Kanado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bonvolu konfuzi kun la kannada kaj kanabo.

"Kanado estas en Ameriko"

~ Wikitravel pri Kanado
Eo en kanado

"Kanado estas la ĉapelo de Usono, ej?"

~ Kanadano pri Kanado

"Kanado ne estas vera lando"

~ Usonano pri Kanado

"Kanado estas en la zono de influo de Usono"

~ Bertilo Wennergren pri Kanado

"En kanado la franclingvanoj bone fartas"

~ Fra Simo pri Kanado

"Certe "Unuaj Nacioj" estas parto de la kanada dialekto de Esperanto"

~ Renato Corsetti pri kanadaj esperantistoj

"Proksima kubuto, sed ne por la buŝo"

~ Zamenhof pri Kanado kaj Usono

"En kanadaj universitatoj ĉiuj funkcias tiel perfekte ke oni ne povas ne obteni diplomon se oni pagas kaj estas sufiĉe ĉarma"

~ Pierre Pastedechouan pri kanada instrusistemo
Kanado estas fikcia lando, kreita de John Ronald Reuel Tolkien, kiu estus norde de Usono, ej? La lando etendiĝus inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento. Norde, ĝi estus frostrita kiel Narnio ĝis la norda poluso. Kanado estas interesa lando, ej?
Cannaba
KanabaKanada Flago: Esperanto, Paco kaj... Herbo

Tre eble, la nomo devenas el "Goz el Kanado", provinco de Ĉado, malmute konata en antikvo, ej? Alia hipotezo estas ke la nomo devenus el kanabo. Vere, tie kanabo estas sufiĉe ofta kaj ne estas ege danĝere uzi ĝin en Kanadaj stratoj.

La oficiala lingvo de Kanado estas la kannada lingvo, ej? Sed bedaŭrinde oni lastatempe estas mortiganta ĝin, anstataŭigante per la franca.

Enhavo

[redakti] 🍁 Legendo 🍁

8440

Post la ŝtelinta elekto de Usono, multaj liberalaj usonanoj estas sen espero. Sed espero havas nomon, kaj tiu nomo estas.....Kanado! Ili marŝas norde kaj trovas blankan landon, kie la bestoj parolas kaj kie la magio estas furiozanta. Kiel en Usono, en Kanado la sorto de indiĝenaj popoloj estas tia, ke ili apenaŭ retenas sian ekziston, liberalaj usonanoj, sekve faris revolucion kaj savas la landon detruante la vivon kaj la civilizon en tiu regiono. Nun, dank'al Usonanoj, Kanado estas libera!

Kanado estas la lando, al kiu fuĝis kaj iam denove fuĝos usonaj junuloj, kiuj ne volas soldatiĝi por morti en forega lando ...

[redakti] Viroj kaj virinoj

5564

En Kanado virinoj faras ĉion, kion viroj faras, ĉu batalfrontan bataladon, ĉu fajrestingadon, ĉu vizitadon de la spaco. Ankoraŭ mankas nur unu aferon: pisi stare!

[redakti] 🍁 Geografio kaj tiel plu 🍁

Kanado estas tiom vasta, kiom Eŭropo sen Danio (kiu, vere, estas senutila afero).

[redakti] Geografia konado

En Kanado oni nur konas Usonon, Anglion kaj Francion!

[redakti] Lingvoj

Kanado estas dulingva, tuto estas tradukita en la du lingvoj.

[redakti] Vintra fiŝkaptado

En malvarma vintra tago, maljunulo marŝis sur glacia Lago Erio, faris truon en la glacio kaj komencas fishkaptadi per ŝnuro kaj hoko. Dum horo li pacience atendis mordeton de fiŝo sed nenio okazis.

Tiam alvenis knabo kiu simile tranĉis truon je kelkaj metroj for de la oldulo kaj trametis fiŝkaptan ŝnuron en la lagon. Tuj la knabo eltiris grandan fiŝon kaj senhezite refoje enmetis sian ŝnuron en la truon. Nekredante, la maljunulo rigardis kiel la knabo kaptas unu, du, tri kaj fine ses bonajn fiŝojn. Dume la odulo kaptis nenion.

Tiam la maljunulo aliris la knabon kaj demandis, "Dumvive mi fiŝkaptadas ĉi tie sed neniam vidas tian kian vi ĵus faris. Bonvolu, diru al mi, kiel vi tiel sukcesas?"

