Kato
El Neciklopedio
"Miaŭus, miaŭi, miaŭo, miaŭum, miaŭe, miaŭo, miaŭi."~ Kato la Pli Maljuna
"Ĉu vi ne ŝatas katojn?! Evidente vi ne scias ilin ĝuste rosti!"
~ Brazilano pri kato
"Jes ja! Katoj estas bongustaj!"
~ Mi pri supra diraĵo
"Farita -- elstrekita"
~ Zamenhof pri alia afero
"Ardas je virkata vivofino, dezir’ al freŝa bebmusino"
~ nezamenhofa proverbo pri kato
"Ronroni kato rori leono rukuli kolombo"
~ Antonio De Salvo pri kato
"Kato kiu ame/lulate bleketas nur povus ronroni"
~ Eduardo Trapani pri kato
"Kiam kato promenas, la musoj festenas"
~ proverbo pri kato
"Scivolemo mortigis la katon"
~ angla knabo al patrino pri morta kato
""Panjo, ĉu vi povas rakonti al mi la fabelon pri la virkato kun gumbotoj?""
~ moderna infano pri fabeloj
"Iom da ratoj estas vere bezonataj por nutri multajn bestojn, kiuj ĉasas ilin"
Kato (el la angla Kenya Association of Tour Operators) estas hejma tigro. En urboj, ĝi fariĝas nebonvenigata problemo, pro ke ĝia nomo estas ofte konfuzata kun "rato", "vato", "frato", aŭ "kapo".
Enhavo |
[redakti] La vorto "kato"
La vortoj "kato" kaj "rato" havas malsame nur unu literon, sen signifas bestojn tute malsamajn. Estas klara ekzemplo, pri kiel fuŝis la kreinto de Esperanto. En bone planita lingvo, vortoj por malsamaj bestoj nepre estus pli malsamaj.Aliflanke, oni povas argumenti, ke la simileco inter "kato" kaj "rato" fakte riĉigas poezion.
Jen ekzemple, el la libro Oftaj Demandoj, de Julio Bagio...
- Kiel oni nutras katon?
- Donu eble vivan raton!
- Mi ne estas bestnutristo.
- Estas mi Esperantisto.
Ankaŭ kapo estas tro simila al kato; malgraŭ ke unu kato havas unu kapon, sed unu kapo ne necese havas unun katon. Alie "mato" similas al kato, sed tute ne similas, t.e., similas kiel vorto, sed ne kiel objekto, aŭ male, mi jam ne scias bone.
[redakti] Kato kaj muso
Du katoj babilas:
_ Mia plej ŝatata pentristo estas Picasso kaj vi?
_ Mia estas Walt Disney.
_ Li ne estas pentristo!
_ Jes mi scias, sed li bele desegnas musojn.
[redakti] Katoj kaj scienco
Katoj ofte ludis en scienco! Ĉu ili ne produktas elektron? Ĉu laŭ plej modernaj teorioj ili ne samtempe povas esti mortaj kaj vivaj en tiu fama skatolo de mi ne scias plu kiu? Mi timas ke Ajnŝtajno ne havis katon, ĉar ankaŭ en la teorio de relativeco ĝi estus povinta ludi grandan rolon, kiel mi nun spertas. La spaco okupata de tia besto estas ja treege relativa!
[redakti] Inteligento de la kato
Katoj estas kutime tre inteligentaj. Notinda escepto estis Kato la Pli Maljuno, kiu inventis Latinon.
[redakti] Timigo
Wellington venkinto de Napoleono, timis katojn.
[redakti] Katoj kaj knaboj
Por la infano, la kato povas esti fascina ludilo.
Joĉjo alvenas al la lernejo plorante. La instruistino kompate demandas, "Sed kio okazis al vi, etulo?"
"Bu hu hu! ĉi-matene panjo iris por dronigi la ses katidetojn kiuj ĵus naskiĝis!"
"Ho, certe tio estas malĝojiga," diras la instruisto. "Sed tio ne estas kialo por tiom ploregi."
"Sed jes!" plorkrias Joĉjo. "Panjo promesis ke MI povos dronigi ilin!"
[redakti] Katoj kaj knabinoj
La kato estas bonega doma kunulo por la juna virino. Ĝi helpas ŝin resti varmeta…
kaj ne ĝeniĝas pri nudeco.
