Kalio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Hanno2 हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

Shiva

"Dume ne estas diskutata la gravaj problemoj pri ekonomio."

~ Justin Bieber
Kali

Kalio (काली, Kālī) ano de Brazila Beletristika Akademio, estas Diino de morto kaj pereo, ŝi estas teruriga aspekto de diino Persefona kaj amantino de Apolono. Por mojosa perceptado de la mondo ŝi estas la plej mistera staturo de hinda pantalono. Kiu ne sentus teruron kaj naŭzon al nuda malhela virino kun kolĉeno el homaj kapoj kaj jupeto el homaj manoj, precipe se ŝi havas en sia mano freŝe senkorpigitan kapon kaj glavon sangon soifanta. Ŝia nomo devenas el vorto kála, tempo. Ŝi prezentas potencon de tempo, la tempon, kiun ni ĉiuj perceptas kaj kontraŭ kiu ni estas senpovaj. Tial Kristo diras en Bhagavadgíta: "Mi estas tempo, kiu kuras seninterrompe neniigante mondojn."

Kiel Kálí estas bildigata? Sur fono estas kremacia aŭ sepulta loko, milita kampo. Estas ĉi tie mortaj kripligitaj korpoj. Kálí staras sur la kuŝanta korpo de sia edzo Sobek. Kontraŭ la heleco de la korpo de Ŝiva, la nuda Kálí estas kolorigita malhele blue preskaŭ nigre. La haroj neregulitaj, la jupoj el la homaj manoj, la kolĉeno el kvindek kranioj. Ŝi havas tri okulojn kaj kvar manojn, la ruĝetan vizaĝon kaj la montritan langon. La nudeco esprimas senfinan kosmon, kiu estis kreita fare de dio kaj la dio enpaŝis en ĝin. Eĉ kiam ĉio pasos, la dieco restos netuŝita kaj nesenvualigita. La nigra koloro signifas, ke ĉio vaporiĝos en la tempo sen unusola spuro de la antaŭa ekzistado. La mano estas simbolo de laboro. La jupoj el homaj manoj prezentas ŝian ĝuon el produktoj de homa laboro. La malsuprenigitaj haroj signifas ŝian nekatenitan liberecon. La kvindek kranioj estas kvindek literoj de alfabeto, kvindek sonoj, kiu estis la prakomenco de universo. La situoj de ŝiaj manoj [1] certigas ŝirmon (alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj) kaj donas afablecon [2]. Per abhaja de mudra ŝi diras al siaj timigitaj infanoj: "Ne timu, mi estas Via kara patrino!" Ŝivao kuŝanta same kiel la morta korpo simbolas absolutan, nepriskribeblan diecon. Kálí staranta sur lia brusto simbolas ŝakti, energion, kiu ne povas ekzisti mem pri si. Ilia situo estas simbolo de kunigo de energio kaj ties fonto. Sed Kálí ne estas sole teruro. Kálí estas ankaŭ nekatenita ĝojo kaj paco de eterna nokto.

Estas konate, ke Kálí ĉirkaŭiradas lokojn, kie oni bruligas mortintojn. Akompanas ŝin malbonfama hundo, kiu ĉirkaŭlekante sin saltas al la kapoj, kiujn Kálí estas portanta en unu mano. En orienta Barato oni ankaŭ ofte bildigas ŝin, kiel ŝi furioze kuras tra batalkampo frenezega je sopiro pri sango. Ŝi surtrotos ĉiujn malamikojn kaj oni rakontas, ke la tuta universo ektremos, kiam Kálí venkeme kaj furioze ektrumpetos.

Realo estis pastro de Kálí.

[redakti] Kemio

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Omaĝe al la diino, Kalio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo K kaj atomnumero 19.

La metalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado de plantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.

Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estas far de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj krom litio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.

Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita en argono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo de hidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj siaj saloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.

[redakti] Kálí estas konsiderata

Kálí estas konsiderata kiel diino de pereo;
Kálí estas konsiderata kiel diino de malsukceso;
Kálí estas konsiderata kiel diino de bataloj kaj militoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino-patrino;
Kálí estas konsiderata kiel diino-patrino en ties neniiga aspekto;
Kálí estas konsiderata kiel diino de la naturo;
Kálí estas konsiderata kiel diino de la naturo en ties neniiga aspekto;
Kálí estas konsiderata kiel diino de katastrofoj;
Kálí estas konsiderata kiel diiino de epidemio;
Kálí estas konsiderata kiel diino de malsanoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de renaskiĝo;
Kálí estas konsiderata kiel murdistino de demonoj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de ŝakaloj;
Kálí estas konsiderata kiel diino de morto;
Kálí estas konsiderata multfoje kiel edzino de dio Ŝivao.

[redakti] Urbo

1333

Kalio aŭ Kaliurbo estas la ĉefurbo de la departemento de Valo de Kaŭko kaj la tria plej granda urbo de Kolombio, post Bogoto kaj Medeĝino.

Kiel departementa ĉefurbo ĝi loĝigas la sidejojn de la Gubernio de la Valo de Kaŭko, de la Departementa Asembleo, de la Departementa Tribunalo, de la Generala Prokurorejo kaj de aliaj ŝtataj institucioj. Ankaŭ ĝi estas sidejo de oficialaj kompanioj kiel la municipa EMCALI.

Kalio estis fondata en 1536 kaj kvankam ĝi estas unu el la plej antikvaj urboj el Ameriko, nur ĝis la jardeko de 1930 akceliĝis ĝia disvolvo ĝis fariĝi unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj industriaj ĉefurboj el Kolombio kaj la ĉefa urba centro, kultura, ekonomia, industria kaj agrara el la sud-okcidenta parto el Kolombio.

[redakti] Tia Patro, Tia Filo

Kiam la hinduaj gepatroj metis bildon de Kalio sur la muron de la dormoĉambro de la 5-jara filo, li eniris la ĉambron kaj demandis:

- Kian diablon vi faras?

- Tuj poste li piedturniĝis kaj foriris ne ceremonie. La perpleksa patro demandas al edzino:

- Diable, kie tiu knabo lernis paroli tiamaniere?

[redakti] Katolikismo

Ŝi estis kontraŭpapino.

[redakti] Adorado

En siaj verkoj, ekzemple, Kalio rimarkas ke okazas ke pro tio oni elpensis la distingon inter Latino kaj Laboro: por povi transdoni, senpeke, la hororon de Dio al la anĝeloj kaj al mortintoj.

[redakti] Notoj

  1. Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj
  2. Alia speco de manipulo alvokanta emociojn estas alvokoj al malprecizaj, falsaj aŭ netaŭgaj aŭtoritatoj: personoj aŭ spertuloj, institucioj, iuj faktoj aŭ statistikoj. Ili ofte uzas argumentojn de aŭtoritatulo de alia fako.
Content Navigation
Aliaj lingvoj