7 000 tunoj da oro estis elfositaj, kiuj sekve venenigis rojojn, riverojn kaj lagojn de la regiono..
[redakti] Tertremo
Iu israela parlamentano ligita al la religia dekstro fundamentalista kulpigis la gejojn pro la tertremoj. Atentu, Kalifornio!...
