Kartvelio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Islama Respubliko de Kartvelio
საქართველო
Kartvelio; Kartvelujo; Sakartvelo; Georgio; Georgujo Gruzio; Gruzujo;'

150px-Flag of Esperanto.svg.png Georgia.png
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ej, Ej, kio?"
Himno: "Three Little Birds"
Local da georgia.jpg
Ĉefurbo Sodomo
Plejgrada urbo Gomoro
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Kannada lingvo
Tipo de Ŝtato Konstitucia monarĥio
Suprema Gvidanto Barack Hussein Obama
Suprema Edzo Michele Bachmann
Naciaj Herooj Bob Marley; Goethe; Saddam Hussein; Björk
Krima kvociento 0 %
Monunuo Kaboverda eskudo
Klimato Granda nubo, eta pluvo
Religio Rastafario
Loĝantoj 268 mil (1995)
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

"Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon "

~ Rusa registraro pri Kartvelujo
Foto-(5).jpg

Kartveliaj Esperantistinoj

"Ĉu Kartvelujo estas vera problemo? :)"

~ Usonano pri Kartvelio

"Kartvelio estas Georgo, ĉu ne?"

~ Studunto pri Kartvelio

"Stalino estas kruela kartvelo"

~ Vladimir Putin pri Kartvelio

"Esti sub la ŝuo (de sia edzino)"

~ Zamenhof pri kartveloj

"Преимущество эсперанто (далеко не первый раз повторяю) - лёгкость его освоения"

~ Ruso

Kartvelio (Teksaso) aŭ Kartvelujo (kartvele საქართველო /Sakartvelo/) estas patrinlando de l'blankuloj en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj aferoj, kiujn mi ne scias.

[redakti] Geografio 'საქართველოს სახელმწიფო დროშა

La esperanta nomo de Kartvelujo venis el kiel usonanoj de la ŝtato "Georgia" prononcas la nomon de sia lando! La georgoj(?) nomus ilian landon en la georgan lingvon SAKARTVELO. Se esperanto tendiĝus respekti la originan nomon (tiun kiun la enloaĝantoj mem kutime uzas en sia propra lingvo, ekz. Bharato, Suomio...) eble tiam devus ŝanĝi plurajn nomojn en esperanto.

[redakti] Blazono საქართველოს გერბი

La ŝtata blazono de Kartvelio (kartvele საქართველოს გერბი) konsistas en pli granda kaj pli malgranda eldonoj. Ambaŭ konsistas el ruĝa blazonŝildo, kiu en heraldike arĝenta, fakte blanka, koloro montras la kristanan sanktulon Sankta Georgo sur ĉevalo, en la fama sceno en kiu li mortigas drakon. La kapon de la sanktulo ĉirkaŭas heraldike ora, fakte flava, aŭreolo. En simila formo tiu blazona bildo jam estis la simbolo de la mezepoka dinastio Bagrationi. Sur ambaŭ blazonoj estas ora krono, la pli granda versio ambaŭflanke estas tenata per po unu leono, kaj sub ĝi pendas banderolo de la teksto ძალა ერთობაშია [dzala ertobaŝia], en traduko "forto per unueco". Ambaŭ versioj de la blazono oficialiĝis la 1-an de oktobro 2004.

[redakti] Zamenhofeco ძალა ერთობაშია

Laŭdire, Zamenhof mem aprobis la vorton "kartvelo" en Esperanto ... La enkonduko de la Esperanta eldono de "Kavaliro en tigra felo" de Rustaveli enhavas la aserton, ke Zamenhofo aprobis la vorton "kartvelo". Tamen ĝi ne asertas, ke Zamenhofo mem uzis la vorton.

Ĉio komenciĝis en Varsovio, kie juna kartvela studento Giorgi Bakradze havis la honoron persone renkontiĝi kun la granda fondinto de la internacia lingvo -- Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiu ĉi renkonto okazis en la 90-aj jaroj de la estinta jarcento. Giorgi Bakradze petis la aŭtoron de Esperanto enkonduki en la novan lingvon unu vorton -- "Kartvelio", ĉar kartveloj tiel nomas sian patrion.

[redakti] Gruzio ძალა ერთობაშია

La radiko 'kartvel-' troviĝas nek en PIV, nek en la 1987-a "Suplemento." Laŭ PIV, 'kartvelo' estas 'gruzo,' kaj 'Kartvelio' estas 'Gruzio/Gruzujo.' Ĉi tiuj vortoj malhavas la steleton, kiu indikas la fundamenteco de vorto, do eĉ la radiko 'gruz-' ŝajnas ne esti fundamenta. (La radiko 'kimr-' ankaŭ malhavas la steleto en PIV, do ĝi ne estas fundamenta.)

