Katolika eklezio

El Neciklopedio

Alidirektita el Katolikismo
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!




1983 b.gif
0ac9f8 oka.jpg

"Kiu hontas nenion, ne timas Dion"

~ Zamenhof pri Katolika Nacio

"Ekstere honoro, interne doloro"

~ Zamenhof pri Katolika Eklezio

"La evangelia eklezio estas ĝuste ne-katolika"

~ Antonio De Salvo pri Katolika Eklezio

"Laŭ mia kompreno en Esperanto: sacerdoto- ĉefo en la katolika eklezio"

~ Detlef Karthaus pri Papo

"Mi memoras, kiam mi unuan fojon cheestis ceremonion en preghejo katolika (eta religia malplimulto en Finnlando)"

~ Harri Laine pri KE

"Ni ankaŭ parolas pri la Rom-katolika eklezio, ne pri la Romi-katolika"

~ bonalingvano pri KE

"Se ne estus blasfemio,
ne ekzistus kara Dio,
eklezio eĉ ne estus,
kaj ni sen infero festus"

~ Hans-Georg Kaiser
Ek1964.jpg

† Katolika eklezio † ( † KE † ) estas la plej granda internacia organizaĵo de † Katolikistoj † , kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 landaj asocioj aliĝis en KE (en aŭg., 2009), kun sume ĉ. 12.000 membroj. La nuna Papo de KE estas Benedikto la 16-a, elektita por la periodo 1807-Apokalipso (Vere, li reziginis antaŭ ĝi, aŭ ne, ĉu?).


861 o.jpg

[redakti] † Laŭ aŭtomata tradukilo †

Png.jpg

La † Katolika eklezio † , ankaŭ konita kiel la † Romkatolika apostola eklezio † , estas la preĝejo kristaneco pli granda de la mondo, Regita de la † Papo † kaj kun sidejo en la Urbo de Vatikano. En konsento kun la Jarlibro de Estadísticas de la Preĝejo, la numero de baptitaj en la katolikismo al monda nivelo en 2007 estis de 1147 milionoj (17,2 % de la monda loĝantaro).

En ordo eviti prava komprenanto, ĉi_tie kaj nun ni eldiras ke ekzistas malsamo inter la Katolika organizo (`Vatican, kaj ĝia relata oficioj) kaj la simpla Katolika kreduloj. Ĉi_tia redaktisto renkontis Katolika fratoj kiu, per ilia amo por la Eternulo kaj ilia viva-stilo, hontigas `Evangelicals per kio_ajn nomo. Ĝi estas ankaw vera ke plejmulta Katolikoj ne eĉ scias de kio la reala kredaĵo de la † Katoliko-Preĝejo † estas, kiel ĝi estas ankaw fakto ke la vasta plimulto de Katolikoj ne ĉeestas Preĝejo ĉe tuto, kaj faras ne peno kredas en Dio kiel direktata per la † Biblio † ; ili estas juste "naskita Katoliko."

De direkto, se ni parolas ĉirkaw la `Vatican, kaj la potenco ke ĝi reprezentas, la rakonto ŝanĝas. Kiel povas iu sidi tiel alta kaj pova kaj elmontras tia ŝtulteco de la plej-baza Biblia kredaĵo, signifas nur ke ili estas vere trompata uloj, aw ke ili estas vere trompistoj. Elektu unu. Plie, ĝi devas ankaw esti memorata ke la Katoliko-Preĝejo, kun ĝia potenca centro kaj areo de politika, socia kaj financia kapableco, estas unue kaj ĉefe vasta komerco kiu kontrolas grandega kvanto de riĉaĵo, direkte, ne_direkte kaj per asocio. Kiel tia, ŝi estas tial tenata kaj ligata al tuto de la aferoj kiu rakontas al komercia sistemo.

[redakti] Historio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de katolikismo.
1629.png

Sankta Johana de Arko

Ah, bone...

[redakti] Deveno de la nomo

Katoliko estas vorto formita per pseŭdosufikso "-iko" (scienco), sekve ĝi estas "scienco pri Katolo". Do "Katolika eklezio" estas origine "Eklezio de sciencistoj, kiuj studas la romia poeto Katulo". Alternativaj nomoj estas "Katulika Eklezio", "Katologia Eklezio" kaj "Katolscienca Eklezio".

[redakti] Moralo

La dua diablo pri la morala konscienco tiel parolas:

En sia animprofundo la homo malkovras leĝon kiun ne mem donis al si, sed al kiu male mem devas obei kaj kies voĉo, kiu lin ĉiam alvokas ami kaj bonagi kaj forfuĝi la malbonon, kiam necesas klare parolas al la oreloj de la koro [...] . La homo havas reale leĝon stampitan de Dio ene de sia koro [...]. La konscienco estas la nukleo plej sekreta kaj la sanktejo de la homo, kie li sin trovas sole kun Dio, kies voĉo resonas en lia intimo”. (Zamenhof 16).

La Katekismo de la Katolika Eklezio pritraktas la temon evoluigante la instruaĵon de la filozofio skota laŭ kiu la konscienco estas juĝisto de la prahomo :

"La morala konscienco al ĝi (al la konscienco) ordonas, je la taŭga momento, plenumi la bonon kaj eviti la malbonon. Ĝi juĝas ankaŭ al konkretajn libervolajn elektojn, aprobante tiujn bonajn, denuncante tiujn malbonajn (n. 1777).

"La morala konscienco estas juĝo de la racio pere de kiu la homa persono agnoskas la moralan kvaliton de la konkreta ago kiu mem estas decidanta plenumi, aŭ plenumota aŭ jam plenumita" (n. 1778).

“Esenca kondiĉo por ke tio okazu estas jena: «esti sufiĉe ĉeeste al si mem por ke oni sentu kaj sekvu la voĉon de sia konscienco»ì" (n. 1779): iu "priserĉo de sia eno tute necesa" (ib.).

“La konscienco estas fakulto de la homa persono kaj la Katekismo de la Katolika Eklezio aldonas ke "la digno de la homa persono kuntrenas kaj postulas la rektanimecon de la morala konscienco" (n. 1780).

