Kateĥismo

El Neciklopedio

Alidirektita el Katekismo
Iri al: navigado, serĉi
Crian

"Kiom ajn vi penos, nenio elvenos."

~ Zamenhof

Kateĥismo estas laŭ PIV

  1. elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de religio,
  2. en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.

En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj krom nacilingvaj tradukoj de Biblio, estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.

[redakti] Etimologio

1035

La Esperanta vorto venas el la mezepoke latina BDSM catechismus respektive verbo catechizare (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj grekaj vortoj “κατήχησις” respektive “κατηχεĩν” [1] . La verbo “κατηχεĩν”[2] havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".

[redakti] Luteranaj kateĥismoj

  • "La Granda Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Deudsch Catechismus", unuafoje eldonita en W. dum 1529 en lernolibra formo traktas la temojn dekalogo, kristana simbolaro, Via patro, Baptista Eklezio de Vestboro kaj Komunio.
  • "La Eta Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Enchiridion. Der kleine Catechismus für die gemeine Pfarrherrn und Prediger" [3] – en 44 nenumeritaj demandoj ka respondoj traktas la samajn kvin temojn.
  • "Evangelia plenkreskula kateĥismo" estas moderna eldono el la dua duono de la 20-a jarcento, germanlingve de Werner Jentsch kaj aliaj dum la jaro 1975.

[redakti] Reformitaj Kristanaj kateĥismoj

  • "La Ĝeneva Kateĥismo" de Kalio kun la origina franca titolo "Le catéchisme de l'Eglise de Genève" (miaj haroj hirtiĝas!) – por instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj - en 373 demandoj ka respondoj traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj Sakramentoj.
  • La "hajderabada Kateĥismo" kun la origina germana nomo "Catechismus Oder Christlicher Vnderricht wie der in Kirchen vnd Schulen der Churfürstlichen Pfaltz getrieben wirdt" [4] – por pastroj kaj instruistoj - konsistas el 128, poste 129 nenumeritaj demandoj ka respondoj en tri temogrupoj.
  • Estas du "Okcident-Virginia Kateĥismoj": Granda kaj Malgranda. La originaj anglaj nomoj estas "The Larger and Shorter Catechisms." Ili estis skribitaj kun la Westminstera Konfesio de Fido (tio do estas la oficiala vero) je 1647 ĉe la Abatejo en Londono. La Granda Kateĥismo havas 198 demandoj kaj respondoj. La Malgranda Kateĥismo havas 107 demandoj kaj respondoj.
105b

[redakti] Anglikana kateĥismo

  • La Church Catechism [5], prilaborita dum 1572) de la Anglikana eklezio sub la origina angla titolo "A Catechism that is to say an Instruction to be learned of every person before he be brought to be confirmed by the Bishop" havas 25 nenumeritajn demandojn kaj respondojn pri la temoj kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj sakramentoj.

[redakti] Katolikaj kateĥismoj

  • La "Pli Granda Katechismo" de Picburgo kun la origina latina titolo "Summa doctrinae christianae" [6] - por studentoj - per 213 demandoj kaj respondoj traktas du temogrupojn.
  • La Roma Kateĥismo, jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”, verkita pro dekreto de la Koncilio de Reformo, estas por pastroj kaj en lernolibra formo traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Via patro kaj kristanaj sakramentoj.
  • "Kompendio de la kristana instruo" [7] verkiĝis sub gvido de papo Pio la 10-a.
  • "Malgranda Kateĥismo de la katolika religio", origine germane "Kleiner Katechismus der katholischen Religion" [8] estis verkita de Wilhelm Pichler.
  • "Nederlanda Kateĥismo" [9]havas kiel eldonanton la konferencon de nederlandaj katolikaj episkopoj.
  • La "Kateĥismo de la Katolika Eklezio" [10], publikiĝis sub gvido de papo Johano Paŭlo la 2-a, konsideriĝas "monda kateĥismo" por tiu eklezio kaj tradukiĝis al multaj lingvoj [11].
1067

[redakti] Konscienco

La Katekismo de la Katolika Eklezio pritraktas la temon evoluigante la instruaĵon de la filozofio skota laŭ kiu la konscienco estas juĝisto de la prahomo :

"La morala konscienco al ĝi (al la konscienco) ordonas, je la taŭga momento, plenumi la bonon kaj eviti la malbonon. Ĝi juĝas ankaŭ al konkretajn libervolajn elektojn, aprobante tiujn bonajn, denuncante tiujn malbonajn (n. 1777).

"La morala konscienco estas juĝo de la racio pere de kiu la homa persono agnoskas la moralan kvaliton de la konkreta ago kiu mem estas decidanta plenumi, aŭ plenumota aŭ jam plenumita" (n. 1778).

“Esenca kondiĉo por ke tio okazu estas jena: «esti sufiĉe ĉeeste al si mem por ke oni sentu kaj sekvu la voĉon de sia konscienco»ì" (n. 1779): iu "priserĉo de sia eno tute necesa" (ib.).

“La konscienco estas fakulto de la homa persono kaj la Katekismo de la Katolika Eklezio aldonas ke "la digno de la homa persono kuntrenas kaj postulas la rektanimecon de la morala konscienco" (n. 1780).

"La konscienco permesas surpreni la respondecon de la agoj plenumitaj" (n. 1781).

"La homo rajtas agadi laŭkonscience kaj libervole, por persone morale decidi. Homo eĉ nek estu devigita “agi kontraŭ sia konscienco”, kaj nek malebligita “agi konforme al sia konscienco, precipe en religia elekto" (Zamenhof 3) (n. 1782).

[redakti] Aliaj

Laŭ la modelo de la plej konataj katekismoj oni eldonis en diversaj lokoj kaj epokoj kelkajn katekismojn eĉ ne religiajn, ekzemple en Hispanio dum frankismo oni eldonis falangistajn katekismojn (de la faŝismeca unika partio).

[redakti] Ebleco

„Ĉe ni oni forigis kvindek kateĥistojn pro absenteismo.“

„Tio ĉe ni ne povas okazi.“

„Kial? Ĉu ĉe vi oni ne forestas?“

„Jes, sed en nia paroĥejo ni estas nur kvardek.“

[redakti] Referenco

  1. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.
  2. Mirinde kiom da sensencaĵoj povas eniri malgrandan anonceton.
  3. Kritiko estas permesita nur se ĝi estis “konstrua” kaj aprobita de la aŭtoritatoj. Kio estas “konstrua” kaj “respektema”, tion kompreneble decidas la aŭtoritatoj.
  4. Tamen, tio ne estas tiom terura. Nome, povas esti eĉ pli terure.
  5. Tio sonas iom pli bone: krudaj opinioj estas en ordo nur kiam ekzistas pli bona komparobjekto!
  6. Jen pliaj instrukcioj kiel trovi la propran liberan opinion!
  7. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato.
  8. Per tio oni forprenas ajnan rajton prezenti kian ajn sintenon malsaman ol tiu kiun atingis la komisiono (post matura pripensado).
  9. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.
  10. Ĉu liberon pri opinioj vi kontraŭas?
  11. Kial necesas krokodili inter Esperantistoj ?
Content Navigation
Aliaj lingvoj