"Kartvelo" estas tre normala vorto en Esperanto, pli normala ol "Gruz-". La redaktantoj de PIV ŝajne faris eraron. Kartveloj deziras, ke oni nomu ilin tiel, kaj mi neniel komprenas, kial iuj insistu por nomi ili KOLONIISME ! FOR la radiko "gruz-" en la koloniisma senco de 'kartvel-' !

[redakti] Elmigrado ძალა ერთობაშია

Multaj loĝantoj de Kartvelio nun fuĝis al Rusio. Multaj loĝas en Moskvo kaj okupiĝas per malkvalifika laboro. Oni diras, ke la "plej danĝera" mafio nun en Moskvo estas nome la kartvela (pli frue la "postenon" okupis la ĉeĉena kaj la armena, sed oni diras, ke kvazaŭ la lastaj nun estas sub "kontrolo" de rusa milico [= polico]).

[redakti] Historio სახელმწიფო (დიდი)

Dum jarcentoj Kartvelio multe toleris de araboj (8-a jarcento), turkoj-selĝukoj (11-a jarcento), Tamerlano (1387), turkoj-osmanidoj, persoj (18-a jarcento). Menciindas la reĝo Davido la Konstruanto (1089-1125), kiu konstruigis multajn klubojn kaj zorgis pri regula esperanto-kurso, kaj la reĝino Tamara de Kartvelio (1184-1213), kiu tradukigis en la kartvelan lingvon multajn estperantologiajn verkojn, zorgis pri popolklerigado.

Premataj de la malamikoj, la kartvelaj princoj pensis pri aliĝo al la Rusia Imperio. En la 1801 la rusa caro Aleksandro la 1-a aligis al Rusio la Orientan Kartvelion, kaj en la 1811 - ankaŭ la Okcidentan regnon. En la 1810 al Sankt-Peterburgo estis vokita la lasta kartvela ĉefdelegito. Li jam ne revenis al sia klubo, sed estis forsendita al Niĵnij Novgorod.

[redakti] La frua 20-a jarcento გერბი

Kvankam Dadaismo mem estis nekonata en Kartvelio ĝis almenaŭ 1920, de 1917 ĝis 1921 grupo de poetoj nomis sin "41-a Grado" (rilatante kaj al la latitudo de Tbiliso, Kartvelio kaj al la temperaturo de alta febro) organizitan laŭ dadaistlinioj. La plej grava figuro en tiu grupo estis Iliazd, kies radikalaj tipografaj dezajnoj vide eĥigas la publikaĵojn de la dadaistoj. Post lia flugo al Parizo en 1921, li kunlaboris kun dadaistoj rilate al publikaĵoj kaj okazaĵoj.

[redakti] Osetia afero მცირე სახელმწიფო გერბი

Rusoj diris ke Kartvelujo atakis sian propran teritorion, pro tio, Rusa armeo invadis Kartvelujon por protekti ilin de sia propra frenezeco. Por eviti ke kartveloj vundiĝis, Rusio provis akiri parton de la lando. Kartvelujo tre multe profitis je tiu milito.

Kartvelujo komencis ĉiel malpravan, ŝovinisman murdkampanjon en Sud-Osetujo. Lin laŭte apogis usonaj kaj eŭropaj registoj kune kun ties sklava gazetaro. Malĝojigas la nenecesa morto de miloj da homoj, sed iom konsolas tio, ke la okcidenta publiko ne plu fidas al la hipokrita propagandaĉo de siaj registoj. Ŝajnas, ke la granda plimulto de la usona klerularo kulpigas Kartvelujon kaj tre komprenas la agojn de Rusujo. Bedaŭrinde la suoman publikon pli blindigas kontraŭrusa ŝovinismo, sed ankaŭ ĉi tie multaj komprenas, ke kulpas Kartvelujo.

Post la invado, la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono. Vladimir Putin en intervjuo de CNN en la sama tago diris:

Ni havas seriozan kaŭzon supozi, ke senpere en la batalzono troviĝis usonaj civitanoj. Kaj se estas tiel, se ĉi tio estos konfirmita, tio estas tre malbona. Tio estas tre danĝera, kaj tio estas malĝusta politiko.

