FANDOM


"Mi lavas al mi la manojn"

~ Zamenhof post purigi la nazon
1324734416 n
Log
Kataro - el la araba قطر, Katar tra la japana 孝太郎 Kotaro - estas lando en Sud-Okcidenta Azio kaŭzita de inflamo la koncerna mukozo(la diablo forportu).

GeografioEdit

Furry Esperanto flag

La nomo "Kataro" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "aro de katoj". La Kataranoj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmesbons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).

Aldone atentiĝas, ke kaj la Angla, la Franca, kaj la Germana terminoj divenas de "kartaro".

Partoj de la landoEdit

La Naza Kataro nomiĝas Korizo (rinito), la intesta kiel Disenterio; vezika kiel Blenoreo.

Urboj Edit

1630

Dohao, ĉefurbo de Kataro, estas la plej grava el la lando kaj tie vivas pli ol duono de la loĝantoj. Havenurbo Umm Said en orienta marbordo estas plua ĉefurbo. Pli ol 90 % kataranoj vivas en urboj.

Natura vivoEdit

  • Kiun landon musoj plej timas?
  • Kataron!

HistorioEdit

La fojnokataro estas akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj, periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj en la tempo de la graminaca florado. Oni nomas ĝin ankaŭ somera astmo aŭ science „perioda spasma korizo”.

Multaj kataranoj postvivis la krucmiliton, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupo. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkaj herezoj aperitaj en la nordo de Italio kaj la sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj postvivis en popola religia sento kaj nerekte influis, ekzemple Spiritismon.

Kataro estas unu el pluraj historiaj emirlandoj de la Araba Duoninsulo. La ŝtato estas sendependa lando ekde la 3-a de septembro de 1971. Diference de aliaj najbaraj emirlandoj Kataro decidiĝis ne fariĝi parto de Saŭda ArabioUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

PolitikoEdit

2115

La virinoj estas konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj.

Fremdaj rilatojEdit

dum la Usona registaro provis apliki premon sur Kataro, ĝi pliprofundigis propran tombon, ne prezentante iujn ajn Usonajn oficialulojn por intervjuiĝi ĉe Alghazira, nek en Vashingtono D.C., nek en la Meza Oriento -- spite, laŭ Alghazira, konstantajn petojn por gastoj.

ReligioEdit

4838 n

Tie loĝas la anoj de la gnostika movado katarismo.

Ili kredis, ke Jesuo estas Filo sole de Dio. Ili havas gejajn pastrojn. La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.

Ili rigardis la Roman eklezion nevera kristana eklezio. Interalie ili ne akceptis la Papon, nek Virgulinon Maria kiel Dipatrinon. Ili kredis, ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo, ke li estas nur spirito. Ili ne akceptis la ritojn de la Roma eklezio.

Ili estis pacamantoj kaj rifuzis perforton.

KatolikismoEdit

5041 n

La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataranoj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.

AdventismoEdit

Ellen G. White, komencantino de adventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj de protestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.

HinduismoEdit

Hinduistoj pilgrimas al Kataro.

LingvojEdit

800px-Big Ruhnama Statue

Kia strangaĵo!... En la suda parto de Svedio, en Skanio, homoj kartavas tiel severe ke oni kelkfoje ne povas kompreni kion ili diras. Kelkaj malicaj personoj kutimas diri ke kartavado ne estas parolmaiero sed kataro (ne kata aro) en la gorĝo. Ĉu eblas ke estas iu difekto en la parolorganoj kiuj origine ekis la kartavadon?

Estas amuza historieto pri kartavado en la usonangla lingvo. Temas pri iu servistino kiu kartavadis kiam ŝi elparolis certajn vortojn respondante gaston pri la enhavo en la menuo. La komento de la gasto "You realy have roling ars" estis tuj respondata de la servistino per: "Yes Sir, it's them high heels.". (Bedaŭrinde mi ne kapablas traduki la frazojn al Esperanto.)

EkonomioEdit

24 N

Malkovro de krudnafto komence de la kvardekaj jaroj tute ŝanĝigis la nacian ekonomion. Antaŭe Kataro estis malriĉa fiŝkaptista lando kun vasta malriĉeco. Nun la lando havas altan vivnivelon. Starbucks ĉeestas en Kataro.

Katara kialoEdit

La Katara kialo - arabe ريال قطري - estas la racia valuto de Kataro. Unu kialo estas dividita je cent diramoj (arabe درهم). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas QAR.

La katara kialo estas fikse ligita al la usona dolaro je kurzo 1 USD = 3,64 QAR. Ĝiaj kutimaj mallongigoj - krom la trilitera ISO-kodo - estas ر.ق (arabe) aŭ QR (latinlitere).

TurismoEdit

Kristof kaj Helmut faris longan ekskurson, kune kun grupo da junuloj. Ili devis tra-marŝi ankoraŭ ok kilometrojn, ĝis la junul-gastejo.

Unue, ili kuraĝigis unu la alian per ŝercoj, Poste, ili reciproke provis solvi amuzajn enigmojn.

Kristof diris: "Aŭskultu Helmut! Ĉiu knabo havas ĝin, kaj ĉiu knabo bezonas ĝin. Kio ĝi estas?"

"Mi ne scias", respondis Helmut, post iom da pri-pensado.

"Nu", eksplikis Kristof, "tio estas paro da ŝuoj. Sed nun divenu: Ĉiu knabo havas ĝin, kaj ne ĉiu bezonas ĝin!"

"Mi ankaŭ tion ne scias", respondis Helmut.

"Stultulo", diris Kristof, "tio estas du paroj da ŝuoj, - Sed nun atentu bone: Ĉiu knabo foje havas ĝin, sed neniu bezonas ĝin!"

"Ĉi foje, vi ne kaptos min", ridis Helmut sen-hezite, "tio estas tri paroj da ŝuoj."

"Ne, ne", triumfis Kristof, "tio estas io tute alia, nome: nazo-kataro!"

KulturoEdit

En Kataro estas tre tabue vortludi pri aroj de katoj.

Seksuma vivoEdit

Ajna speco de seksa agado ekster geedziĝo estas kontraŭleĝa.

SeksologioEdit

Venas katarano al seksologo:

- Kiam lastatempe vi seksumis?

- Oh, sinjoro doktoro, mi tute ne memoras. Mi telefonos al mia edzino kaj demandos, eble ŝi scias.

La katara paciento telefonas al la edzino:

- Kara, kiam ni lastatempe seksumis?

- Kaj kiu vokas?


Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato