Kanibalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu havas sian propran guston."

~ Zamenhof pri kalibalismo

"Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas"

~ Zamenhof denove pri tute alia afero

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri kanibaloj

"Kaj se la mondo estus plena de diabloj, kaj ili eĉ volus vori nin, ni ne timu, ĉar firma burgo estas nia Dio, Li liberigas nin el ĉiu mizero"

~ Lutero pri kanibalaj diabloj

"Semble, la titulo de ica esayo esas demagogio"

~ Idisto
Ni kanibaloj estas hommanĝantaj homoj. Ni, kanibaloj estas tre utilaj, eĉ necesaj, al antaŭirado de la homaro. Kelkaj kanibaloj preferas manĝi virojn, aliaj, kiel mi, preferas virinojn, multe pli dolĉaj, fine estas tiuj kiuj manĝas egale virojn kaj virinojn. Pri diferenco de aĝo estas ankaŭ malsamaj gustoj. Kiel mi, iuj preferas dolĉajn kaj mildajn karnojn, la plej junajn bongustulinojn, aliaj preferas pli malmolajn karnojn kaj eĉ estas tiuj kiuj manĝas eĉ maljunajn kamionstiritojn!
Gorinillaenbandeja

Tiel mi preferas la pladon

[redakti] Saĝeco

Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos ĉiujn la bonaĵojn al dungitoj, inkluzive rajto manĝi en la memserva restoracio – sed bonvole ne manĝi la dungitojn.”

Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi ĉiuj laboras multe kaj bone – tio tre plaĉas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu de vi manĝis ŝin, ĉu?”

La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”
Gip

Tipa kanibalo

“Nu, bone. Daŭrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.

La ĉefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu manĝis la sekretariinon?”

Estas longa paŭzo, sed fine unu mano leviĝas malrapide.

“Stutulo!” diras la ĉefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni manĝis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis maĝi iun, kiu ja laboras!”

[redakti] Kanibaloj

En vilaĝo de kanibaloj infaneto eniras kabanon dum la patrino preparas la tagmanĝon.

-Mmmmm!... Kia parfumeto! Kiu estas?

[redakti] BONA RECEPTO

Kanibalo estas en juĝejo, ĉar li mortigis, kuiris, kaj manĝis sian edzinon! (Vere en mia lando manĝi sian edzinon estas tute normale, sed tio okazis alilande)
'Ĉu vi nenion sentis,' demandas la juĝisto, 'kiam vi dispecigis vian edzinon antaŭ ol meti ŝin en kaldronon?'
'Jes, jes, juĝista moŝto,' respondas Kanibalo. 'Je iu momento mi ekploris.'
'Ha, tamen! Kaj kiam?'
'Kiam mi pecetigis la cepojn!'

9aL-Q

[redakti] Manko

Koleras kanibalestro: „Kie estas tagmanĝo?“

Kuiristo: „Mi pardopetas, estro, mankas turistoj.“

[redakti] Mensogo

ras du kanibaloj tra arbaro. Unu demandas: „Ĉu vi vidis mian edzinon?“

„Ne.“

„Ne mensogu! Kaj kion vi maĉas?“

[redakti] Medikamento

A8hg

Laŭ trovita recepto, viando devas esti distranĉita je malgrandaj pecoj aŭ lamenoj, poste oni kondimentu ĝin per mirho kaj aloaĵo. Sekve oni trempu ĝin dum kelkaj tagoj en alkoholo. Fine oni pendigu la pecojn tiel ke ili sekiĝu en la aero. Tion skribis la germana farmaciisto Johann Schröder en la 17-a jarcento. Sed li ne parolis pri ŝinko, nek pri bovina lumbo. Ĉe la procedindikoj li mencias “freŝan kadavron de rufulo”, “24-jara” kiu ne estu “pendumita aŭ senkapigita”.

Medikamentaj receptoj similaj al ĉi tiu por trakti la homan korpon estis tiom oftaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiom la uzado de herboj, radikoj kaj ŝeloj. “Viandaj pecoj kaj sango el homo estis produktoj de unua neceso kiujn oni trovis en ĉiuj apotekoj”, diras la historiisto Richard Sugg, el la universitat de Durham (Britio), kiu nun verkas libron pri ĉi temo. Oni eĉ suferis mankon da provizaĵoj, kio laŭ li klarigas la kreskadon de kanibalismo medicina. Ne estis la loĝantoj de la nova mondo sed la eŭropanoj la plej avidaj kanibaloj.

[redakti] Koko

Edzo telefonas al la edzino: „Mi invitis al tagmanĝo esplorvojaĝiston, kiu vivis longtempe inter kanibaloj.“

„Ĉu vi pensas, ke kokido gustos al li?“

[redakti] Filozofie

Diras la granda filozofo Ayn Rand:

Ĉu antaŭ islamanoj, budhanoj, aŭ kanibaloj (laŭlitere) - subevoluintaj, malevoluintaj kaj neevolueblaj kulturoj - la kapitalisma Usono devas pardonpeti por siaj ĉiel-skrapantoj, aŭtomobiloj, akvotubaro, por siaj ridemaj, memcertaj, netorturitaj, neskurĝitaj, neformanĝitaj junuloj?!

[redakti] Kanibalismo hodiaŭ

Hodiaŭ malmultaj popoloj ankoraŭ praktikas la kanibalismon, krom se tio necesas. Sed estas ankoraŭ kelkaj, kiuj regule praktikas ĝin, ekzemple kristanoj, kiuj ĉiusemajne trinkas la sangon kaj manĝas la korpon de sia savanto (vidu transsubstancigon).

[redakti] Familie

Hansi content

[redakti] Frate

Infaneto demandas al sia patrino:

-Panjo, panjo, kial via ventro iĝis tiel granda?
-Ĉar Pacjo donis al mi frateton por vi.

La infano kuras al la patro:

-Paĉjo, ĉu vi vere donis fraton por mi al Panjo?
-Nu... jes.
-Do, ŝi englutis lin!!!

[redakti] La avo

- Panjo, mi ne ŝatas la avon.
- Booone, lasu do la avon kaj manĝu almenaŭ la terpomojn.

[redakti] Onklino

"Diru, panjo," diras la ĉarma Jonjo, "kiam ni havos onklinon Manjon por vespermanĝo?"

"Silentu," respondas la panjo. "Ni ankoraŭ ne finis la avinon."

[redakti] Alie

Du kanibaloj, patro kaj filo, ĉasas kaj renkontas belegan virinon. Filo diras:

- Paĉjo, paĉjo, ni manĝu ŝin!

- Ne, filo. Ni prenu ŝin hejmen kaj manĝu vian patrinon.

[redakti] Kuiristo

La gentestro: Mil diabloj! Kial do atendigas min tiel longatempe la kuiristo? Kial li ne alportas mian tagmanĝon? Kie li estas?

La adjutanto: Havu la favoron rememori, via reĝa moŝto, ke hieraû vi formanĝis la kuiriston.

Content Navigation