Katolika eklezio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Ekstere honoro, interne doloro"

~ Zamenhof pri Katolika Eklezio
1983 b

"La evangelia eklezio estas ĝuste ne-katolika"

~ Antonio De Salvo pri Katolika Eklezio

"Laŭ mia kompreno en Esperanto: sacerdoto- ĉefo en la katolika eklezio"

~ Detlef Karthaus pri Papo
0ac9f8 oka

"Mi memoras, kiam mi unuan fojon cheestis ceremonion en preghejo katolika (eta religia malplimulto en Finnlando)"

~ Harri Laine pri KE

"Ni ankaŭ parolas pri la Rom-katolika eklezio, ne pri la Romi-katolika"

~ bonalingvano pri KE

"Se ne estus blasfemio,
ne ekzistus kara Dio,
eklezio eĉ ne estus,
kaj ni sen infero festus"

~ Hans-Georg Kaiser
† Katolika eklezio † ( † KE † ) estas la plej granda internacia organizaĵo de † Katolikistoj † , kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 Landaj asocioj aliĝis en KE (en aŭg., 2009), kun sume ĉ. 12.000 membroj. La nuna Papo de KE estas Benedikto la 16-a, elektita por la periodo 1807-Apokalipso (Vere, li reziginis antaŭ ĝi, aŭ ne, ĉu?).
Ek1964


861 o

Enhavo

[redakti] † Laŭ aŭtomata tradukilo †

Png

La † Katolika eklezio † , ankaŭ konita kiel la † Romkatolika apostola eklezio † , estas la preĝejo kristaneco pli granda de la mondo, Regita de la † Papo † kaj kun sidejo en la Urbo de Vatikano. En konsento kun la Jarlibro de Estadísticas de la Preĝejo, la numero de baptitaj en la katolikismo al monda nivelo en 2007 estis de 1147 milionoj (17,2 % de la monda loĝantaro).

En ordo eviti malprava komprenanto, ĉi_tie kaj nun ni eldiras ke ekzistas malsamo inter la Katolika organizo (`Vatican, kaj ĝia relata oficioj) kaj la simpla Katolika kreduloj. Ĉi_tia redaktisto renkontis Katolika fratoj kiu, per ilia amo por la Eternulo kaj ilia viva-stilo, hontigas `Evangelicals per kio_ajn nomo. Ĝi estas ankaw vera ke plejmulta Katolikoj ne eĉ scias de kio la reala kredaĵo de la † Katoliko-Preĝejo † estas, kiel ĝi estas ankaw fakto ke la vasta plimulto de Katolikoj ne ĉeestas Preĝejo ĉe tuto, kaj faras ne peno kredas en Dio kiel direktata per la † Biblio † ; ili estas juste "naskita Katoliko."

De direkto, se ni parolas ĉirkaw la `Vatican, kaj la potenco ke ĝi reprezentas, la rakonto ŝanĝas. Kiel povas iu sidi tiel alta kaj pova kaj elmontras tia ŝtulteco de la plej-baza Biblia kredaĵo, signifas nur ke ili estas vere trompata uloj, aw ke ili estas vere trompistoj. Elektu unu. Plie, ĝi devas ankaw esti memorata ke la Katoliko-Preĝejo, kun ĝia potenca centro kaj areo de politika, socia kaj financia kapableco, estas unue kaj ĉefe vasta komerco kiu kontrolas grandega kvanto de riĉaĵo, direkte, ne_direkte kaj per asocio. Kiel tia, ŝi estas tial tenata kaj ligata al tuto de la aferoj kiu rakontas al komercia sistemo.

[redakti] † † Esperanta eklezio † †

Dosiero:Cumple19.jpg
Esperantaj katolikistoj

† Esperanta Eklezio † Romia estas tiu parto de la Katolika Eklezio kiu uzas la esperanton kiel liturgian lingvon kaj kies patriarko estas la episkopo de Romo, la Papo, aŭ la † Esperanta Patriarkato de Bjalistoko † , nomumita de la Papo. Tiamaniere, kvankam ĉiuj katolikoj estas esperantistoj, ne ĉiuj esperantistoj estas katolikoj.

La esperantista eklezio estas plimulto de la † katolikaro † rekte regata de la † Patriarko de Bjalistoko † –ankaŭ nomata † Patriarko de Internacieco † -, pro kio ĝi dependas de la papo. Ĉar vasta teritorio estis konkerita aŭ koloniita ekde 1492 kaj kristanigita de esperantistoj, multaj personoj kredas ke ĉiu katoliko kiu estas en komunio kun la papo estas esperantisto.

† Papo † Pio la 10-a sendis sian benon al " † Espero Katolika † " kaj la † katolikaj esperantistoj † ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en aŭdiencoj li parolis Esperanton. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Emile Peltier.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al † Pio la 10-a † : "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

[redakti] † Strukturo †

KE havas kaj individuajn membrojn, kiuj registriĝas centre en Vatikano, kaj aligitajn membrojn, kiuj estas la membroj de la aliĝintaj Landaj Asocioj.
800px-Streckbett
Katolika praktiko dum Mezepoko

La plej alta decidrajta organo estas la Hispana Inkvizicio, kiu elektas la Sanktan Sidejon. En la Komitaton oni eniras je tri malsamaj vojoj:

  • † Kardinalo A: kiel reprezentanto elektita de aliĝinta Landa Asocio aŭ fika asocio, aŭ (tiu grupo estas la plej granda);
  • † Kardinalo B: kiel reprezentanto elektita de la Individuaj Membroj;
  • † Kardinalo C: la jamaj kardinaloj A kaj B rajtas alelekti certan nombron da pliaj kardinaloj.

[redakti] † Oficejoj †

† KE † havas Centran Oficejon en † Vatikano † , Romo. Tie rezidas oficiale ankaŭ Papo. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekzemple la Avignona oficejo ĉe la sidejo de la franca reĝo (ekde 1977), kaj la Afrika Centro (ekde 2001). Nun nur historiaj estas la Serva Centro en Konstantinoplo (1547/1980), la Grafika Centro Antverpeno kaj la Scienca Eldona Centro en Pizo.
Ks09 r54

[redakti] Aktivecoj

† Katolika Eklezio † celas, laŭ la Statuto el 980, disvastigi la uzadon de Eŭkaristio, agadi por la solvo de la religia problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritistajn kaj materialistajn rilatojn inter la homoj kaj "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj malestimon por aliaj popoloj". La ĉefaj konstantaj laboroj de KE estas:

  • † Ĉiujare, KE organizas la Pasko, kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj.
  • † KE estas eldonejo kaj havas la plej grandan perpoŝtan Katolikan libroservon en la mondo (kun pli ol kvarmil libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj)
  • Biblioteko Vatikana estas unu el la plej grandaj bibliotekoj, kun la Arkivo de KE.
  • † KE tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fiko.
  • † KE eldonas monatan oficialan organon Corriere de la Sera kaj manlibron pri la katolika movado, nomata Jarlibro.
  • † KE ĉiujare organizas Kristnaskon.

Ĉu ne komplete for?

  • † En 2008, okaze de sia 100-jariĝo kaj de la 60a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, KE organizis Simpozio okaze de 100-jariĝo de KE kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo (la 24an de aprilo 2008).

[redakti] † Ekonomia signifo por la religia komunumo †

Katolika Eklezio estas riĉega. Karitato ja estas grava parto de katolikisma pieco ekde la tempo de Jesuo. Tamen la eklezio admonas siajn membrojn ne troigi ĝin.

[redakti] † Milito kaj pacismo laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio †

Monjas ataque

La doktrino pri Milito kaj pacismo laŭ la † Katekismo de la Katolika Eklezio † , kiu estas difinita en la paragrafoj 2302-2330, enkadriĝas inter la instruo de Jesuo difininta “Filoj de Dio” (Mt 5,9) nome tiuj kiuj engaĝiĝas por la paco kaj la kvina biblia ordono kiu malpermesas mortigi homojn kaj la natura rajto sin defendi aŭ defendi sian proksimularon kontraŭ la maljustan atakanton.

Milito kuntrenas du diversajn aktorojn: la Ŝtatoj kiuj decidas, kaj la soldatoj efektive ĝin farantaj. Rilate la pozicion de la militanta homo, la Katekismo de la Koncilio de Trento (konata ankaŭ kiel “roma katekismo"), eksplicite diras ke la soldato ne pekas kiam “batalas kaj mortigas malamikojn en “milito justa” ĉar ilia movanta kaŭzo ne estas avideco aŭ kruelo, sed amo kaj protekto de la publika bono” (§ 328).

Rilate la ŝtatojn, la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992 skribas ke “ĝis kiam ekzistos la danĝero de milito [...], post la elĉerpiĝo de ĉiuj eblecoj de paca interkonsento, oni ne povas nei al registaroj la sinturnon al laŭrajta sindefendo” (§ 2308). Realismo, fondita el du precizaj moralaj principoj, ordonas ke:

  • a. milito devas esti evitita ĝis kiam tio eblas;
  • b. milito ne estas malbono en si mem: ĝi, fakte povas esti justa en certaj kondiĉoj;
  • c. dum milito ne ĉio estas permesata. Estas humana maniero militi kaj estas agoj tute mallicaj ĉiam nepravigeblaj.

[redakti] † La kondiĉoj por justa milito †

40 o

Tial, laŭ morala kaj katekisma vidpunkto milito estas nek aŭtomate lica, nek malbono en si mem, tio estas ago intrinseke malbona. Temas pri gravega precizigo. Por plibone enkadrigi la aferon, oni vidu, ĉiam laŭ la katolika doktrino, la kazo de aborto, senpere celata: ĝi estas ĉiam intrinseka malbono pro tio ke estas celata hommortigo, kaj neniu motivo povas ĝin igi lica; ne la samon oni povas diri rilate la militon kiu povas esti justa kaj maljusta; kvankam por nekatolikoj kompreneble la afero ne estas tiom simpla. Temas pri grava precizigo. Sed kiam milito estas justa la katekismo enmetas ĉiam la koncepton de justa milito en alian koncepton “laŭrajta sindefendo per milita forto”. Por ke tiu justeco estu ankaŭ racia kaj ne sindamaĝa, la paragrafo 2309 aldonas kromajn kvar kondiĉojn, devige obeendajn:

a.la damaĝo kaŭzita de la agresinto al la nacio aŭ al la komunumo de nacioj estas daŭra, grava kaj certa;

b.ĉiuj kromaj vojoj por eviti tiujn damaĝojn estas senkulpe elĉerpitaj aŭ senefikaj;

c.ekzistas funditaj motivoj por atingi la sukceson;

d.armita sindefendo ne estigas damaĝojn kaj malordaĵojn pli gravajn ol tiujn suferatajn aŭ suferotajn. Sur tiu taksado de tiu kondiĉo havas grandegan pezon la potenco de modernaj detruiloj.

La nepreco de kribrado de tiuj rekvizitoj, kiuj devas ĉeesti ĉiuj kune kaj samtempe, tuj komprenigas kiom maloftas la alestiĝo de la kondiĉoj necesaj por rajtigi justan militon. Krome, kune kun la argumentoj specife principaj, superŝvebas tiu kribrado de sana realismo pri la “fonditaj motivoj por atingi la sukceson”, kiu pliege komplikas la kadron.

[redakti] † Kristanismo kaj ne-perforto †

La supre dirita doktrino utilas por forigi el diskuta kampo la konvinkon ke “ĉiuj militoj estas egalaj” kaj ke ili “estas ĉiam reĵetendaj ĉar maljustaj”. Povas okazi ke tio veras por multaj aŭ eble ĉiuj militoj kiuj sinsekvas en nia epoko. Sed tio ne malhelpas ke la uzo de armiloj kaj de la forto, principonivele kaj surbaze de la postulitaj rekvizitoj, estas laŭrajta kaj eĉ laŭdeva. Tiu evidento nepre ekskludas la redukton de kristanismo laŭ la katolika doktrino al “neperforto”, doktrino kiu ĉiukaze ekskludas la eĉ armitan sindefendon. Krome la Katekismo memorigas ke la paco ne estas simpla malĉesto de milito, sed ĝi estas “trankvilo de la ordo” (Sankta Aŭgusteno, De civitate Dei, 19-13; Katekismo § 2304).

86 a

[redakti] † Milito kaj Evangelio

La rajtigo de milito justa, ĉiam laŭ la ĝenerala doktrino de la Katekismo, descendas ankaŭ de nobelega kaj krista principo: Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15,13). Soldato kiu batalas en milito – vere justa kaj laŭ justa maniero – konformiĝas al granda kristana vero: sur ĉi tiu tero, la vivo ne estas absoluta valoro, sed ĝi povas esti oferta cele de bono pli granda.

[redakti] † Obĵetoj de pacismo †

Kompreneblas ke herezaj pacistoj, laŭ kiuj milito ĉiam maljustas, absolute reĵetas tiun doktrinon kaj preferas konsideri la neceson abandoni ĉiun resurson al perforto en la ideo ne interplektiĝi en perforta agado ĉu el ĝenerala vidpunkto ĉu laŭ alia interpreto de la krista mesaĝo sendepende de la katolikaj katekismo aŭ doktrino.

[redakti] † Ŝaĝeco †

1037

Jesuo diris: "serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi". Tamen la katolikisma eklezio deklaras pluan serĉadon peko, ĉar ĝi jam trovis la veron.

Plie la papo pravas, la fruaj kristanoj kiujn oni nomas "la Patroj de la Eklezio" serĉis kaj jam serĉis la novan Dion revelaciitan en/per Jesuo. Oni povas rekomenci tian serĉadon per legadoj de kristanaj tekstoj sed jam kleruloj faris por ni la laboron. Nur restas la demando ĉu oni preferas rekomenci ilian serĉadon aŭ ĉu oni preferas fidi ilin.

[redakti] † Pento †

Je katolikismo, oni iras al pastro por diri siajn pekoj kaj poste scii pri pentofaro, kiu devas esti farita:

- Pastro, mi pekis!

- Kion vi faris, mia filo?

- Mi tuŝis mamojn de mia amikino!

- Nu, ĉu sube aŭ nesube ŝia bluzo?

- Nesube.

- Idioto, sube aŭ nesube - la pentofaro estas la sama!

[redakti] † Vereco †

5238 n

Viro volis konverti sin al la † katolika konfesio † kaj tial vojaĝis al Romo. Profunde ŝokita li revenis. Post kelka tempo li tamen transiris al la † katolika eklezio † . Demandite, kial li tiel agis malgraŭ sia seniluziiĝo, li diris: "Mi pripensis: Religio, kiu eltenas TION, DEVAS esti la vera."

Ne eblas kontraumeti du validajn instruojn de la † eklezio † tiel, kvazaŭ unu pruvus la alian malvera. Se oni havas la impreson, ke unu tia instruo kontraŭas la alian, temas pri miskompreno; temas pri tio, ke oni rigardas el malĝusta perspektivo, kiu prezentas la ŝajnon de kontraŭo. Oni do devas tiel longe elprovi diversajn alirojn, ĝis oni sukcesos kompreni la sencon de la du instruoj kaj vidas, ke ili ne kontrauas unu la alian.

Se oni kredas esti trovinta kontraudiron, oni ekzercu plibonigi la propran komprenon. Tio povas esti farata plej efektive kaj rapide per interparolo kun pastro, kiu ja studis ĉi-rilatajn aferojn kaj tutvive okupiĝas pri ĝuste ili.

[redakti] † Historio †

La nuntempa Kredo de † kristanismo † registriĝis en 980. Komence de kristanismo estis multaj Landaj Eklezioj. La plej multaj estroj, membroj kaj Landaj Eklezioj forlasis la papon kaj transiris al nove fondita Ortodoksa eklezio. La "resto" nomiĝis Roma KE. En 1547 la Avignona KE kaj Roma KE kuniĝis al t.n. kunfandita KE. La nuntempa KE estas jure tiu nova KE de 1547.

Grava disputo inter KE kaj la naciaj eklezioj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. La Eklezio permesis ke la Tero moviĝas en 1822, tio kaŭzis novan skismon. Post la Okcidenta-Skismo de 1822 oni fine trovis en la Interkonsento de Konstantinoplo en 1933 jenan kompromison: KE fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, permesas ke la Tero moviĝis, sed la plej multajn kardinalojn fakte diris kiam ĝi povas fari tion. Ĉar minoritato ĉirkaŭ kontraŭpapo Eduard Stettler kaj imperiestro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la konstantinopola kompromiso, okazis en 1936 Puritana Skismo.

Jam fine de 1807 Sankta Petro kaj aliaj katolikoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi katolikismon pere de praktikaj servoj. Nur la 28-an de aprilo 2008 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi novan "Katolikan Apostolan Roman Eklezion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝ-tago de nuna KE.

[redakti] † Seksaj temoj †

9078 n

Pri seksaj temoj, katolikismo estas religio tre tolerema. Ne gravas kiajn pekojn oni faras, kondiĉe ke oni poste vizitas la pastron, kaj sciigas lin pri ĉiu amuzo.

[redakti] † Espero katolika †

Du kanonikoj babilas:

— Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?

— Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

[redakti] † Mirakloj †

Ulo vizitas sian amikon, kaj teruriĝas konstatante ke tiu estas en rulseĝo.

"Sed kio okazis che vi!?"

"Trafik-akcidento," respondas la amiko. "La kuracistoj diras ke mi restos paralizita dum la tuta vivo!"

"Sed tio estas horora! Mia kompatinda amiko!"

Unu gestas ke la alia proksimiĝu:

"Diru ja al neniu," li flustras che la orelo de la amiko, "sed reale mi havas nenion! Mi simulas paralizon por ricevi cent kvindek mil eŭrojn pro asekuro. Kaj tio bonege funkcias!"

"Kaj ĉu por cent kvindek mil eŭroj vi restos en tiu rulseĝo por la cetero de via vivo!?"

"Kompreneble ne! La venontan semajnon mi faros pilgrimadon al Lourdes...."