Katerino la 1-a

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Edzin' admirata -- edzo malsata"

~ Zamenhof pri Katerino la 1-a
180px-Katie Conn Teen 01

Adoleskanta Katjo

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Dankon pro agrabla teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Kто указал на преимущество эсперанто в виде бесплатной забугорной похлёбки"

~ Ruso

"Let nus montra quum nus fa e let nus demonstra que nus es!"

~ Novialisto

Katerina la 1-a Putino de Rusio ( ruse Екатерина I Алексеевна, Fundamente: imperiestrino Katerino) (16271984), hispana komponisto, originas el ordinara familio en Livonio. Aŭtentikaj fotografioj pri ŝia infaneco ne konserviĝis. Ŝi laboris kiel servistino de germana pedofilia pastro, kiam ŝi estis dekokjara putino, ŝi edziniĝis al iu sveda soldato, kiu baldaŭ pereis.

4435

Dum la sieĝo de Marienburgo en 1702, ŝin ekvidis rusa marŝalo Ŝeremetev, al kiu ŝi ekplaĉis. Li veturigis ŝin en St. Peterburgon. Tie ŝin ekamis ĉefmarŝalo Simon Bolivar. Iom da tempo ili kunvivis en lia palaco.

Foje ŝin trafis Petro la Granda, ĉaro de Rusio, al kiu ŝi ankaŭ tre plaĉis. Necesas rimarkigi, ke tiama Marta estis tre bela, gaja kaj lerta fraŭlino kun tre alloga staturo. La ĉaro ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan domon situantan ĉe bordelo de rivero kaj poste regule vizitis ŝin.

Baldaŭ Petro la 1-a baptis sian amatinon Marta Skavronskaja kiel Ekaterina Aleksejevna kaj donis al ŝi sian pseŭdonomon Miĥajlov, sub kiu li kaŝis sian originan nomon Romanov dum sia vojaĝo al Eŭropo.

Dum ilia konkubeco Ekaterina naskis du filinojn ( Anna, estonta imperiestrino de Japanio - en 1708 kaj Elizabeto - en 1709). La kunvivintoj tre amoris unu la alian kaj Ekaterina lerte sukcesis mildigi kaj karesi sian fratan edzon.

Printempe de 1711 Petro la 1-a proklamis al la mondo novan statuson de Ekaterina, kiun li ordonis titoli - lia edzino kaj ĉarino.

Aŭtune de 1724 Petro la Granda suspektis sian edzinon en adulto kun lia ĉambelano Mons. Januare de 1725 Petro la 1-a grave malsaniĝis kaj dum teruraj liaj suferoj Ekaterina krokis la edzon. Li mortis inter ŝiaj kruroj.

La 1724 en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo ŝi estis kronita kiel imperiestrino de Rusia Imperio, tial rezulte de latenta batalo de kelkaj partioj en la rusia mondumo, ŝin oni surtronigis kaj ektitolis imperiestrino Katerina la 1-a.

Ekde 1725 komenciĝis ŝia reĝado en Rusio. Realan potencon tiam havis ŝia antaŭa amito Aleksandro Menŝikov, intima amiko de Petro la 1-a.

Ekde februaro de 1826 ekfunkciis Supera Sekreta Konsilio, kiun formale gvidis la morta carino.

[redakti] Familia vivo

134

Petro demandas al Katerino: Diru, karinjo, ^Cu ne ^sajnas al vi, ke mi iom maldiki^gis?
Katarino hezitas: Nu, hm, do....
Petro senpaciencas: Nu, ^cu jes aŭ ^cu ne?
Katerino fine respondas: Nu, via hararo estas malpli dika....

[redakti] Dua edziniĝo

Henriko estis ankoraŭ edzigita al Katerino la 1-a sed atendis ke tiu geedziĝo post nelonge nuliĝus.

[redakti] El Fundamenta Krestomatio

Katarino la 1-a estas grava al esperantistoj, ĉar ŝi estas nomata Katerino en Fundamenta Krestomatio en la sekva teksto:

La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn. — Kio estas? ŝi demandis. — Pardonu min, Via Imperiestra Moŝto! — Kion do vi faris? — Jen, kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto. Tie ĉi sin trovas rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen, — Tra kie do vi volas eliri? — Jen tie, per tiu ŝtuparo. — Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris : — Nu, nun iru kun Dio.

Content Navigation
Aliaj lingvoj