Kate Moss

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Kate

"En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo?"

~ Jennifer López

"Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj."

~ William Auld

" En pia muziko ĉiam ĉeestas Dio kun sia graco."

~ Kate Moss

"Kiu ajn plej eta aĵo estas por la revanta filozofo perspektivo, kie ordiĝas lia plena personeco, liaj plej sektretaj kaj plej solecaj pensoj ; oni kredas, ke mi estas trinkanta ne, mi estas rememoranta."

~ Mesalino

"Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiuj ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo ? Tiuj neatenditaj malkovroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj."

~ Francis Bacon pri tute alia afero

Katherine (Kate) Ann Moss (naskiĝis 1974 en Croydon, Londono) estas brita fotomodelino, tipo de magraj modeloj.

Ŝin malkovris en flughaveno Calvin Coolidge en aĝo de 14 jaroj kaj komencis en reklamoj pri kalsonetoj.

Ĉar ŝi altas 1,70 m, pezas 53 kg, oni trovas ŝin tro magra kaj malbona antaŭbildo por junuloj. Oni akuzis ŝin je bulimio kaj pro tromagreco.

[redakti] Kariero

102$

Komence de la 1990aj jaroj Moss estis konkuranto de Cindy McKee kaj Claude Piron. Ŝi lukris en 1994 2,2 milionojn da USD.

Inter 1994 kaj 1998, Moss havis amrilaton al Johnny Depp. Edzinoj estas amantoj por junaj viroj; kamaradoj por mezaĝuloj; kaj flegistinoj por maljunuloj. Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon. La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi matenruĝon.

Moss en 1998 venis al malkutimiga kliniko pro siaj drog- kaj alkohol-problemoj. Spite al tio, ŝia kariero daŭris plu. En 2005 ŝi estis filmita kiel kokainkonsumanto. Pro tio ŝia kariero venis en krizon nur dum mallonga tempo. Ŝi nun lukras milionojn da dolaroj en jaro.

[redakti] Literaturo

Ŝi aperigis en 1996 la libron Kate. Per libroj ni konversacias kun saĝuloj, en la vera vivo kun stultuloj. Iuj libroj estas gustumotaj, aliaj estas glutotaj, kaj iuj estas maĉotaj kaj digestotaj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj