Karlo Darvino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li fikas kiel besto!"

~ Cicciolina pri Darvino

"He he, prave"

~ anonimulo pri la supra diraĵo
3005
La vero, kiun Darvino kaŝis

"Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre"

~ Zamenhof pri amoro inter Cicciolina kaj Darvino

"Malaperigita kiel pantoflo de ebriulo"

~ Darvino pri perdita ligilo

"Cinikismo estas la sukcesa provo vidi la mondon tia, kia ĝi estas"

~ Jean Genet pri Darvino

"Kiu havas la domaĝon, tiu ne zorgu pri la moko"

~ Lutero pri Darvino

"Darvin’, revolucie, kvazaŭ revelacie
vi draste komprenigis la elementan fakton"

~ Jorge Camacho pri Darvino

"Ha, ha, ha ... Tre drola! Ay-yay-yay!"

~ idisto pri Darvino

"Tre interesa ! mi atendos senpacience la sekvon"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Koŝmaro
Damo Wilhelmina de Koŝmaro, la avino de Karlo Darvino.
Karlo Darvino (laŭ kelkaj italoj Karulo da Vino) estas la plumnomo de Karlo Koŝmaro -- notinda verkisto de scienca fikcio, kiu ankaŭ fondis novan skolon de memhelpo. Laŭ lia teoria de evoluo, natura vivstilo povas malrapide ŝanĝi nurajn homojn en belajn fortajn feliĉajn ĉimpanzojn.

La nomo "Darvino" ne signifas "ina darvo", sed venas el la ĉina 大耳蚊. (Vidu sube.)

Enhavo

[redakti] Familia fono

Karlo venis el malnova (kaj iom ekscentra) britia familio, la Koŝmaroj, kiuj herede emis sonĝi pri simioj. Tiu emo inspiris faman pentraĵon, kiu nomiĝis (kompreneble) "La Koŝmaro".

[redakti] Frua vivo

Marbestoj
Du el la nekutimaj maruloj, kiujn Darvino skizis.
Kiel juna nerdo sen amikino, Karlo interesiĝis pri la skolo de nudismo konata kiel naturismo, kaj pri la similecoj inter homoj kaj aliaj vivuloj. Li vojaĝis per la ŝipo La Eta Hundo kun Molaj Oreloj tra la Pacifika Oceano, kie li skizis multajn marbestojn nudajn .

Dum la vojaĝo, oni akiris bonegan specimenon de la fiĝia marvirino. La juna naturisto tre interesiĝis pri la specimeno, fakte li volis geedziĝi kun ŝi. La kapitano malfermis libron de la paroladoj de Jonathan Edwards, kaj diris, ke geedziĝo inter homo kaj fiŝo estas malpermesita. Oni poste donis la marvirinon al la imperiestro de Japanio, kiu faris suŝion el ŝi.

[redakti] Darvino en Aŭstralio

Kiam la ŝipo vizitis la Havenon de Sidneo, Karlo promenis al la proksima Urbo da Vino, fondita de italaj fruktokreskigistoj. La urbo popularis inter ĉinaj orministoj, kiuj nomis ĝin dà ĕr wén (大耳蚊) "grandorela moskito"; la esperantigo de la ĉina nomo estis "Darvino". Tie li vidis homoj de multaj etnoj, kiuj kune trinkis vinon kaj bieron, kantis stultajn kantojn en multaj lingvoj, kaj kondutis kiel pavianoj. Oni tie ŝtelis la poŝhorlogon de Karlo, dum li amoris kun Cicciolina. Por repagi, Karlo ŝtelis la kromnomon de la urbo.

[redakti] Orienta saĝo

La ŝipo ankaŭ vizitis al la rivero Jangzio, kie Darvino renkontis la Tri Saĝajn Simiojn. Ili konsilis lin, ne skribi en siaj venontaj libroj pri malbonaj homoj kiel Cicciolina. "Do, pri kio mi skribu?" li demandis, "Ĉu pri simioj?"

La saĝuloj ne respondis.

[redakti] Momento de inspiro

Darvino
Darvino kiel naturisma dio, kun nuda amikino.
Karlo Darvino revenis Brition senmona kaj iom konfuzita. Li verkis romanon La Vojaĝo de la Spaca Biglo, sed vendis nur malmultajn kopiojn. Mallonge poste, ĉio ŝanĝiĝis.

Iutage, post naturisma tagmanĝo sur la herbo, Darvino sidiĝis sub arbo, kaj legadis pri la pomo de Neŭtono. Li ekdormis, kaj sonĝis pri gorilo, kiu promenigis lupon. Li vekiĝis, kaj forkuris nude, kriante "Eŭreka!" (Volapuko: "Mi ekperdis la menson!").

Oni metis lin kompreneble en frenezulejon. Poste, laŭ lia propra peto, movis lin al la Bestoĝardeno de Londono, kie li kunhavis kaĝon kun la gibonoj. Tie li rapide skribis libron La Origino de Specioj, ankaŭ publikigitan sub la titolo Tarzano de la Simioj. Stalino skribis enkondukon, kaj la verko baldaŭ iĝis la biblio de best-adoristoj kaj ateistoj.

[redakti] Leteroj

Darvino verkis multajn leterojn, ekzemple al Freŭdo, Ĉomski, Tolkien, Konfuceo, la Papo, kaj la Tri Nudaj Amikinoj. Ne certas, tamen, ĉu iu ajn reskribis al Darvino.

[redakti] Oficiala vizito

Unu el la plej mallongaj ŝtatvizitoj priraportitaj estis halto farita de Georges Pompidou de Francio al Darvino en norda Aŭstralio. La aviadilo de Pompidou devis surteriĝi en la fruaj horoj de la mateno, por replenigi siajn benzinujojn survoje al la Atolo Mururoa, kie okazos Franca nuklea provo. La Franca ambasadoro en Kanbero demandis al la Departemento Pri Eksterlandaj Aferoj ĉu eblos malinsisti pri la reguloj de kvaranteno, tiel ke Pompidou povu resti sur la aviadilo. Se oni devigus lin vesti sin kaj eliri el la aeroplano dum ĝi estas ŝprucigata per insekticido la ambasadoro devus ĉeesti, kaj tio certe ne altigus sian reputacion. Reprezentanto de la Departementon klarigis al la Ambasadoro ke la regularo estas tre strikta pro la minaco de afta febro kaj aliaj plagoj kontraŭ la Aŭstralia paŝtindustrio, sed oni promesis serĉi elirvojon. Oni proponis al la kvarantenaj instancoj ke Pompidou estu sigelita interne de sia aviadilkajuto. La oficistoj de la kvaranteno tiam povos ŝprucigi ekstere laŭplezure. Studinte diagramon de la aviadilo, oni konstatis ke la plano estas farebla. Oni observis la regulojn, Pompidou dormadis, neperturbate, kaj la kariero de la ambasadoro, kiu ne bezonis vojaĝi al Darvino, estis savita.

[redakti] Emoj

Demando al Darvino:
- Kion vi pli ŝatas, vinonvirinojn?

- Dependas de dato, kiam ili estas produktitaj.
Origino

[redakti] Kultura signifo

La teorioj de Darvino ebligis la formiĝon en 1966 de la usona roka grupo, la Simioj (the Monkees), kaj la naskiĝo de la televida serio Planedo de la Simioj (Planet of the Apes).

[redakti] Lerneje

Ekzamenisto: "Kio estas via opinio pri la teorio de Darwin?"

Kandidato: "Mi tute konsentas kun la opinio de la lernolibro."

[redakti] Vidu ankaŭ


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri la tielnomata Darvino.