Kapo
El Neciklopedio
"Neniu senkapigas pli facile ol tiu kiu sencerbas."
~ Friedrich Dürrenmatt
"Antaŭ la lango laboru la cerbo"
~ Zamenhof
"Cerbo estas tute alia afero"
~ Blondulino pri supra zamenhofa proverbo
""Unu kapo meditas bone, sed du - pli bone""
~ Stulta malnova proverbo
Kapo estas seninteresa aĵo de la korpo, vere, ĝi eĉ ne estas en la korpo mem, sed sur ĝi. Ĝenerale, ekstere ĝi ne havas harojn kaj interne ĝi ne havas cerbon. En la Naziaj koncentrejoj, la kapo estis malliberuloj kiuj havis la tasko gardi la aliajn malliberulojn
Ĉar kapo estas senutilaĵo, oni ne diru tro pri ĝi.
[redakti] Kapo kaj ĉapelo
Hans Christian Andersen estis vestata tre malzorgeme. Iam, iu maliculo demandis lin: - Ĉu tiun mizeran objekton sur via kapo vi nomas ĉapelo? La granda aŭtoro de fabeloj ne nervoziĝis kaj trankvile respondis: - Ĉu tiu mizera objekto sub via ĉapelo nomiĝas kapo?
Demando. Kiu en la 17-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
[redakti] Anatomio
Kranio estas skeleto de kapo.
[redakti] Lingva noto
Oni ne scias kiam oni inventis la kapon, ĉar oni havas gravan amnezion aŭ estas tre stulta. Tamen, la vorto "kapo" venas el la itala "capo" /'kapo/ kiu signifas "estro de mafio", eble ĉar mafiestroj tre ŝatas uzi ilin kiel pilkon. Malgraŭ tio, kelkaj filologoj preferas kredi ke Zamenhof uzis kiel bazo la germanan vorton "Hoved", kiun oni uzas nur en Danio.
Unue, Zamenhof invertis la finan "d" kaj faris ĝin "p": "Hovep"; due li ŝanĝis la lokon de la "o": "Hvepo"; trie li metis ĉapelon en la "H" por ke oni sciu ke la vorto signifas "ĉapelejo": "Ĥvepo"; kvare li transformis la "Ĥ" en "K" por proceso de "arkaismo/neologismo": "Kvepo"; finfine, ĉar li ne memoris la originalan formon, li ŝanĝis "ve" al "a":"kapo". Resume:
- Hoved>Hovep>Hvepo>Ĥvepo>Kvepo>Kapo.