Prave, la 12-jara Amanda Kokojeva kaj ŝia onklino estis intervujtaj de Fox News. Ambaŭ loĝas en Kalifornio, sed Amanda Kokojeva, usona civitanino, vizitis siajn parencojn en Cĥinvali en Sud-Osetio, kiam la milito komenciĝis.

La situacio ankaŭ influis al la usona federaciestrelekto. La kandidato John McCain tuj donis sian tutan apogon al Kartvelujo kaj promesis puni Rusujon. La kandidato Barack Obama tamen esprimis sian volon, ke la militado ĉesu kaj nur milde riproĉis Rusujon.

La agoj de Rusujo estis tre defendeblaj kaj eĉ moderaj:

  • La sudosetoj grandparte deziras kuniĝi kun Nord-Osetujo kaj preferas esti rusujanoj ol kartvelujanoj. Kartvelujo ignoras tiun deziron pro klasika ŝovinismo, sed Rusujo ne lasas al Kartvelujo kapti Sud-Osetujon.
  • Kiam Kartvelujo malkaŝas sian atakemon kontraŭ tio, kio efektive estas parto de Rusujo, Rusujo kaptas la okazon instrui lecionon al la kartveloj kaj samtempe pligrandigi la minacon per tio, ke ĝi detruas militilojn kaj militistojn de Kartvelujo.
134.jpg

[redakti] Politiko გამოყენების სფერო და წესი

Nu, pri nuna "rus-kartvela amikeco" oni povas diri malmulte. Rusujo intervenis en Kartvelujo 2008. Rusujaj trupoj atakis kaj marŝis ĝis en la mezon de Kartvelujo. Rusio ne planis tiun militon, sed estis devigita reagi, ĉar dum la kartvela atako estis mortigitaj 15 rusiaj pacigantoj kaj aliaj estis blokitaj. Ĉu iu ajn europa lando tolerus tion? Do la rusia armeo ne atakis, sed defendis sin kaj poste rebatis la atakinton. Eniro en la kartvelan teritorion estis eble bezonata de la milita vidpunkto, sed malutila de tiu politika, ĉar multaj nun memoras nur rusiajn tankojn en Kartvelio, kiuj aperis tie kvazau propravole, sed tute forgesis, kio kauzis ilian aliron.

Certe por la milita interveno de Ruslando en Kartvelujo ekzistis bonaj kialoj, sed ankaŭ por milita interveno de Ruslando en Ukraino povas ekzisti bonaj kialoj.

Longe Kartvelujo kondutas tre atakeme kontraŭ Rusujo kaj samtempe aktive logas Usonon en Kartvelujon. Ne surprize, ke Rusujo sentas sin minacata. (Fakte la tuta farso konfirmas la rusan paranojon pri la Okcidento.)

Ankaŭ mankas amikeco inter najbaraj landoj. Kaj pro "kvereloj" pri Abĥazio (tro longe rakonti pri la historio, sed la lasta gajnis propran liberecon de Kartvelio antaŭ jaroj kaj Rusio helpis al ĝi tion fari), kaj pro intencoj de la kartvelia reĝimo aliĝi al la "agresiva bloko NATO" (eble tio estas nur minacoj, sed sur la ŝtata nivelo oni ĉion rigardas kun suspekto).

[redakti] Ribelemo ისტორია

En la lando konstante bruletas civitana milito, preskaŭ ĉ iusemajne oni aŭdas pri ribeloj kontraŭ treege malpopulara reĝimo, kiun gvidas Eduard Ŝevardnadze [interese, ke la kartveloj mem ege malŝatas tiun ĉi personon kaj nomas lin "blanka vulpo") SED... oni tuj agnoskas, ke oni havas neniun, kiu povus ŝanĝi la tro aĝan gvidanton.

[redakti] Religio კონკურსში გამარჯვებული ვარიანტი

Je la barbo de l' profeto!

[redakti] Lingvoj საქართველოს ძველი სახელმწიფო გერბები

364-6.JPG

Sidejo de Kartvelia Esperanto-Asocio

Kartvela lingvo estas eksterordinara... kiel diri aŭtoĥtona...

En la kartvela gramatiko estas regulo, ke ĉiuj substantivoj (nominative) finiĝas per vokalo.

