Kartago
El Neciklopedio
"Ĉiu medalo du flankojn posedas"
~ Zamenhof pri alia afero
"Plena je riĉaĵoj Kartago prifestis Libian triumfon"
~ Jim Reeds pri Kartago
"Ne en un dio konstruktesis Kartago"
~ idisto pri Kartago
"Molto interessante. Grazie"
~ italo pri ĉi tiu artikolo
"Ĝi estas bona, kaj ĝi plaĉas al mi!"
Ĝi situas ĉe la bordelo de Mediteranea maro, apud la ĉefurbo Tunizo, kaj enhavas multajn historiajn ruinojn kaj la palacon, kie loĝas la Prezidento de Tunizia Respubliko.
Kartago en 1996 ne povis militmarxi tra Sicilio pro etnaj konfliktoj.
[redakti] Kartago kaj Esperanto
En 1904 okazis en Kartago kunveno de 120 Esperantistoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam Miĉaŭo ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj sanktaj UK-j.[redakti] El la historio
A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? — B : Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.
[redakti] Turismado
Turisto kun valizo demandas al kartagano:
- Se mi iros plu laŭ la strato, ĉu tie estos stacidomo?
- Mi opinios ke ĝi tie estos, eĉ se vi ne iros!