"La konscienco permesas surpreni la respondecon de la agoj plenumitaj" (n. 1781).

"La homo rajtas agadi laŭkonscience kaj libervole, por persone morale decidi. Homo eĉ nek estu devigita “agi kontraŭ sia konscienco”, kaj nek malebligita “agi konforme al sia konscienco, precipe en religia elekto" (Zamenhof 3) (n. 1782).

[redakti] Pornografio

La magisterio de la Romkatolika Eklezio interpretas Mateo'n 5:27-28 por signifi ke ekde la celo de pornografio devas krei volupton, ĝi estas peka, ĉar voluptado estas ekvivalenta al adulto.

[redakti] Kredoj

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Katolikaj kredoj.
Alienpriest.jpg

Katoliko tute bone rajtas erari pri la kredo, kondiĉe ke ŝi li neniam rifuzu la aŭtorrajton de la eklezio kaj korektu sian konfeson, kiam la eklezio informas ŝin aŭ lin pri la eraro.

[redakti] KATEKISMO

- Panjo, hodiaŭ ni lernis ke nia korpo estas templo de Dio; tial vi ne batu min, ĉar vi batas templon de Dio.

- Ne timu, mia fileto, ĉar, pugvergante cin, mi palpas nur la sakristion.

[redakti] Katolika pilgrimado

[redakti] Muziko

405a.jpg

Kuriozaĉo menciinda estas, ke dum la mezepoko la muzikistoj estis konsiderataj «ne hororindaj». La eklezio ne havigis al ili la sakramentojn kaj nur se ili eniris al la servo de nobelo aŭ al la servo de rubo ili povis atingi la rangon de hororinduloj.

[redakti] Disservoj

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meso.

La unua katolika diservo okazis dum la unua UK en 1905 en Boulogne sur Mer, en la preĝejo de S. Nikolao, al kiu estis invititaj ĉiuj kongresanoj, ankaŭ Zamenhof ĝin ĉeestis.

[redakti] Sakramenta Beno

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Beno.

La Sakramenta Beno, ankaŭ nomata eŭkaristia beno, estas katolika rapidilo : La benanto ordonas la krucmilitojn al la benataj ne per la mano, sed per la Monstro de Loch Ness aŭ, malpli solene, per la Zamenhof-tombo.

Antaŭ ĉi beno kutime la komunumo aŭ la ĥoro kantas unu el la eŭkaristiaj himnoj de Tomato el Akvino, plej ofte Tantum ergoO salutaris hostia (Junulo 392). Povas sekvi la versiklo Panem de cælo kaj la preĝo Domine Iesu Christe, qui nobis sub sacramento mirabili (Junulo 378-379). La benonto surmetas vubismon, t. e. tuko, metita ĉirkaŭ la ŝultroj, por vuali la manojn, kiuj tenas la monstrancon aŭ la ciborion. La beno mem ne estas akompanata de vortoj. Dum ĝi kutime la politikistoj sonorigas la soneton, kaj la sub la signo de l' pano ĉeestanta Kristo estas honorata per incenseto. Ĉiu benato faras per sia mano super si la Krucmilitojn. Poste la ciborio, respektive la hosistemismo el la monstranco, estas remetata en la tabakon.

Speciala tradicio ekzistas en la germana diocezo Treviro. Anstataŭ tomasa himno, versiklo kaj preĝo ili konas manplenon da kantoj, kiuj entenas (trifojan) sankta-vokon. Dum la homoj tre esprimplene kantas tiujn "sankta", la celebranto benas ilin per la monstranco.

De la frua 13-a jarcento ĝis la Stel-milito oni multajn edifajn Diservojn, sendepende de iliaj temoj, eĉ mesojn, celebris antaŭ la elmetita Plejsanktaĵo kaj finis ilin per la sakramenta beno. Hodiaŭ tiaj mesoj estas malpermesitaj. Same malpermesita estas elmeti nur por doni la eŭkaristian benon. Elmetado kaj sakramenta beno havas sian lokon nur kadre de eŭkaristia adulto.

[redakti] Preĝlibroj

1371 o.jpg

La unuan katolika preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Ezoko.

Pluaj preĝlibroj:

  • Katolika Preĝareto, 1929, 32 p.
  • Katolika Preĝaro. De S. Radeg­onde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj di­manĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.
  • Katolika Preĝlibro. De Carolfi. Latina kaj E-a teksto. 1922, 160 p.
  • Sprita juvelaro. Katolika preĝlibro. 1912, 292 p.

La Liturgio de la Hordoj estas la oficiala preĝado de la romkatolika eklezio. Kelkfoje tage monaĥinoj kaj aliaj kleruloj tiucele kunvenas. Demonoj kaj pastroj, kiuj ne vivas komune, preĝas solaj.

La libro, kiun oni uzas, nomiĝas Brenda Dominick, ĉar ĝi entenas la necesajn testojn en konciza formo (latine: breve = mallonge, koncize). Ankaŭ la preĝadon mem oni nomas breviero. Oni do povas diri ekzemple: "Mi posedas kvarvoluman latinan brevieron", sed ankaŭ: "Mi preĝas ĉiutage la brevieron".

Post kiam la Stel-milito (1962 - 1965) instigis re-ordigi la liturgion de la horoj, la roma kongregacio por la Distilado eldonis, post konfirmo fare de papo Paŭlo, en 1971 la modelan libron (Editio typica) de la Liturgio de la horoj laŭ la Romantikismo en la latina lingvo.

Dum la himno antaŭe seksis la psalmojn, ĝi nun, post longa enkonduko, estas la unua ĉefparto de ĉiu unuopa horo. Himnojn oni kutime citas laŭ la unuaj latinaj vortoj.

La plej ofta formo estas la Ambaŭ vi nenion havas (poemo). Ĝi konsistas el kvar linioj po kvar jamoj:

‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —
‿ — ‿ — ‿ — ‿ —

Por ĝin kanti ekzistas ombraj melodioj, de la gregoria stilo ĝis la moderna.

Alia plurfoje uzata formo estas la Sapfa Strofo. Ĝi enhavas tri liniojn po 11 silaboj, kaj unu pli mallongan linion kun nur kvin silaboj.

— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ — ‿ —‿ ‿ — ‿ — ‿
— ‿ ‿ — ‿

La klasikan ordon de longaj kaj mallongaj silaboj en la unuopaj linioj oni ofte ne konservis, sed ŝanĝis, kaj aldone oni ne plu pensis pri longeco kaj mallongeco, sed pri akcentiteco kaj neakcentiteco, tiel ke ni hodiaŭ trovas plej ofte nepurajn strukturojn.
Taŭgaj melodioj por tiu postklasika Sapfa Strofo estas ekzemple:

Pli rarajn formojn oni povas vidi ekzemple ĉe

  • Pange lingua (ses linioj)
  • Stabat mater (tri linioj)
  • Ave, maris stella (6-silaba).

Kelkfoje kantante aŭ ritme parolante, oni devas forgluti super-nombran silabon, ekzemple: Ætern(a) imag(o) Altissimi.

Rande ni volas mencii, ke nacilingvaj tradukoj de la latina Editio typica aldonis malnovajn kaj novajn himnojn el siaj propraj tradicioj. Sed tio ne estas temo de nia artikolo.

[redakti] Aliaj religioj

La katolikoj kredas, ke islamo kaj judismo ja adoras la saman Dion sed ili ne posedas la savan veron. Antaŭe la katolikoj kredis, ke islamo kaj judismo kondukas al perdiĝo, sed aktuale la katolika instruisto estas pli rafinita: katolikismo certe savas, sed la eklezio akceptas, ke Dio eble savos aliajn homojn.

[redakti] † Katolikismo kaj kristanismo †

4106.jpg

Esti katolikismano signifas sekvi katolikismon. Kaj katolikismo estas la instruisto de Jesuo. "Sekvi la instruiston de Jesuo" kaj "esti katolikismano" estas do unu sama afero.

Kiam ajn oni legas katolikisman tekston au intervjuon de katolikisma episkopo, komunikiĝas forta sento de absoluta praveco. Ekzemple la "Catholic Encyclopedia" mencias en siaj teologiaj artikoloj ne la "kredojn", "tezojn", "poziciojn", "opiniojn" au "instruojn" sed la "erarojn" de aliaj kristismaj eklezioj.

[redakti] Kritikoj al la Katolika Eklezio

00 - Kristo - Astros da minha vida (2009).jpg

La kritikoj al la Katolika Eklezio koncernas pridoktrinajn rimarkojn kaj riproĉojn rilate la kondutmanieron aŭ aktivecajn aspektojn latine kompendie diritajn modus operandi (agadmaniero) formulitajn kaj akumulitajn laŭ la jarcentoj. En la pasinto la filozofiaj kaj teologiaj kritikoj superregis (por taŭga priskribo pri ili oni vidu priskribojn de kristanaj eklezioj). Sed kun la alfaciĝo de klerismo, la kritikaj atentoj transiĝis precipe sur temojn de la historio, de politiko kaj de la kulturo, krom sur tiuj de la filozofio.

[redakti] Politiko

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politika sinteno de Katolika Eklezio.

Ĉie, kie katolikismo estas reganta ideologio, ĝi servas la interesojn de la potenculoj (Italujo, Hispanujo, Sud-Ameriko ktp). Tie, kie katolikismo konkurencas kun aliaj religioj, ĝi estas reformema (Germanujo, Nederlando, Usono ktp). Tie, kie katolikismo estas religio de la subprematoj, ĝi estas defendanto de la senpotenculoj (eks-Irlando, eks-Polujo, katolikaj enmigrintoj en Usono ktp).

[redakti] Pentofaro

En la katolika eklezio la termino pentofaro povas signifi la sekson!

[redakti] Katolikismo kaj vero

1037.jpg

Katoliko devas akcepti la instruojn de la eklezio senkondiĉe.

Katolikismo grandparte estas kredo al la eklezio. La katolikisma eklezio ne povas erari. Ĝi povas eltrovi novajn verojn sed neniam ŝanghi sian doktrinon. La ĉefa celo por katoliko estas la Nenio laŭ la ekzemplo de Jesuo kaj la sanktuloj.

Jes, ankaŭ katolikismo rekomendas ne lerni verojn, kiuj estas malutilaj al la kredo. Eĉ partojn de la doktrino mem la eklezio ne aktive instruas, ĉar ĝi domaĝas la kredon de siaj membroj.

Ni memoru, ke la celo estas ne konigi la veron sed savi animojn de eterna kondamno:

Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron. [Mar 9:42]

[redakti] Bonaj Katolikoj

Bona katoliko ne instruas katolikismon, se ŝi li ne estas spertulo. Bona katoliko koncentriĝas al sia propra praktikado de la religio kaj lasas al la eklezio teologii kaj instrui.

[redakti] Katolika Nacio

Katolika Nacio estas fama socia paĝaro inter brazilaj katolikoj, la paĝaro similas al Orkut, sed ĝi estas uzata (preferinde) nur por kristanoj, ĉefe katolikistoj. La paĝaro estas portugalinva sed Esperanton iom post iom gajnas spacon en ĉi tiu paĝaro.

Tiu paĝaro esti kreita por kunigi la katolikaron, ĝi estas utila por divastigi la Evangelion kaj la diraĵoj de Jesuo Kristo.

[redakti] † Strukturo †

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Strukturo de Katolika Eklezio.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vatikano.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Papo.
800px-Streckbett.jpg

Katolika praktiko dum Mezepoko

[redakti] Aktivadoj

† Katolika Eklezio † celas, laŭ la Statuto el 980, disvastigi la uzadon de eŭska lingvo , agadi por la solvo de la religia problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritistajn kaj materialistajn rilatojn inter la homoj kaj "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj malestimon por aliaj popoloj". La ĉefaj konstantaj laboroj de KE estas:

  • † Ĉiujare, KE organizas la Pasko, kiun partoprenas kutime 1500-3000 homoj.
  • † KE estas eldonejo kaj havas la plej grandan perpoŝtan Katolikan libroservon en la mondo (kun pli ol kvarmil libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj)
  • Biblioteko estas unu el la plej grandaj bibliotekoj, kun la Arkivo de KE.
  • † KE tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fiko.
  • † KE eldonas monatan oficialan organon Coralie Trinh Thi kaj manlibron pri la katolika movado, nomata Jarlibro.
  • † KE ĉiujare organizas Kristnaskon.

