Kamelo
El Neciklopedio
Kamelo estas utila besto por ke oni rakontu la sekvan ŝercon, kiu eble ofendas idistojn kaj ĝentilulojn.
Enhavo |
[redakti] Uzu la kamelon
Idisto trovas novan laboron. Ĝi pagas bone, sed la laboro estas en la dezerto, multe da horoj for de la plej proksima urbo. Pro tio, la laborantoj loĝas je la laborejo.
Kiam li alvenas, la idisto unue demandas, “Kie nu laboras?” Oni montris al li la laborejon, kiu havas ĉion oni bezonas por fari la laboron. La idisto demandas, “Kie nu manĝas?” Oni montris al li la manĝejon, kie kuiranto preparas manĝaĵon por la laborantoj. La idisto deamandas, “Kie nu dormas?” Oni montris al li la dormejon, kio estas malluksa sed sufiĉa.
La idisto ankoraŭ havas unu demandon. Li trovas unu el liaj kunlaborantoj, samaĝa viro, kaj demandas mallaŭte, “Mi konas sur laboro, manĝo, ed dormo– tute bona. Ma, que sur seksumado? Mi ne vidas virini.” La viro kapjesas, kaj gvidas la idiston al la rando de la laborejo kaj montras al li kamelon.
La idisto preskaŭ ne povas akcepti, ke la laborantoj uzas kamelon por seksumado. Kia terura ideo! Sed, li ne volas ofendi sian novan kunlaboranton, do li diras nenion, kaj nur silente promesas, ke li neniam farus tiel.
Ĉio faras bone dum la unuaj semajnoj. Li laboras bone, manĝas bone, kaj dormas bone. Oni pagas lin bone, kaj havante nenie por elspezi la monon, li vivas ŝpare.
Tamen, post kelkaj semajnoj, li trovas siajn pensojn pli kaj pli turnante al seksumado. Li provas pensi pri aliaj aferoj, sed malsukcesas. Fine, li ne plu povas kontraŭi la premon. Li iras al la rando de la laborejo, trovas la kamelon, kaj kopulacias kun ĝi. La depremiĝo estas tiom granda, li sen paŭzo refoje faras same.
Kiam li finas la dua fojo, li ekkonstatas, ke ĉiuj la laborantoj staras en granda rondo ĉirkau li kaj la kamelo. Iliaj vizaĝoj estas maskoj de ŝoko kaj teruro. “Vu!” la idisto diras al tiu viro, kiu montris al li la kamelon. “Mi demandis al vu que oni faris ĉi tie por seksumado, ed vu diris que, oni uzu la kamelo.”
“Jes, ja,” la viro diras. “Oni ja uzas la kamelon por rajdi al la bordelo ĉe la oazo!”
[redakti] Kamelo kaj ediziĝo
Kia estas verdire la geedzeco?
Tia, kiel fatamorgano en dezerto. En la malproksimo videblas palacoj, palmoj kaj kamelo. Kaj kiam vi pliproksimighas, malaperas la palacoj, la palmoj, kaj vi restas en dolcha duopo kun la kamelo.
[redakti] Kamelo kaj elefanto
Elefanto demandas la kamelon:
- -- Kial vi portas la mamojn surdorse?
- -- Hm! Strange, ke tion demandas iu, kies virilo pendas survizaghe.
[redakti] Kamelo kaj masonisto
En kio kamelo diferencas de masonisto?
- Kamelo povas labori dum pluraj tagoj sen trinki.

