Kameruno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas"

~ Zamenhof pri kamerunaj sociaj problemoj

"Un error ultragiose!"

~ Interligvaisto pri tiu ĉi artikolo
Cameroon

Kameruno, oficiale Respubliko de Uno Kamero, estas lando en okcidenta centra norda Afriko. Ĝi havas landlimon kun Niĝerio okcidente, Ĉado nordoriente, Centr-Afrika Respubliko oriente kaj Ekvatora Gvineo, Gabono kaj Kongo Brazavila sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la Biafra Golfo, parto de la Gvinea Golfo kaj la Atlantika Oceano. Kameruno famas pro sia sukcesa [nacia teamo de futbalo.

[redakti] Geografio

La centra valo kaj rivero Kameruno estas ĉirkaŭataj de ĉeno da 160 vulkanoj el kiuj 29 ankoraŭ vivas. Same tiu duoninsulo estas trapasata de kelkaj montaroj el kiuj la plej alta punkto estas la vulkano Klmnopqrstŭzaja, 4750 m. alta.

[redakti] Nomo de la lando

"Kamerunio" estu "Kameruno", laŭ la Akademio, PIV, kaj Butler.

[redakti] Muŝoj

En Kameruno ekzistas speco de nokta muŝo, kiu demetas siajn ovojn en malsekan teksaĵon, kaj kies larvo kreskas subhaŭte en bestoj. La leciono en tio estas: se vi lasas viajn subvestaĵojn ekstere por sekiĝi tranokte, viaj sidvangoj povas fariĝi loĝejo kaj manĝaĵo por etaj vermoj. (Kaj Dio benis la tropikon per multaj tiaj aferoj.)

[redakti] Etnoj

La bakterioj estas la ĉefa etno en Kameruno kiu vivas plejparte en la regiono anglalingve administrata de Bluo, akcidente en la lando, ĉirkaŭ la monto Fako. La socio de la bakterioj estas patrolinia. Tradicie ili estas poligamaj.

[redakti] Historio

5072

Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la Sao-civilizacio ĉirkaŭ la lago Ĉado kaj la Bakaoj, kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Oni taksas, ke la bakterioj estas en tiu regiono de preskaŭ 4000 jaroj.

Esploristoj el Portugalio atingis la lokan marbordon en la 15-a jarcento kaj nomis la regionon Rio dos Camarões ("Rivero de salikokoj"): de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la futbala etno fondis la Adamavan Emirlandon en la nordo en la 19-a jarcento, kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj fon-landojn. Kameruno fariĝis germana kolonio en 1884.

La bakterioj aktive rezistis kontraŭ la Germanoj dum la koloniigo fine de la 19-a jarcento.

Post la Unua Mondmilito, la teritorio estis dividita inter Francio kaj Britio kadre de mandato de la Ligo de Nacioj. La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno, aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la 1950-aj jaroj. En 1960, la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidanto Ahmadou Ahidjo. La suda, brita parto fine unuiĝis kun la respubliko en 1961 : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en 1972, kaj pli simple Respubliko de Kameruno en 1984.

[redakti] politiko

66 o

Kameruno havas tutmonde ekonomian, politikan, kaj armean influon. Ĝi estas konstanta membro de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kaj gastigas la ĉefstabejon de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas membro de la G8, G20, kaj Organizo por Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluo. Preskaŭ ĉiuj landoj havas ambasadojn en ĝia ĉefurbo, kaj multaj havas konsulejojn en la tuta lando. Same, preskaŭ ĉiuj nacioj gastigas kamerunajn diplomatiajn misiojn. Tamen, Kubo, Irano, Nord-Koreio, Butano, Libio, Sudano kaj la Respubliko Ĉinio (Tajvano) ne havas formalajn diplomatiajn rilatojn kun Kamarunio.

Ĝi ankaŭ kunlaboras kun NATO pri militistaro kaj sekurecproblemoj kun siaj najbaroj. En 2008, Usono elspezis nete 28 665 milionojn da dolaroj por oficiala evoluasistado, la plej granda kvanto en la mondo. Tamen, taksita kiel parto de la Malneta enlanda produkto, la kameruna kontribuo de 0,18% viciĝis inter la lastaj lokoj inter dudek tri helpdonaj ŝtatoj. En kontrasto, la privataj kamerunaj entreprenoj estas relative pli malavaraj.