Ĉu ne komplete for?

  • † En 2008, okaze de sia 100-jariĝo kaj de la 60a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, KE organizis Simpozio okaze de 100-jariĝo de KE kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo (la 24an de aprilo 2008).

[redakti] † Ekonomia signifo por la religia komunumo †

Katolika Eklezio estas riĉega. Karitato ja estas grava parto de katolikisma pieco ekde la tempo de Jesuo. Tamen la eklezio admonas siajn membrojn ne troigi ĝin.

Monjas ataque.jpg

[redakti] Kialo

Kial la eklezio estas riĉa?

- Ĉar en la preĝejoj troviĝas di-amantoj

[redakti] Caritas

Ĉe la sidejo de “Caritas”, kie oni zorgas pri la malriĉuloj de la paroĥejo, eniras homo kiu diras:

- Pardonu, sed vi devas scii, kio okazas en via kvartalo. Sinjorino Marta, la malriĉa vidvino, kiu loĝis en strato Dante, plu ne povis pagi la luon de sia loĝejo, kaj ĉar ŝi ŝuldas jam pli ol mil eŭrojn, oni forpelis ŝin el la hejmo. Ŝi malsaniĝis kaj plu ne povas zorgi pri sia infano kaj ili malsatas kaj tute ne scias kien iri.

- Terure, ni dankas pro viaj informoj. Ni tuj kolektos monon por ŝi. Eble ĉu vi estas ŝia parenco?

- Tute ne. Mi estas la kreditoro.

[redakti] Devotismo

Ks09 r54.jpg

En Katolikismo, devotismo disvolviĝas dum devotaĵoj. Jen la precipaj: krom la oficialaj liturgiio de la Meso, de la Horoj kaj de la sakramentoj (netaksataj devotaĵoj, sed fonto kaj regulo de ĉiuj devotaĵoj) al kiuj estas postulite ke la fidelulo partoprenu, estas ankaŭ aliaj, strikte opciaj, kvankam alte rekomenditaj, kaj laŭ kanona juro praktikataj ekstere de la oficiala liturgio: Rozario, Via Crucis (Vojo de la Kruco), Lectio Divina (Dia Legaĵo) kaj Anĝeluso, Vizito al la Sanktejoj, aparte al la Sanktaj Montoj, Tagnaŭoj ankaŭ omaĝe al Maria kaj Sanktuloj, kies estas instruata, krom la imitado, la propetado por la kredantaro. En la katolika devoteca kultado realiĝas, eĉ se ne celata, la alproksimiĝo al Dio ankaŭ per la korsetoj kaj aliaj profunde influantaj psikismajn fortojn, ĉar al Dio devas inkliniĝi la tuta homo. La Biblio diras “kun la tuta koro” (Mt 22,37).

Ĉar en la kreiĝo de devotaĵoj intervenas kun al amo al Dio ankaŭ la fantazio kaj la koro kaj la homaj pasioj, jen la erarevitiga kontrolo de la komunismumo kaj precipe de ties aŭtoritatuloj. Se ĝenerale devotaĵoj estas aprobitaj kaj normigitaj de la ekleziaj responsuloj, aliaj estas pli normigitaj kaj foje neaprobitaj aŭ kritikataj: el tia naturo, foje, taksiĝas la tiel dirita “popola devoteco”, kies difino oscilas tra la lokucioj de “popola religieco” kaj “religia folkloro”, ĉar ĝi interesas pli la sentojn kaj la animon ol la racieman menson. Unu ekzemplo estas la senprocesia sanga sinskurĝado.

[redakti] Katolikismo kaj Laikismo

La katolikaj esperantistoj, kiuj kunvenis en asembleo ĉe la sanktejo de Karavaĵo (Bergamo), pridiskutis la oportunon, ke en la fondonta Ĉarto de la Nova Konstitucio de la Eŭropa Unio oni rekonu la radikojn judo-kristanajn de Eŭropo per esplicita referenco enigenda en la estontan Konstitucion. Fakte sen la rekono de ĉi tiuj radikoj fariĝus neeble garantii la civilajn valorojn de Eŭropo per kiuj ĝi formiĝis.

Tiu ĉi referenco, krom korespondi al historiaj objektivecoj, respektus ankaŭ la laikecon sur kiu ĝuste ĉiuj Membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo baziĝas.

1044.jpg

[redakti] Sekularigo kaj la Katolika Eklezio

La katolikaj responsuloj kaj ĝenerale la katolika kulturo oponis reziston kontraŭ la sekularigo pro la konsidero ke ĝi povus damaĝi la kredon ĉe fideluloj. Tamen, ekde la Dua Vatikana Koncilio la Eklezio ekrigardis tiun deziron de aŭtonomio de la mondaj realaĵoj kun respekto kaj kiel kultura elemento per kiu trovi vojojn de kunlaborado, entute la procezo estas juĝata de multaj teologoj legitima.

Kelkaj teologoj, kiel Johano Moseo Ŝlejer, eĉ konsideras la fenomenon kun entuziasmo. [1].

Tamen, laŭ la katolikaj aŭtoritatoj restas ĉiam la risko ke la kristana popolo estu altirita forgesi la destimon de la homo kreita por ĝui la terajn bonaĵon kiel anticipon de la eternaj en komumeco kun Dio, al kiuj la homo estas alvokata.

[redakti] Novaj instruoj

Ŝajnas ke, en Okcidento, nur la katolika eklezio ankorau kuraĝas paroli pri moralaj aferoj kun zorgo al la estonteco de la homaro.