[redakti] Sekura konsilo
Se la knabino havas amorantojn, gravas, ke oni formetu la katon el la ĉambro antaŭ seksumo...
[redakti] Kristana karitato
La pedeleto de iu sakristo rompis ombrelon sur la dors' de kato por puni ĝin pro ia nedecaĵo.
- Kion vi faras? - kriis la pastro lin vidante - Oni devas posedi nigran koron kiel vian por tiele ĝin batadi ... Kompatinda!
- Ĉu? - diris la pedeleto - la kato vias?
[redakti] Mensa kolapso
Ulo pasigas tri monatojn en malsanulejo pro mensa kolapso. Liaj kuracistoj ordonis, ke neniu diru al li iun novajon de hejmo. Kiam li eliras la malsanulejon, li diras al lia frato, "Mi komprenas, ke la kuracistoj ordonis, ke vi ne diru al mi iun novaĵon. Sed, nun mi sanas tute. Diru al mi, kiel fartas la familion?"
La frato diras, "Nu, mi tre bedaŭras, sed via kato mortis."
La ulo diras, "Ho, tiu estas granda ŝoko! Vi povus diri tiun malbonan novaĵon malpli subite, ĉu ne?"
"Kiun vi volas diri?"
"Nu, vi povus diri, 'Iu tago via kato grimpis sur la tegmenton. Estas varma kaj suna tago, kaj la kato ludas sur la tagmento dum kelkaj horoj. Sed, la kato ludas tro proksime je la bordo kaj plunĝis teren. Mi bedaŭras, sed ĝi ne travivis.'"
"Mi komprenas."
"Do, alie, kiel fartas la familion?"
"Nu, iu tago nia patrino grimpis sur la tegmenton...."[redakti] Kato kaj kuirarto
La edzo venas hejmen, la edzino larmanta:
- Kato formanĝis miajn kukojn!
- Nu, ne ploru, kara, mi aĉetos por vi novan katon.
[redakti] Kato kaj politiko
Estraro en ekstrimista organizo de pretendanto postulas:
- Por aliĝo necesas bati du nigrulojn kaj katon.
- Sed katon kial?
[redakti] Kato kaj scienco
Ekde antikveco, oni scias, ke falanta kato ĉiam alteriĝas kun la piedoj subaj. Aliflanke, laŭ la Leĝo de Murphy, rostpano ĉiam alteriĝas kun la buterita flanko suba. Estis Neŭtono kiu unue demandis: "Kio okazos, se al la dorso de kato oni ligos rostpanon kun la buterita flanko supra, kaj tiam faligos la katon?"
Per eksperimento li malkovris, ke tiokaze la kato ne falas, sed malrapide rotacias en la aero. Tio klarigas, kial la luno ne falas sur la teron.
[redakti] Kato kaj superstiĉo
Katoj havas la superstiĉon: "Se negro transkuras vojon..."[redakti] Adreso
Viro malamegas la katon de la edzino, kaj li decidas liberiĝi de ĝi. Li metas ĝin en la aŭton, li iras ĝis la deka strato, kaj tie li elmetas ĝin en la parko kaj hejmenstiras. Li alvenas hejme, kaj jen, kion li vidas? La kato komforte promenas supren sur la ŝtuparo al la loĝejo. Sekvatage li portas ĝin jam tridek stratojn for, sed kiam li alvenas hejme, la kato jam trankvile ronronante kuŝas sur la katoarbo. La trian tagon li decidas iri tridek kilometrojn for, li turniĝas al flanka strateto, kaj ankaŭ tie li zigzagas ankoraŭ dek kilometrojn. Tie li eniras arbaron kaj elmetas la katon. Post kelkaj horoj sonoras la telefono de la edzino:
- -- Kara mia, ĉu la kato estas hejme?
- -- Evidente, hejme.
- -- Donu al ĝi la telefonon, mi komplete erarvagis, kaj mi volas demandi de ĝi la vojon hejmen.
[redakti] Vendado
Vojaĝanta riĉulo en malgranda vilaĝo notas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton de ĝi. La riĉulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon.
La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La riĉulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras, "Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"
La sinjorino diras, "Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidojn."