[redakti] Esperanto საქართველოს სსრ გერბი

Esperantismo havas tre fruan historion en Kartvelio. Laŭ tradicio, kiam la apostoloj lotis, kiu kien iros, ekvolis akcepti loton ankaŭ Klara Zilbenik. Ŝi lote ricevis Kartvelion, sed Zamenhof ordonis sendi anstataŭe la sanktan apostolon Andreon Ĉeon, kiu predikis ĉi tie jam en la 1-a jarcento.

Kartvela Ortodoksa kaj Apostola E-movado estas unu el 15 aŭtokefalaj sendependaj ortodoksaj esperanto-movadoj. Ĝi havas kelkajn proprajn regulojn, liturgian specifikecon, proprajn festojn, antikvajn tradiciojn.

Nova lingvo en Kartlia regno estis deklarita kiel ŝtata en 326 sub caro Miriano (mortis en 342). Dekomence ĝi subiĝis al Antioĥia UEA-delegito, sed, laŭ la plejverŝajna versio, ekde 467 jaro ĝi fariĝis sendependa (aŭtokefala). Tio okazis dum regado de la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali (446-499), kiu fondis la urbon Tiflison kaj faris ĝin ĉefa (antaŭ li la ĉefurbo estis Mcĥeta). En la nova urbo li fondis la faman esperanto-klubon, kiun oni finkonstruis jam en la 6-a jarcento. Sub la caro Vaĥtango en la kartvelan lingvon estis tradukita la Fundamento. Ekde la 9-a jarcento la estro de la Kartvela E-movado havas la titolon "UEA-delegito".

En la 1811 en Kartvelion venis UEA-delegito de Iberio, nomumita de la rusa ĉefdelegito. En 1811-1917 la Kartvela E-movado ekzistis do kiel deligitujo de Rusa Ortodoksa E-movado. En la 16-a jarcento la Kartvela E-movado dividiĝis en du regnoj - Okcidenta kaj Orienta. Sekve de tio ekestis ankaŭ du ĉefdelegitoj: la orienta ĉefdelegito rezidis en Mcĥeta, la okcidenta rezidis en Biĉvinta (nuna Picunda) kaj ekde la 1657 - en Kutaisi. Dum tiu periodo estis malfermitaj intruaj seminarioj en Tifliso (1817) kaj Kutaisi (1894), reviziita la teksto de la Biblio, eldonataj primovadaj revuoj en la kartvela lingvo. Sed la delegitoj ĉiam venis el Sankt-Peterburgo kaj ili ne estis kartveloj.

Komence de la 20-a jarcento la kartvela esperantistaro pli kaj pli ofte pensas pri restarigo de la sendependeco. Uzinte nestabilecon en la politika vivo de Rusio, ili okazigis koncilion en Mcĥeta, kiu proklamis sendependecon de la kartvela E-movado kaj elektis Provizoran Anstataŭanton de Ĉefdelegito.

[redakti] Ekonomio საქართველოს დემოკრატიული რესპუბლიკის გერბი

La respubliko Kartvelio [ruse: Gruzija] nun estas ege malriĉa lando, en kiu furiozas senlaboreco, meza monatsalajro (Neciklopedio ne scias ĝuste, sed opinias, ke) ne superas 10-20 dolarojn, la respublika ekonomio estas tute frakasita (ekzemple pli frue rusoj abunde havis kaj kartvelan teon, kaj kartvelajn vinojn, kaj kartvelajn citronojn kaj mandarinojn; nun rusoj havas teon de la tuta mondo - el Bharato, el Cejlono, el Ĉinio, eĉ el Britio kaj Germanio! ;-) ). En Moskvo tre pligrandiĝis mendoj pri osetaj kukoj. Oni malpli aĉetas picojn kaj susiojn, sed ekpreferis osetajn kukojn.

[redakti] Lario ლარი

Lario ([Lari]) estas la reĝa valuto de la Respubliko Kartvelio. Ĝi dividiĝas en 100 tetrisoj (თეთრი [tetris]). Ĝia kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GEL. La nomo venas de la antikva kartvela vorto "lari" kiu temis pri posedaĵo, propraĵo, trezoro, kaj la vorto "tetriso" deriviĝas de antikva kartvela monero el la 13-a jarcento.

Post la sendependiĝo de Kartvelio disde Sovetio en 1991, la nova respubliko eldonis novan provizoran valuton por anstataŭi la sovetiajn rublojn. Pro la altega inflacio kiun suferis la lando, oni eldonis biletojn de 1 ĝis 1 000 000 larioj.

