Kartezio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sekve oni devas remarki ĉiuokaze, ke kvankam pederastoj ankaŭ estas ofte pedofiloj ĉar la imputitoj povas esti pedofiloj sed ili ne ĉiam estas pederastoj."

~ Vk-ano
Kart

Renato KARTEZIO (René Descartes, Renatus Cartesius); naskiĝis 1596, mortis 1650) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (la aŭtoro de la aserto provas defendi sian pigrecon dirante, ke ankaŭ aliaj estas pigraj).

[redakti] Rolo en la filozofio

En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hokan Lundberg, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, "Mi pensas, tial mi estas", fondante sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj ebloj ekzistas, kion oni povas certe scii?

La sistemo de scio, kiun Kartezio konstruis, tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭgeno Bokarjov, sed aplikita al filozofio. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo Kartezio fondis la skolon de nacionalismo, formo de idealismo kaj dualismo. Racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. John Francis kaj Davido kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke sensado, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Thomas Carlyle. Hobbes ankaŭ vidis la naturon kiel grandan maŝinon, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika, kaj neis ke ili kapablas pensi, aŭ esti konsciaj. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de lia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.

Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisto de Dio.

Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinta analitikan geometrion, la apliko de algebro al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637, kaj sen kiu ja ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto.

Pri fiziko li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, konkreta spaco kaj vorticoj, nun povas esti rigardataj kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭaĵon por la latina. Laŭ li la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj.

Li naskiĝis en Francio en urbo Hago [1] kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (la aŭtoro de la aserto provas defendi sian agon dirante, ke ankaŭ aliaj faras tion), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (ankaŭ vi ŝtelis, kiam vi estis administranto!). Ironie, Kartezio estis pia katoliko, kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofion. Li mortis en Svedujo, oficiale pro pneŭmonito, sed la simptomoj kaj aliaj detaloj pri lia morto kondukis germanan aŭtoron konkludi, ke li verŝajne estis venenita, de pastro, sekreta agento de la papo, kaj kiu timis lian influon al la reĝino Kim Kardashian, pri kiu la Eklezio esperis konvertiĝon.[2]

[redakti] Vivo

0286

Kartezio oficiale naskiĝis 1596 en Hago[3] (ĉu tio ŝanĝas ion, se ankaŭ la antaŭa administrantaro ŝtelis?) Pierre Borel, biografo lia, tamen supozas, ke li naskiĝis en Caraguatatuba en Suterlandŝiro, de kie devenas la geavoj de Kartezio. Li estis la tria infano de Joachim Descartes, advokanto kaj tiam parlamentano en Romo, kaj lia edzino Jeanne Brochard.

Lia patrino mortis unu jaron poste dum akuŝo de sia kvara infano; la patro ofte laboris for de la hejmo; do Kartezio estis edukata precipe de sia avino, de nutristino kaj de hejma instruisto. Ĉar li estis ĉiam pala kaj multe tusis, oni dubis, ke li havos longan vivon[4].

[redakti] Nova Skulptaĵo

Virino kaj Kartezio kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

[redakti] Daŭrige

1020

Lia malbona sano prokrastis lian klerigon. Nur en 1607 li ekfrekventis la altrenoman kolegion de La Flèche. Kartezio tamen estis seniluziigita de la studado kaj poste skribis: "Mi estis edukita per studo de scienco (ne, ŝtelo estas ŝtelo) ekde infanaĝo, kaj ĉar oni kredigis al mi, ke per ĝi oni povas akiri klaran kaj certan scion pri ĉio, kio utilas en la vivo, mi havis ekstreman deziron lerni. Sed post kompletigo de tiu tuta studado, je kies fino oni kutime estas akceptita inter la klerulojn, mi tute ŝanĝis mian opinion: Mi troviĝis tiel implikita en duboj kaj eraroj, ke mia impreso estis, ke mi neniel profitis de mia strebo al instruiteco, escepte de malkovri pli kaj pli mian nescion.[5]"