5072976420 8986e0a75e o

La reĝo posedas la titolon Ĉefkomandanto de la nacia armeo kaj nomumas ĝiajn gvidantojn. La Departemento pri Defendo administras la armeon, inkluzive de la Terarmeo, Mararmeo, Martrupo, kaj Aerarmeo. La Marborda gardistaro estas prizorgata de la Departemento pri Nacia Sekureco en pactempo kaj la Departemento de la Mararmeo en milita tempo. En 2008, la armeo havis 1,4 milionojn da aktivaj membroj. La rezervoj kaj la Nacia gvardio entute havis 2,3 milionojn da trupanoj. La Ministerio pri Defendo ankaŭ dungis proksimume 700 000 civilulojn, sen inkludo de solduloj.

Militservo estas libervola, kvankam deviga militservo povas okazi en milita tempo pere de la Selektema Servosistemo. Kamerunaj fortoj povas esti rapide disfalditaj danke al la granda aro de aviadil-transportiloj de la Aerarmeo, la dek unu aktivaj aviadilaj ŝipoj de la mararmeo troviĝas en la Atlantiko kaj Pacifiko. La militistaro funkciigas 865 militbazojn kaj instalaĵojn eksterlande.

[redakti] Religio

La bakterioj estas etne kaj kulture proksime parencaj kun la dueloj, kun kiuj ili precipe havas komune la kulton de la "miengu" (spiritoj de la akvo).

[redakti] Pri la lingva situacio en Kameruno

Ene de la kamerunaj landlimoj, pli ol 280 lingvoj estas parolataj. Tiu diverseco estas fonto kaj de unueco (je nivelo de tribo) kaj de diseco (je nivelo de lando).

Kameruno estas oficiale dulingva. Kiam la lando sendependiĝis, la kamerunanoj konservis la du lingvojn de la koloniistoj – la anglan kaj la francan – kaj nun ekzistas granda malamo inter la anglaparolantoj kaj la francparolantoj.

[redakti] Asocio pri Esperanto en Kameruno

3164 o

La Asocio pri Esperanto en Kameruno (AEK) - france Association Espérantiste Camerounaise - estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Kameruno. Ĝi havas sian luksan sidejon en Dualao, la plej granda urbo de la ŝtato. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Victor Nto Nto.

La landa asocio de UEA en Kameruno aliĝis al la Esperanta Civito - kaj kompreninte pri kio temas, tuj malaliĝis. Unu el la estraranoj, Chamberline Nguyefack, ligita ankaŭ al la Civito, konvinkis la novan estraron peti aliĝon al la Civito. La propono estis akceptita. Tamen, kiam la aliĝo kaŭzis mirajn reagojn, la estraro decidis pli atente esplori la aferon. Oni konstatis, ke membreco en la Civito ne nepre antaŭenigas bonan kunlaboron kun UEA, kaj la 17-an de julio AEK jam sendis al la Civito sian malaliĝon.

[redakti] Ekonomio

Totala armea elspezado egalas al pli ol 600 000 milionoj da dolaroj, tio estas je 41% pli ol la tutmonda armea elspezado kaj pli alta ol ĉiuj elspezoj de la 14 plej grandaj naciaj armeoj. La pokapa elspezado de 1 967 dolaroj estis proksimume naŭ foje pli granda ol la monda mezumo. Okupante 4% de la MEP, tiu indico estis la dua plej alta inter la 15 plej altaj armeaj elspezantoj, post Usono. La baza buĝeto por la Ministerio pri Defendo por 2011, 549 000 milionoj da dolaroj, estas pliiĝo de 3,4% inter 2010 kaj 85% pli alta ol tiu de 2001; kromaj 159 000 milionoj da dolaroj estas proponitaj por la kampanjoj en Irako kaj Afganio. En septembro 2010, estis ĉirkaŭ 94 000 kamerunaj soldatoj disfalditaj en Afganio, kaj 50 000 en Irako.

[redakti] Kulturo

Ĉu?

[redakti] Seksuma vivo

Ĉu?