"Bi bebaf bobfeuvi bavajm biajm beumojm," respondis la eta knabo.

"Pardonu, mi tute ne komprenis kion vi diris," diris la maljunulo.

La knabo kraĉis bulon el sia busho en sian manon kaj respondis, "Sinjoro, vi devas konservi varmaj viajn vermojn."

[redakti] 🍁 Nerdaĵo 🍁

La krateroj de meteorito pli grandaj de la mondo trovas en Sudbury, en la stato de Ontario, Kanado kaj en Vredefort, Sud-Afriko.

[redakti] 🍁 Samseksemo 🍁

Cat-likes-how-canada-tastes

La leĝoj pri sodomio estis nuligitaj fine de la 1960-aj jaroj fare de la tiama Ministro de Justico Pierre Elliott Trudeau, en la defendado de lia pozicio antaŭ la registaro, Trudeau diris ke "la ŝtato ne interesiĝas pri la "dormĉambro de la nacio". En 2005 Kanado estis la unua lando de Ameriko kiu aprobis la samedziĝon en ĝia tuta teritorio. Kanado estas konsiderata kiel unu el la plej gejaj landoj de la mondo, kie pluraj publikaj elstaruloj sentime elŝrankiĝas.

[redakti] 🍁 Hakisto 🍁

Homo kandidatas kiel arbohakisto en Kanado.

La estro rigardas lin kaj diras, "Vi aspektas ja fortika. Ĉu vi havas atestilojn? Kie vi laste laboris?"

"Jes, jen miaj atestiloj," respondas homo. "Mi laste laboris en Saharo."

"Ĉu vi priŝercas min!? Ne ekzistas arboj en Saharo!"

Kruko frotas la manojn, "Ja ne PLU!"

[redakti] 🍁 Kanadano kaj Usonano 🍁

Jen kopio de radia interparolado, kiu fakte okazis inter usona mararmea ŝipo kaj kanada oficisto antaŭ la Nov-Fundlanda bordo en oktobro 1995. Ĝi estis publikigita la 10an de decembro 1995 de la Chief of Naval Operations...

Usonano: Bonvolu ŝanĝi vian direkton dekkvin gradojn al sudo por eviti kolizion.

Kanadano: Mi rekomendas, ke vi ŝanĝu vian direkton dekkvin gradojn al sudo por eviti kolizion.

Usonano: Ĉi tiu estas la estro de usona mararmea ŝipo. Mi ripetas: Ŝanĝu vian direkton.

Kanadano: Ne. Mi ripetas: Vi ŝanĝu vian direkton.

Usonano: ĈI TIO ESTAS LA AVIADILPORTANTO "USS LINCOLN", LA DUA ŜIPO DE LA ATLANTIK-ŜIPARO DE LA UNUIĜINTAJ ŜTATOJ. NIN KUNVOJAS TRI DETRUISTOJ, TRI KROZISTOJ KAJ PLURAJ HELPŜIPOJ. MI POSTULAS, KE VI ŜANĜU VIAN DIREKTON DEKKVIN GRADOJN NORDEN, T.E. UNU KVIN GRADOJN AL NORDO; ALIOKAZE KONTRAŬAGOJ ESTOS FARITAJ POR GARANTII LA SEKURON DE ĈI TIU ŜIPO.

Kanadano: Ĉi tio estas lumturo. Estas via vico.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Usonaj turistoj

Usonaj turistoj aranĝis ke aviadisto flugigu ilin al Kanado por ĉasi alkojn. Ili sukcesis pafmorti 6. Dum ili ŝarĝas la aviadilon por reveni hejmen, la aviadisto diras ke la aviadilo povas porti nur 4 alkojn.

La ĉasistoj forte kontraŭas tion. "Lastjare ni kaptis ses. La aviadisto permesis ke ni portu ĉiujn, kaj lia aviadilo estas la sama ol la via." Malentuziasme, la aviadisto cedis kaj ĉiuj ses alkoj estis ŝarĝitaj en la aviadilon.

Tamen, eĉ uzante ĝian tutan potencon, la eta aviadilo ne povis trakti la ŝarĝon kaj la aviadilo malsupreniris. Iel, ĉirkaŭitaj per la korpoj de alkoj, usonanoj postvivis la frakason.