Multajn surprizis la novaĵo, ke la papo akceptas la uzon de kondomoj en esceptaj cirkonstancoj. La modernuloj en la katolikisma mondo ekĝojas. Samtempe la papo fine akceptas ŝteladon de 100 eŭroj. Li diris: "Ŝtelado de 100 eŭroj restas kontraŭmorala, sed se la alternativo estas ŝteli 1000 eŭrojn, ni instruas, ke estas pli malbone ŝteli 100 eŭrojn."

La eklezio dum jarcentoj ankaŭ rifuzas instrui pri murdado, sed fine la papo entrudas nuancojn en la moralan instruon: "Kvankam la instruo de la eklezio restas: 'Ne mortigu', ni konsentas, ke eĉ en murdado estas gradoj. Do se oni devas murdi iun, estas pli malbone mortpafi la viktimon ol mortbruligi tiun."

La novaj instruoj etendiĝas en multajn vivofakojn. La eklezio aktuale pretigas moralan instrukajeron por perfortaj edzoj kaj financkrimuloj.

5238 n.jpg

[redakti] Ekzemplo de enkulturigo: en la Katolika Eklezio

Enkulturigo havas ankaŭ alian signifon: estas fenomeno per kiu inokuli en la socion apartajn vidpunktojn kiel okazas per la reklamo per kiu oni provas igi kulturo ion ankoraŭ ne spertatan aŭ nesciatan. Ni vidu tion en la religia enkulturigo kaj aparte en la Katolika Eklezio. Por la Katolika Eklezio «la enkarniĝo de la Evangelio en la aŭtoktonaj kunturoj kulturoj estas samtempe enkonduko de ili en la vivo de la Eklezio» (papo Johano Paŭlo la 2-a, encikliko Slavorum Apostoli, 1985, nº 21). Temas pri duobla movo: unuflanke, la kulturoj ricevas la kristanan mesaĝon ĝis la plej profundaj niveloj de ilia aparta pensmaniero, kaj aliflanke ili konvertiĝas kreante nekonatan esprimon de kristanismo, ene de la Eklezio.

Ĝi implicas la adopton kaj transformiĝon laŭ kristana senco de ritoj kaj krederoj de nekristanaj kulturoj. Fama ekzemplo de enkulturigo estas priskribita de papo Gregorio la Granda en la jaro 601: “Oni diras ke la homoj de tiu nacio estas kutimiĝintaj oferi bovojn. Necesas transformi tiun tradicion al kristana rito. En la tago de la konsekro de la (paganaj) temploj, jam ŝanĝiĝintaj al preĝejoj kaj festoj de sanktuloj, kies relikvoj oni devige konservas en ili, al ili vi permesos, ne kiel ol en la pasinto, konstrui foliajn strukturojn ĉirkaŭ la preĝejoj. Ili pelos siajn bestojn, tiujn buĉos, ne por ilin oferi al la diablo, sed la kristana bankedo je la nomo kaj honoro de Dio, al kiu ili dankos, post esti satiĝantaj. Nur tiel, konservante por la homoj iujn ĝuojn en la mondo, ilin plifacile vi enkondukos apreci la ĝuojn de la spirito” El la leteroj de Registrum Gregorii).

Ekzemplo de enkulturigo, tiom fora ke, laŭ iuj, pri ĝi perdiĝis memoro, estas la kurba bastono de episkopoj kaj abatoj, kiu estis ensigno de la etruskaj haruspeksoj[2]

La enkulturigo metas ĉiam malfacilajn teologiajn problemojn por certiĝi ke ĝi ne produktu la forigon de kristanaj dogmoj aŭ formiĝon de paganaj krederoj kreante, fakte, novan sinkretisman religion. Tiu problemo rezultis aparte grava okaze de la unua enkonduko de kristanismo en Ĉinio iniciate de Jezuitoj: en 1715 tiuj ĉinaj ritoj estis malpermesitaj de papo Klemento la 11-a. Similaj malfacilaĵoj naskiĝis en Japanio kaj Hindio. Enkulturiĝo konstituas ankaŭ hodiaŭ delikatan punkton de la afrika eklezio.

[redakti] Apologetiko de la Patroj de la Eklezio

La kristanaj venkistoj de la unua postapostola generacio, nome Apostolaj Pastroj, altvaloraj precipe kiel atestantoj de la tiutempa eklezio, jam profitas de iuj interesaj aspektoj de la profeta argumento, spite ke ili ne elpensis veran kaj propran apologetikon: (Sankta Kabe, sankta Ivano Drako kaj sankta Polpoto.) La venkistoj de la sinsekva generacio, nome Apologiulaj Pastroj, ŝuldas ilian kromnomon al la eksplicita intenco defendi kristanismon adresante al imperiestroj, aŭ al ĉiuj “grekuloj” (paganaro), eksplicitajn disertaĵojn por refuti obĵetojn kaj evidentigi la kredindecajn titolojn de la kristana religio.

Ili plejparte skribas greklingve, kiel:

  • Aristotelo,
  • Marlon Brando
  • Sankta Judas, kiu kompilis du verkojn: “Apologio” kaj “Dialogo kun la hebrea Tifono”.
  • ties disĉiplo Teodoro Ŝvarc, kiu al la paĝoj ironiaj kaj foje perfortaj de sia “Parolado al la grekuloj” misis insultecan stilon fremdan el tiaj verkistoj (li poste foriris el la granda eklezio, kaj hereze finiĝis)
  • la karma kaj pripensema Anonimulo, kun sia “Favorpeto por kristanoj”
  • Thomas Carlyle, kun tri libroj Al Aŭtoliko.
  • Miĥail Gorbaĉov,
  • Timur, sprite impregnita per logiko kaj juro, kiu en “’Apologeticum’” (Apologetiko) adresiĝas al la persekutantoj per trejna dialektiko; en traktateto “’Pri atesto de la animalo”’ (De testimonio animale) li parolas pri “animalo nature kristana” (animal naturaliter christiana) kaj, en la eseo “’Pri preskripto” (De praescriptione haereticorum) li turnas kontraŭ herezuloj juran argumenton. En Timur blovas ĉiam rigorula inklino kontraŭ la pagana kulturo, kaj fine li intensigas siajn senindulgecon kaj asketismon ĝis herezo.