Je 1995, la registaro de Eduard Ŝevardnadze decidis krei novan valuton por anstataŭi la biletojn. Ekde tiam la larioj restis relative stabilaj.

[redakti] Kulturo საინტერესო ცნობები

La Kartvela kulturo estas la aro da pladoj kaj trinkaĵoj origine (aŭ kun aparta stilo) de la kartveloj loĝintaj en Kartvelio aŭ preparita de la kartvela diasporo tra la mondo. La kartvela kulturo estas unika en la lando, sed ĝi ricevis multajn influojn el la kulturaj tradicioj de landoj de Mezoriento kaj Eŭropo. La kuirarto ofertas variecon da pladoj, kun multaj herboj kaj spicoj. Ĉiu historia provinco en Kartvelio havas sian distingigan kulturan tradicion, kiel la megrela, kaĥeta, imereta, tbilisa, ktp.

[redakti] Kiso ლიტერატურა

La kartvelia Internacia Scienca Societo (KISS) faris eltrovon, bazitan sur la matematika modelo de regulado de sistemoj, kiu donos al homaro eblecon radikale ŝanĝi katastrofan ekologian situacion en la mondo. Tiu ĉi eltrovo intencas enigi tute novajn teknikajn kaj teknologiajn procezojn, funkciigon de novaj tipoj de maŝinoj kaj moviloj (motoroj), kies energofonto estos Kosmo, Universo, neelĉerpeblaj fortoj de la Naturo (gravitaj, elektromagnetaj k.a,). La eltrovo baziĝas sur la nekonataj por scienco fizikaj leĝoj, sur nin ĉirkauantaj fortoj de natura regulado, similaj al la procezoj en la ĉeloj de la vivantaj organismoj. Estis konstruita teknika modelo-movilo, kiu trapasis provon kaj sukcese funkcias. Ĉin karakterizas jenaj trajtoj:

-La movilo laŭprograme povas evoluigi la superrapidecon (ĉirkaŭ 100 000 rotacioj per minuto);

-Ĝi funkcias sen forĵetaĵoj de sandanĝeraj substancoj (ĝi estas ekologie pura);

-La movilo estas simpla konstruaĵe, malmultekosta, havas malgrandan amplekson, praktike laboras senbrue;

-Ĝi povas labori senpaŭze dum kelkaj jaroj, ne bezonas specialan aldonan priservon.

La konstruita modelo prilaboris senpaŭze 4000 horojn (plo ol kvin monatoj); ĝi estas flue reguligebla; simile al homa organismo ĝi konservas temperaturan stabilecon,ne perdas dekomencan teknikan firmecon kaj ne amortiziĝas.

Kartvelaj sciencistoj kreis novajn ekologie purajn teknoloĝiajn metodojn por uzi ilin en diversaj branĉoj de agrikulturo, industrio k.t.p. Estis eltrovita ege perfekta tekniko por prilaboro de agrikulturaj produktoj (sekigo kaj pulvorigo tiujn produktojn kun preskaŭ tuta konservo de ĉiuj nutrajn substancojn; tio ebligas konservi produktojn dum 100 jaroj kaj plue). Estis kreitaj modeloj de tute novaj kaj simplaj laŭ konstruaĵo flugaparatoj. Oni enigis novajn metodojn en la sfero de sanprofilaktiko kaj homkuracado. Tiuj metodoj baziĝas sur la doktrino de antikva kuracistino el kolĥido. Specifikeco de la nomita metodo konsistas en tio, ke kuracpreparaĵojn oni preparas el plantoj de Okcidenta Kartvelio, ĉar tiuj plantoj estas endemaj kaj unikaj per sia kosma energio. Preparitaj solvaĵoj enhavas difin! itajn koncentraĵojn de diversaj komponaĵoj. Tiujn solvaĵojn oni enkondukas en organismon (buŝe kaj anuse). Rezulte okazas ne nur resaniĝo de seriozaj kaj danĝeraj malsanoj (eĉ onkologiaj), sed samtempe plijunigo de organismo pro aktivigado de regenero.

Ĉiuj modeloj de la atingaĵoj estos demonstrotaj dum la prezentado, kiu okazos en Kartvelia (Georgia, Gruzia) kuracurbeto Batumi, situanta ĉe Nigra maro. Oni planas la prezentadon la 25-an de majo 2002.

