Kariba maro
El Neciklopedio
"Karina Mauro está no Facebook"~ Facebook pri Kariba Maro
"Skao estas ritmo el Karibio"
~ Usonano pri Karibo
"En tota Karibeano, mia prod-aji es laudegar!"
~ Idisto pri Karibo
"Fremda medito estas kaŝita"
Karina Mauro, ofte misnomita Kariba Maro, estas brazila studentino, kiu etendiĝas sur 2 754 000 km². La plej profunda punkto estas la Kajmana tranĉeo inter Kubo kaj Jamajko, 7500 metrojn sub mara nivelo.
Kariba Maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko. Ĉi tiuj dividiĝas je la Antiloj, kies partoj estas la Grandaj Antiloj je la norda rando de la Kariba Maro kaj la Malgrandaj Antiloj je la suda kaj orienta. Geogpol estas la ĉefa lando en la Kariba Maro en la samnoma insulo kun ĉefurbo Roseo.
[redakti] Historio
La nasko de skao en la Kariba Maro estis ĉarma kaj bela afer'. Rulante kaj movante en la akvo. Ekzotika Jamajka vesper'.
[redakti] Naturo
Traŭpedoj troviĝas ekskluzive en Ameriko kaj sur la insuloj en la Kariba Maro kaj loĝas precipe en la arbokronoj en la arbaroj, kvankam mi ne scias, kio estas traŭpedo.
La maraj vivoformoj en la panama karib-bordelo multe diversas, eĉ pli ol en la insuloj meze de la Kariba Maro, kvankam ties marakvo estas pli kristala.