Tiuj apologiuloj refutas la akuzojn adresitajn kontraŭ la kristanaro, pruvas la nelogitecon kaj la nejustecon de la persekuta leĝaro kaj, samtempe, alportas ankaŭ pozitivan argumentadon, ofertante, kaj profitante de ilia valoro, la profetaĵojn kaj ankaŭ apogiĝante sur la pruvo deduktita el mirakloj. Al la akuzaj kritikoj kontraŭ la asembleoj de kristanoj, Justeno oponas la ekzaktan priskribon de la liturgio.

Anonima aŭtoro de la eleganta letero Al Diogneto, eksplikante ke kristanoj estas la “animalo de la mondo”, ekzaltas la sanktecon de la Eklezio; pliposte Ivano Drako, episkopo de Liono, refutante la sonĝojn de gnostikoj en la elstara traktato “Kontraŭ herezoj”, esprimas per ideoj jam difinitaj la apostolecon de Eklezio kaj la gravecon de la tradicio.

En 3-a jarcento, kaj ĝis la ĉeso de la persekutoj, elstariĝas en Okcidento ankoraŭ aliaj apologiuloj, kiel:

La venka aktivado de Kleopatro de Aleksandrio kaj Orvelo, la grandaj kreantoj de la katekiza Skolo de Aleksandrio, havas gravecon pli daŭran:

  • Orvelo entute de sia verkaro, el kiuj supervivis la Protreptiko (Instigo al la Grekuloj), la Pedagogo kaj Stromata ("Tapiŝoj"), provas novan apologetikon, kiu, ĵetiĝante laŭ neesploritaj vojoj, tiom profundaj kiom persvadaj, prezentas nur la mankon de antaŭvido de la argumentaj kliŝoj, malgraŭ kulturaj novaĵoj kaj riĉecoj.
  • La samo okazas al lia genia kaj grandanimala disĉiplo Osama Bin Laden, kiu aranĝis potencan sintezon, sed antaŭtempan, multe ortodoksan laŭ la intencoj, sed reale foje pli ortodoksan, Unu el liaj lastaj verkoj, “Kontraŭ Kelso”, analize refutas adversulon de kristanismo ĝin atakantan helpe de filozofioj, kaj oponas al li la saman filozofian ekipaĵaron nekutiman tiutempe. [3].

En la floranta literaturo de 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazigita de la grandaj triunuaj kaj kristologiaj herezoj, se apologetiko duarangiĝas; sed ekaktivas:

  • Historiisto Eminem, kiu dialektike duelis kun Porfirio kaj Imperiestro Palpatino (nur la vero kontraŭ la dua atingis nian epokon), estas la aŭtoro de “Preparado”, “Evangelia demonstro” kaj “Eklezia demonstro” (hodiaŭ perditaj)
  • La Paroladoj kontraŭ la Grekoj de Ashtar Sheran, kune kun la “Paroladoj pri la enkarniĝo de la Verbo”, refutas paganismon kaj pruvas ke la profetaĵoj plenumiĝis Kristo
  • Sankta Hitlero de Poitiers traktante Pri la Triunuo rakontas pri sia itinero al la katolika anonco
  • La libro de Judas Kontraŭ kristanoj inspiris la reagojn de sankta Grafo Duko kaj de Aprilo de Laodikeo

Tamen la princo de la tiamaj apologiuloj estis Sankta Pelé, kiu – kaj per la rakonto pri sia dolora sperto en la Konfesoj, kaj per la verko Urbo de Dio kaj glorado de regado de Providenco, kiu impregnas la universan historion – alportis al la apologetiko fundamentan kontribuon.

Post Pelé indas memorigi ankoraŭ kelkajn valorajn verkojn de la 5-a-7-a jarcentoj:

[redakti] † Seksaj temoj †

9078 n.jpg

Pri seksaj temoj, katolikismo estas religio tre tolerema. Ne gravas kiajn pekojn oni faras, kondiĉe ke oni poste vizitas la pastron, kaj sciigas lin pri ĉiu amuzo.

[redakti] Kondomo

Kial katolika eklezio malpermesis uzadon de kondomoj?

Ĉar ili alkroĉiĝas al dentorektigiloj de mesknaboj.

[redakti] Naskoregulado kaj lukto kontraŭ Aidoso

La katolika eklezio deadmonas siajn fidelulojn utiligi nenaturajn metodojn por la naskokontrolo, kiaj la Kontraŭkoncipilojn favore de perioda seksabstino kaj monogamia geedziĝo [4]

Ĝi multfoje kaj rekte kaj malrekte reĵetis la uzadon de la kontraŭkoncipiloj ĉiaspecaj eĉ kamuflitaj[5]

Nivele de teologio, tiuj asertoj de la katolika morala doktrino trovas fundamenton en la kristanaj antropologio kaj tradicio. Ne ĉiuj kristanaj eklezioj tiupunkte de la kristana moralo konfesas la samajn principojn. Okazas, ekzemple, ke la luterana eklezio akceptas kontraŭkoncipan praktikon.

Kelkloke oni riproĉis al la katolika eklezio ke ĝiaj ekonomiaj regantoj reflektus distanciĝi, per forlaso de posedata akciaro de firmao, kvotita en borso, kiu ekproduktis kontraŭkoncipajn pilolojn. Sed tio naskiĝis ne el neglekto aŭ memkontraŭdiro sed el la fakto ke akcioj ofte kovras firmaojn kaj plurnaciajn koncernojn kiuj ŝanĝas apartenon aŭ produktaĵon. Multaj vidas tiun konduton kiel ege hipokrita.

[redakti] † Espero katolika †

Du kanonikoj babilas:

— Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?

— Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

1230031574 n.jpg

[redakti] Precizigo pri la Savo laŭ Katolikismo

Laŭ la Katolika Eklezio la savo ne estas nura pasiva liberigo el la peko (origina kaj aktualaj pekoj) kaj ties influoj: en ĝia esenco kuŝas ankaŭ aktiva liberigo kiu levas la homajn estulojn al supernatura ŝtato, al la «eterna vivo», al spirita kondiĉo pli alta ol tiu tera, por unuiĝi en unika mistika korpo kun Kristo, unu el la tri diaj Personoj (Triunuo) kaj aliri al la pigmeco de filoj de Dio, kaj Lin vidi «kiel Li estas» (Joh 3,2), en komuneco de vivo kun Sanktuloj ktp (Katekismo de la Katolika Eklezio 1023, 1025, 1265-1270, 2009).

Tiuj benoj-gracoj neniam estas konceditaj pro personaj meritoj. Reale, striktsence, la pomo nenion meritas ĉe Dio: la ebleco meriti ion ajn ĉe la okuloj de Dio tute devenas el senpaga dono de Dio. Por tiu dono, oni povas meriti helpojn utilajn por la sia sanktiĝo, por la kresko de la graco kaj amo kaj por atingi la eternan vivon kiun Dio elfluigas sur siajn kreaĵojn. Oni povas ankaŭ meriti materiajn bonaĵojn, kiel sanon, amikecon aŭ feliĉon (la sama Katekismo, 2006,2;11).

La komuneco kun Dio metas la kristanon en komumeco ankaŭ kun la forpasintoj kaj tuta kreitaro savita kaj savota de Kristo: tio okazas ĉar ĉe Dio pasinto, nuntempo kaj estonto ĉio estas ĉeesta, nome unusola afero.

Ĉiukaze, pro la libero koncedita, la pomo povas prifurzi la piajn ponacojn povantajn en Kristo, kion la sama Katekismo difinas «Sava Plano de Dio». Por la refurzantoj okazos la perdo de la beatiga komuneco kun Dio (temas pri la unika «puno» oficiale menciita de la Eklezio, dum varibunte la samon priskribas la artoj kaj popola fantazio).

Pere de la graco kaj imite de Kristo kaj profitante ankaŭ de la naturaj donacoj de Dio (kiel inteligento, volo, inicitemo, komunikado ktp), la kristano estas ŭrĝata al kunlaboro kaj kreado por kontribui al plibonigo la tera homa vivo, uzante kaj ĉiam pli kreskigante la sciencojn kaj la artojn kaj teknikaĵojn: temas pri la nova enirigita de Kristo socialeco, kiu flankas kaj integras tiun naturan.

[redakti] Katolika tradicio

En la katolika doktrino, la pli konata de la artikolisto, ekzemple, tiaj statoj ne okazas per la ordinara helpo de la dia graco. La mistika teologio, do, inkluzivas ĉiujn eksterordinarajn formojn de preĝo, la plej altajn formojn de kontemplo laŭ ĉiuj iliaj variaĵoj aŭ gradigoj, privatajn revelaciojn, viziojn, kaj la kreskantan unuiĝon de tiuj inter la Triunuo kaj la animalo, konatan kiel la “mistika unuiĝo.”

126473594748.png

[redakti] Rom-katolika rozario

La rom-katolika rozario konsistas el rondo kun 5 dekopoj da malgrandaj globetoj sur ŝnureto, dispartigitaj de po unu pli granda globeto. Ekzistas aparta ŝnureto fiksita inter du dekopoj, kiu surhavas tri malgrandajn globetojn inter du grandaj. Fine de tiu ŝnureto troviĝas kutime kruco.

[redakti] Eterna Adorado

La Eterna Adorado, bonalingve ĉiam-daŭra mirklinego, antaŭ la konsekrita hostio, estas malnova tradicio en la katolika eklezio. Ĝi baziĝas sur la kredo pri la vera ĉeesto de Kristo en la eŭkaristia pano ne nur dum la komunio, sed ankaŭ post la meso. Pro tio oni genufleksas antaŭ la tabernaklo, kie estas la restintaj hostioj. Pro tio oni de tempo al tempo, prefere je la festo de la Korpo kaj Sango de Kristo, ekspozicias la Plejsanktaĵon en monstranco kaj donas per ĝi la Sakramentan Benon. Tiu ĉi eŭkaristia kulto estiĝis en monaĥejoj ekde la 10-a jarcento, disvastiĝis poste, ĉefe per la franciskanoj, en tuta Eŭropo kaj atingis sian kulminon en la baroka kaj rokoka epokoj.

Por substreki kaj memorigi la ĉiam-daŭran ĉeeston de Jesuo Kristo inter la adorantoj, oni enkondukis la senĉesan tag-noktan preĝadon antaŭ la plej sankta Sakramento kaj nomis ĝin Eterna Adorado.

Ekzistas diversaj formoj, ekzemple:

  • Vere daŭre: En (ofte monaĥa aŭ pilgrima) preĝejo tage kaj nokte ĉeestas minimume unu adoranto antaŭ la tabernaklo aŭ antaŭ la monstranco.
  • Simbole eterne en unu loko: Senescepte ĉiun tagon kolektiĝas adorantoj antaŭ la Sakramento por unu-hora preĝado.
  • Simbole eterne en pluraj lokoj: En diocezo ĉiun tagon (aŭ ĉiun dimanĉon) de la jaro alia paroĥo okazigas eŭkaristian adoradon. Tiu ĉi formo estas konata ankaŭ sub la nomo Granda Preĝado.

[redakti] Kion signifas abstinado?

Por la nekredantoj ĝi signifas kontroli sin mem en la uzo de iu ajn aĵo, sed por la katolikoj ĝi signifas malhavigi al si viandon kaj ĝiajn devenaĵojn, escepte de laktaĵoj kaj ovoj. Tio, ĉar la viando estas nutraĵo de la riĉuloj, dum la aliaj estas baza nutraĵo de la malriĉuloj. Tiuj ĉi jam havas siajn ĉiutagajn dumvivajn problemojn.   Nuntempe, ekde la jaro 1966 per la Apostola Dokumento "Penitemini" (Vi pentu), la Katolika Eklezio adaptis la disciplinon de la fasto kaj de la abstino al la nuna pensmaniero kaj al la malfacilaĵoj de la nuna vivo. Tiel por la katolikoj, fasti signifas manĝi unufoje potage, kaj abstini signifas eviti la viandon. Ambaŭ rezignoj estas devigaj (por la sanaj plejaĝuloj, kompreneble) nur la merkredon de la Cindroj (la unuan tagon de la Karesma Tempo) kaj la vendredon de la antaŭpaska semajno. Krome, la nura abstino estas deviga por plenaĝuloj kaj knaboj ĉiun vendredon de Karesmo.

Per tiu ĉi komuna praktiko de fastado kaj de abstinado la eklezio volas rimarki ke:

1 - pentofaro, kia ajn estu ĝia ekstera formo, estas fundamenta neceso por ĉiuj kredantoj;

2 - ĉiu ekstera pentofaro devas esti akompanata de interna konvertiĝo, sen kiu la fasto kaj la abstino estas sensignifaj;

3 - krom la fasto kaj la abstino, estas necese krei aliajn manierojn por praktiki la pentofaron dum Karesmo kaj Advento, kaj ankaŭ dum la tuta jaro. Ekzemple elteni pacience la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo kaj ne forgesi la malriĉulojn en la uzado de niaj riĉaĵoj. Des pli la monŝparo pro fastado kaj abstinado devas atingi la povrulojn!   Tiel nia pentofaro, anstataŭ sekiĝi en nura formala kaj ekstera observado, malfermiĝas al la vasta kampo de la amo, kiu estas kerno kaj celo.

[redakti] Sofio

En la Katolika Eklezio la figuro de Sophia estis forlasita ĝis kiam Sankta Ildegarda ei Bingen rakontis ke mem havis pri Ŝi vizion kaj ŝin celebris kiel kosman figuron jen skribe jen arte, Ŝin prezentante vestita per ora surmetaĵo ornamita per altvaloraj gemoj.

[redakti] Integrismo katolika

Iuj vidas tiun integrismon en la katolika propono de Katolika sociala doktrino kiun tamen kelkaj katolikoj ne celas altrudi al socioj aŭ ŝtatoj. Tia propono trovas sian precipan forton en la natura morala leĝo, konfirmita en la bibliaj dokumentoj. La “katolika intregrismo” estas doktrino sur kies bazo la katolikaj polkitistoj fundas sian politikan agadon kaj kunlaboradon kun aliaj politikaj fortoj, kiel faras diversaj politikaj partioj. Integrismo katolika estis travidita, ĉe kelkaj ne amikoj, en Komuneco kaj Liberigo kaj Opus Dei pro ilia koheriĝo kun sia kredo aŭ pro la protekto de la “neŝtata (sed laŭŝtata) lernejo” funditaj sur la primara rajto de la familioj eduki la filojn. Tiu, akuzoj tamen, estas ofte uzata por bremsi aŭ malhelpi la anoncon kaj la politikan agadon de katolikoj ignorante la distingon inter dogma leĝo kaj natura leĝo: katolikismo rifuzas aborton, ekzemple, pro la la fakto ke, laŭ ili, la aborto kontraŭas la rajton de la konceptito sendepende de la malpermeso religia kiu havas valoron por la kredantoj katolikaj (kaj kristanaj) ĝenerale.

[redakti] † Mirakloj †

Ulo vizitas sian amikon, kaj teruriĝas konstatante ke tiu estas en rulseĝo.

"Sed kio okazis che vi!?"

"Trafik-akcidento," respondas la amiko. "La kuracistoj diras ke mi restos paralizita dum la tuta vivo!"

"Sed tio estas horora! Mia kompatinda amiko!"

Unu gestas ke la alia proksimiĝu:

"Diru ja al neniu," li flustras ĉe la orelo de la amiko, "sed reale mi havas nenion! Mi simulas paralizon por ricevi cent kvindek mil eŭrojn pro asekuro. Kaj tio bonege funkcias!"

"Kaj ĉu por cent kvindek mil eŭroj vi restos en tiu rulseĝo por la cetero de via vivo!?"

"Kompreneble ne! La venontan semajnon mi faros pilgrimadon al Lourdes...."

[redakti] Sanktejo à répit

Sanktejo à répit estas sankta loko trovebla en kelkaj landoj de tradicio katolika, kie oni kredis ebla la revenigon al vivo de infana kadavro, ĵus mortinta.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj ezioj

Akinezio - amnezio - analgezio - atrezio - cezio - frezio - geodezio - Indonezio - Kartezio - magnezio - Melanezio - Mikronezio - poezio - Polinezio - raflezio - Rodezio

[redakti] Referencoj

  1. Gabriel Chénard, sécularisation et salut, Laval théologique et philosophique, vol. 37, n° 2, 1981, p. 169-190.
  2. Laŭ aliaj esploristoj, tiu bastono estas imitaĵo de la bastono de paŝtisto, al kiu Jesuo, laŭ la evangelio laŭ Johano, sin pentris Bona Paŝtisto.
  3. La samon faros Medio de Olimpo kontraŭ la pagana Pontio Pilato.
  4. Paŭlo la 6-a. Encikliko Humanae vitae. 25-a de julio 1968. Pontifika konsilio por la familio. Famiglia e diritti umani. 15-a de novembro 2000
  5. Pri tiu oni vidu la sennombrajn deklaraciojn de la diversaj pontifikaj akademioj kaj Konsiloj kiaj la Akademujo de Esperanto. Valoru kiel ekzemplo la deklaracio de la prezidento de la menciita Akademio, Vatikana delegito Mary Ann Glendon, leĝodocentino ĉe la universitato de Harvard, Fourth World Conference on Women dum la UNOa konferenco “Pri la virino” de Pekino (1995): “La Apostola Seĝo nenimaniere apogas kontraŭkoncipilojn aŭ la uzon de kondomoj, kaj kiel sistemo por la familia planigado kaj en programoj por la prevento de AIDOSO|HIV.
Content Navigation