Eskapinte la frakasaĵon, turisto demandis al sia amiko, "Ĉu vi havas ian ideon pri kie ni troviĝas?"

La amiko respondis, "Mi pensas ke ni estas sufiĉe proksimaj al kie ni frakasiĝis lastjaron."

[redakti] 🍁 Nacia Himno 🍁

9305 o

Ho, ve, Kanado!


Kanado ve! karega hejmoland',
De mard' al mard' sonadu nia kant'!
Lando de aĉer' kaj pastoro,
Ve malplena, frosta nord',
rigardu kune en harmoni'
liberan fieron de Uson'!
Kanado ve, por ĉiu hom'
Kun bonvolem'
Fermas elirpordon ve!
Ni fikas kune nin en harmoni'!

[redakti] 🍁 Krimoj 🍁

En Moose Jaw, Saskaĉevano, la 9an de aprilo, du viroj prirabis kostum-butikon kaj eskapis en felo de leono, kurante en la arbaron. Ĉar verŝajne ne eblis bone vidi de sub la leonfelo, ili nur iris kelkan distancon. Terurita maljunulino en Regina altelefonis la policon, raportante blindan leonon, kiu laŭ ŝia diro trakuris ŝiajn florbedojn; ŝia edzo pafis la leonon, sed je lia konsterniĝo, nur duono de la leono falis, dum la alia persistis kuri. Post duonhoro policistoj sukcesis kapti la ceteran leonon, kaj enkarcerigis la ŝtelistojn.

[redakti] 🍁 Idistaj turistoj 🍁

Be0701

De la dek e triesma di Julio, la idistoj quiuj volos voyajhar al Kanado bezonos pasporto-viston por enirar al tia nordala lando. Tion anuncis la autoritatozi pri migrado di Kanado chimonate. Ili debesas, explikis la ministro pri Civitaneso, Enmigrado e Multakulturalismo di Kanada, pro ke de duamil e kin la solicituri da idistoj demandanta refujo triopligesis k tio kreas problemojn por atendar omnajn soliciturojn, grava ajorni e plucheresko di l' programi por protektado di refujanti, quiuj diminutas la kapableso por helpar tiujn, quiujn advere eskapas de l' persekutadi.

"Tre ofte tiuj, quiuj vere bezonas refujhon mustas vartar monati k mem yari ante esar atendita lia solicituri, k tio estas neaceptebla", dicis la ministro en komuniko en la ambasado di Kanado en Idujo. Antee, Idistoj ne bezonis viston por enirar al Kanado, k dum la lasta tagoj tio komencis esar problemo por multaj idistoj, specale yuni quiuj studias en skolo en tia lando, k por kelkaj personi quiuj havas negocojn tie, pro la subita decido di l' Kanadana guvernerio.

Anke la problemo relatas la fakton ke, kontree la guvernerio di Esperantujo, quiu posedas plurajn konsuleyojn en Idujo kie estas posibla obtenar la viston por enirar Esperantujon, nur la ambasado di Kanado en la chefurbo darfas expediar ghin, k do la idistoj mustas voyajhar aden la chefurbo di Idujo por obtenar la migro-permison.

Un de l' kauzi pro quio Kanado komencis postular pasporto-viston al idistoj es la fakto ke existas organizuri qui helpas idistoj quale trompar la Kanadanajn autoritatozojn pri migrado por obtenar la mencionitan refujhon. En Idujo oni komentas ke un de l' kauzi es ke dum la lastaj yari, la desfacilaj kondicioni ekonomiala k pri sekureso obligas la idistojn serchar kie laborar kun sekureso, esante Kanado un de l' destini aparte Esperantujo.

Dume, kom respondo, la idista guvernerio komencis postular anke pasporto-viston al Kanadanaj civitani por enirar Idujon. Tamen, en Kanado ipsa, la guvernerio di Quebec plendis pri la agon di l' centrala guvernerio Kanadana, char ghi efektigus ekonomialan k turismalan problemojn en tia provinco.

[redakti] 🍁 Dikeco 🍁

En Kanado iu drogtrafikisto estis liberigita en la prizono pro tio, ke li estas tro dika: 205 kg. Li tute ne povis sidiĝi sur sieĝo nek kuŝi en sia lito en la ĉelo.

[redakti] 🍁 Famaj loĝantoj 🍁