Kapitano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon"

~ Zamenhof pri iu ajn
5012

" Plena fingringo de stelo de neŭtronoj pesus pli de 100 milionoj de tunoj"

~ Kapitano Nerdo pri steloj

"Mi iĝis leeeerta"

~ Milokula Kato pri sia ekkapitaniĝo

"Vi pravas"

~ Hans-Georg Kaiser
Kapitanverdulo
Kapitano estas ano de kapito. Kapito estas ita kapo. Sekve, kapitano estas ano de ita kapo.
250px-Captainflag

Kapitano respondecas pri bona vojado. En terarmeo kaj aerarmeo, li estas inter leŭtenanto kaj majoro, ĉefe kiam ĝi estas ebria. Kapitano ankaŭ estas la preferinda posteno de homoj, kiuj uzas ridindajn vestojn.

[redakti] Kompetenteco

Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj.

— Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano.

— Ne, ili restigis ion.

— Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.

Militavendejo


[redakti] Loterio

5527

- Kapitano,ŝajnas, ke vi havas malbonan humoron. Kio okazis?
- Mi gajnis ĉefan premion je loterio.
- Tamen tio bonegas!
- Ne por ĉiuj! Dua kaj tria premioj estas mono, sed la unua estas vojaĝo per nia ŝipo.

[redakti] Militŝipo

Dronas krozoŝipo. Kapitano demandas maristojn:
- Kamaradoj, ĉu iu el vi povas preĝi?
Unu maristo:
- Mi povas.
- Tio bonegas, fiĉjo. Preĝu, preĝu fervore, ĉar al ni mankas unu sava veŝto.

[redakti] Ne vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • La Kapitanfilino. De Puŝkin, el la rusa trad M. Sidlovskaja. 1927, 176 p. „Valora varbo. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, „sensenca kaj senindulga“, kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela.“ (g-K, La Socialismalisto, 1927, p: 72.)
Content Navigation
Aliaj lingvoj