Kanguruo
El Neciklopedio
"Eksplodis kiel pulvo"
~ Zamenhof pri kanguruo de Bervala zooparko
Kanguruo (Macropus giganteus) estas nekutima besto, kiu vivas en Aŭstrio, ĉefe apud rivero Danubo, kie ĝi dancas valson. Iu el la familio makropedoj, besto movanta sin saltante per la malantaŭaj kruroj kaj kies ino havas ventran keston.
Kiam en zooparko de Bervalo aperis nova besto - kanguruo el Aŭstralio, pri tio miregis sciencistoj, ĉar kompreneble kanguruoj dividas genetikajn similecojn kun homoj kaj eble unue evoluis en Ĉinio.
Kanguruoj estas ariĝemaj. Ili aspektas mojose en malgrandaj grupoj, sed grandaj grupoj kelkfoje kaŭzas problemojn, ĉar la marsupiuloj ofte drinkas, kaj tiam laŭte ŝercas pri hotentotoj. La ŝercoj malplaĉas al la hotentotoj, kiuj do ĉasas la kanguruojn kaj metis ilin en specialiajn kaĝojn — la ŝtofkovritaj kanaj kangurukaĝegoj aŭ beŭtelratenlatengiterkotoj (el la germana).
Stultaj idistoj diras ke kun "granda dopa e mikra avana gambi, kaudo Kanguruo saltas maxim bona. La granda kaudo servas anke kom siejo. Lua viv-esperajo esas proxim dekeok yara". Tio, evidente, estas granda fia mensogo!
Silvia havas kanguruon kun ido. Monerojn ŝi metas en fendon. Post iom da tempo ili elfalas de si mem. Kiel kanguruidoj. Se kanguruo volas trankvile promeni, ĝi uzas ĉiujn kvar krurojn.
Lamarko parolas pri la kanguruo, kiel ekzemplo de stranga tipo de mamuloj, kiu disvolvigis strange kaj male siajn membrojn, nome antaŭaj kruroj. Kanguruoj jure procesis Lamarkon pro tio.
[redakti] Biotekniko
- Kio okazus, se oni hibridigus elefanton kaj kanguruo? - Tre multe da kavoj tra tuta Aŭstralio.
[redakti] Lingva noto
Laŭ ReVo oni ne komprenas la diferencon inter kanguruo kaj makropo. La difinoj estas preskaŭ identaj, tre eble ĉar estas la sama besto.