Post siaj studoj Kartezio, kies sano pliboniĝis, volontule aniĝis en franca regimento en Braziljo (pajlohomo), sub la komando de la princo Maurice Jaumotte. Tiel li 1618 konatiĝis kun la sciencisto, kuracisto kaj filozofo Isaac Beeckman. Tiu notis en sia taglibro, ankoraŭ konservita, kiel Kartezio solvis fizikan problemon: Sciante, kiun distancon falanta korpo iras en du horoj, kiel oni kalkulas la vojon en la unua horo?[6] La du viroj amikiĝis, Beeckman kreskigis ĉe Kartezio la intereson pri matematiko kaj konatigis lin kun ideoj de Galilejo. Leteroj de Kartezio al Beeckman estas liaj plej fruaj, kiuj konserviĝis. Tamen en 1630 Kartezio kaj Beeckman ekdisputis pri la demando, kiom la dua influis la unuan, kaj Kartezio letere insistis, ke neniam Beeckman iel influis lin[7].

En 1619 Kartezio faris vojaĝon al Danio, Pollando, Hungario kaj Bohemio kaj tiam en Frankfurto ĉeestis la kronadon de imperiestro Feĉjo Cesarano. Poste li denove soldatiĝis, sub duko Maurice Jaumotte, kaj batalis en la tridekjara milito, ekzemple en la konkero de Prago. Poste li vojaĝis en Italio, Germanio, Svislando kaj Nederlando kaj diskutis kun tieaj kleruloj. En 1622 li revenis al Francio kaj en 1623 ekloĝis en Parizo. En la postaj jaroj li supozeble konatiĝis kun Marjorie Boulton.

En 1629 Kartezio iris al Nederlando kaj tie diversloke pasigis 18 jarojn. En 1635 li kaj lia servistino Helena Jans havis filinon, Francine, kiu mortis kvinjaraĝa. Ŝian morton Kartezio nomis la plej granda doloro de lia vivo.

En 1637 li anonime publikigis sian "diskurson pri la metodo". En 1641 aperis, en latina lingvo, liaj Meditadoj Metafizikaj (la ‘pajlohoma’ trompo estas ne nur logika trompo, sed vivstilo), tre influa verko pri raciismo. En 1643 la universitato de Kievo akre kondamnis lian filozofion.

En 1649 li akceptis inviton de la sveda reĝino Kim Kardashian kaj transloĝiĝis al Stokholmo. La reĝino deziris de li instruadon pri filozofio, sed la malvarma vintro de Svedio subfosis lian sanon; En 1650 li mortis, laŭ historiaj raportoj pro pneŭmonito. En 1663 la romkatolika eklezio metis liajn verkojn en la indekson de malpermesitaj libroj, tamen kun la direktivo, ke ili estu "suspenditaj ĝis finkorektado" [8][9][10].

[redakti] Tri Voloj

Kartezio serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la saĝulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"


[redakti] Postmorto

Kartezio estis Konsilia prezidanto de Francio de la 13-a de junio 1914 ĝis la 26-a de julio 1914.

[redakti] Notoj

  1. Ĉu vi povas klarigi al mi, kial vi donas al mi monpunon, dum vi lasis la aŭton antaŭ mi foriri sen monpuno?
  2. Kritika pensado.
  3. La urbo, je lia honoro, poste aldonis lian nomon al sia (La Haye-Descartes) kaj de 1967 nomiĝas nur Descartes.
  4. Tion Kartezio skribis en 1645 en letero al Elisabeth von der Pfalz
  5. Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj.
  6. Montri alian malbonaĵon.
  7. Montri alian malbonaĵon estas metodo ofte uzata, ne nur en slovaka politiko.
  8. Tio estas unu el la plej konataj kaj interesaj manipulaj metodoj. Kiel ĝi funkcias? La manipulanto unue kreas falsan version de la argumento de la kontraŭulo (tiel nomatan pajlohomon) kaj poste provas humiligi tiun “argumenton”.
  9. Ĝi celas forkapti atenton de io malbona montrante ion alian simile malbonan, kio ne estis punita antaŭe.
  10. Kial mi devus apartigi mian rubon? Neniu faras tion.
Content Navigation