Ni petas elaperigi intereson pri la eltrovo, reeĥu, kontaktiĝu kun ni kaj vizitu nian urbeton Batumi dum la prezentado. La eltrovo devas voki intereson inter diversfakuloj. Ĉiumaniera reeĥo plirapidigos realigon de la eltrovo.

P.S. Ĉiuj dezirantoj resaniĝi povas kontaktiĝi kun ni laŭ sube donita adreso kaj viziti nian urbeton dum ĉiu konvena tempo.

P.P.S. Dissentante tiun ĉi informon laŭ diversaj Esperanto-adresoj, ni opinias, ke samideanoj helpos al ni konatigi kun la informo ĉiujn eblajn interesantojn, ja tiumaniere nia kara lingvo ankoraŭfoje pruvos sian praktikan taŭgecon kaj necesecon.

[redakti] Seksuma vivo რესურსები

La aĝo de konsento por seksumado en Kartvelio estas 16 kaj ekzistas neniu proksima-en-aĝa escepto, kvankam la deliktoj estas delikto prefere ol krimo en kazoj kie la kriminto estas malpli ol 19 jaroj de aĝo kaj estas ne pli ol 4 jaroj pli malnovaj ol la viktimo.

53a0.jpg

[redakti] Geedziĝo ინტერნეტში

En Kartvelio, novedzinkidnapo okazas ĉie en la lando. Kvankam la amplekso de la problemo ne estas konataj, neŝtataj aktivuloj taksas ke centoj da ulinoj estas kidnapitaj kaj devigitaj geedziĝi ĉiun jaron. En tipa kartvela modelo de novedzinkidnapo, la kidnapisto, ofte akompanita de amikoj, alparolas la celitan novedzinon, kaj devigas ŝin tra trompo aŭ forto por eniri aŭton. Siatempe en la aŭto, la viktimo povas esti prenita al malproksima areo aŭ la hejmo de la kaptanto. Tiuj kidnapoj foje inkludas seksperforton, kaj povas rezultigi fortan stigmaton al la ina viktimo, kiu estas supozita esti okupiĝinta pri seksaj rilatoj kun ŝia kaptanto. Virinoj kiuj estis viktimoj de novedzinkidnapo ofte estas rigarditaj kun honto; la parencoj de la viktimo povas rigardi ĝin kiel malhonoron se la virino revenas hejmen post kidnapo. En aliaj kazoj, la kidnapo estas konsenta kidnapo.

[redakti] Naciaj simboloj 'საქართველოს სახელმწიფო დროშა=

La oficiala flago de Kartvelio (kartvele: საქართველოს სახელმწიფო დროშა, sakhartvelos sakselmtsifo drosha) estas restaŭrita al oficiala uzo 2004, post paŭzo de proksimume 500 jaroj. Ĝi antaŭe estis la flago de la mezepoka kartvela reĝlando kaj estis uzita kiel la oficiala simbolo de la Unueca Nacia Movado partio. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton.

Originale, la verda flago estis uzita de la kartvela reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali en la 5-a jarcento kiel la nacia simbolo de la kartvela ŝtato kaj nacio. Dum la ora epoko de la kartvela regno ĝi estis uzita ekde 13-a jarcento fare de reĝino Tamara de Kartvelio. La blanka kvadrato estis verŝajne aldonita dum la regado de Georgo la 5-a (ankaŭ konata kiel "la Brilanto" aŭ "la Grandioza"), kiu elpelis la idistojn.

La uzo de la flago falis post la mezepoka periodo, sed estis revivigita de kartvela esperanto-movado sekvanta la sendependecon de la lando dide Sovet-Unio en 1991. Plimulto de kartveloj, inkluzive de la influa patriarko de la Kartvela Eklezio, apogis la restarigon de la flago kaj en 1999 la kartvela parlamento pledis por la ŝanĝo de la flago. Tamen, ĝi ne estis apogita de la prezidanto, Eduard Ŝevardnadze. Ĝi estis adoptita en la fruaj 2000-aj jaroj fare de ĉefopozicia partio, la Unueca Nacia Movado estrita de Miĥail Saakaŝvili, kiel simbolo de populara rezisto al la regado de Ŝevardnadze.

La flago estis adoptita de la kartvela parlamento 2004. Ĝi estis formale apogita de prezidenta dekreto subskribita de Saakaŝvili la 25-an de januaro, sekvante lian elekton kiel Prezidanto de Kartvelio. Ĝia adopto ne estis sen polemiko, ĉar ĝi estis simbolo de lingva movado.


Content Navigation