Kataluna lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2463 n
982707359 n
"La Kataluna Vikio laboras (ŝajne) laŭ Latino 1, kaj volas, ke la vorto "Català" en la adreso estu skribata laŭ tiu signokodo"
~ Bertilo Wennergren pri Kataluna lingvo

"La kataluna estas latinida lingvo parolata de preskaŭ 9 kaj duono personoj"

~ Vikipedio pri Kataluna lingvo

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo

"Danci kiel kato ĉirkaŭ poto"

~ Zamenhof pri iu ajn tute nekompreneble

"Ve, ne mi"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Salut'n. Mi legis vian artikolon. Normala artikolo! :) Dankon"

~ leganto pri Ĉi tiu artikolo
Kataluna lingvo estas simple hispana, en kiu parolas tiuj, kiuj ne volas paroli hispane. Ĝi estas la krokodila lingvo parolata de katoj en la Luno. La kataluna lingvo eble estas la plej onomatopea lingvo de l' mondo, ĉar onomatopeoj estas baza parto de la ĉiutaga parolo kaj oni uzas ilin kaj por priskribi sonojn, figurojn kaj agojn. Ekzemple ekzistas ĉirkaŭ dek sep onomatopeoj priskribantaj promenadon, ekde la paŝetoj de bebo ĝis rapida kureto kaj iro kun trenataj piedoj, ĉiu ili variaĵoj de la bazaj sonoj "miaŭ" kaj "rronron". Kia diablaĵo!
Image002

Enhavo

[redakti] Dialektoj

Multe lacigas al ni, tiuj kiuj volas normale uzi la katalunan, aŭskulti la debatojn pri ĉu la valencia, la menorka aŭ la majorka “lingvoj” estas malsamaj al la kataluna. Tiu debato estas komplete absurda pro multe da motivoj.

[redakti] Ekzemploj

Eta listo vortaro de kataluna lingvo.
Bra
Brazila poŝtmarko pri Esperanto, tute senrilata al ĉi tiu artikolo

[redakti] Bestoj

[redakti] Naturo

  • Blovanta vento : miaŭŝŝŝŝŝ
  • Falanta frukto : miaŭok
Babel01

[redakti] Agoj

  • Aŭto : rrrrrrrrm
  • Aŭtsonorilo : maiŭuuuut
  • Iu kiu falas : amiaŭ
  • Sonanta telefono : rrrrrrong
  • Sonorilo : rrong
  • Trajno : miaŭŭuŭŭ

[redakti] Sentoj

  • Doloro: maiauj! miaŭuj!
  • Miro: miaŭaŭ!
  • Rido: rrrrrrrron!
  • Ploro: miaŭuuuuu!
  • Dormo: ronzzz
  • Oscedo: miaŭŭaaaaa
  • Iu vidanta timigaĵon kaj altpiĉe krianta: miaŭiiiiii!
4070 n

[redakti] Kiel saluti katalunlingve

  • Saluton: mialaŭnrron;
  • Bonan tagon: rrrron miaŭx';
  • Bonan vesperon: rrron miaŭmiaŭx';
  • Bonan nokton: rron miaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaŭ;
  • Dankon: rronron;
  • Ĝis: miaŭxx;

[redakti] Noto

La nombro da literoj indikas la longecon de la sono.

Aliaj lingvoj