Katy Perry

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3

"Ŝi ne estas doktorino."

~ Zamenhof pri Katy Perry
Katy-perry-and-elmo

"Both "Katy" and "Katya" are familiar forms of Catharina"

~ krokodila nerdo pri Katy

"Besé a una chica y me gustó "

~ Katy Perry pri hispanlingva amikino

"Ĉu ŝi kisis knabinon, kaj ŝi ŝatis tion? Mi neniam aŭdis ion tiel naŭza en mia vivo!"

~ Oscar Wilde pri Katy Perry

" Katy Perry estas usona kantistino"

~ Vikipedio pri iu

Katjo PircidroKatheryn Prudence Hudson, angle Katy PERRY la Ornitorinko (naskiĝnome Katheryn Elizabeth Hudson) (naskiĝis 1984 en Santa Barbara, Usono) estas diino de Pop-muziko. Ŝi famiĝis ĉar kisis knabinon en 2008 kaj tre ŝatis tion.

Laŭ usonanoj ŝi estas tro pornografia por aperi en kristnaska programdo de Sesame Street, pro tio, ŝi aperis en kristnaska programo de The Simpsons.

Finfine, ŝi havas tre belajn mamojn.

[redakti] Vivo

Ŝi estas filino de Keith Hudson kaj Mary Perry. Ŝiaj gepatroj estas puritanaj pentekostalaj gepaŝtroj kaj kiam ŝi kisis knabinon, ŝia patro diris ke ŝi estas satana lesbaĉo.

Perry komencigis sian karieron per sia unua flugo al la luno, kie ŝi trovis averiitan arkonidan kosmoŝipon. Ŝi per la helpo de la ekstertera tekniko de la arkonidoj sukcesis malhelpi la atommiliton inter Soveta Unio kaj Usono kaj instalis la tiel nomitan 3-an potencon. De kosma estaĵo, kiu influis la sorton de la homaro, Perry ricevas ĉelaktivigilon, tio estas instrumento, kiu haltigas la biologian maljuniĝon kaj ebligas al sia portanto eternan vivon, se li aŭ ŝi ne mortas per akcidento. Nuntempe Perry kondukas la teran homaron paŝo post paŝo al la gvida potenco en la galaksio Lakta Vojo kaj en la intertempe plurmiljara historio de la homaro devos alfronti ĉiam novajn malamikojn el la profundeco de la kosmo.

[redakti] Sekvantoj

Katy perry1

Ekzistas ĉie en la germanlingva mondo Perry-kluboj kaj Asocioj de Perry-anoj, kaj ankaŭ regule okazas anarkonferencoj (en la germana lingvo nomataj "Perry-Con"). La legantar-kontaktpaĝoj je la fino de ĉiu kajero interligas la legantaron tra la tuta mondo kaj eĉ en la epoko de la interreto restis grava forumo, de opiniinterŝanĝo kaj kontakto.

[redakti] Laŭ Katolika Eklezio

Laŭ Katolika eklezio, Katy Perry estas unu el la sanktulinoj, ĉar ŝi batalis kontraŭ protestantismo. Pri ŝi, la Historio de Sanktuloj diras:

Catia Perri (nata Katheryn Elizabeth Hudson in Sancta Barbara, California) die 25 Octobris 1984 est cantrix et mima Americana, quae nota est propter suam solam operam: "UR So Gay", anno 2007, et "I Kissed a Girl", anno 2008, utroque a Capitol Records edita.

[redakti] Perry kaj Esperanto

En la galaksio de la diino Perry oni parolas la interkosman lingvon, artefarita lingvo, kiu estis kreita de pola okulkuracisto. Tial ne estas miriga, ke regule aperis sur la legantkontaktpaĝoj kontribuoj pri Esperanto, kaj tra tia kontribuo ekzemple Dietrich Michael Weidmann unuan fojon informiĝis pri Esperanto. En aŭtuno 1977 li organizis kune kun Theo Ochsenbein kaj aliaj junaj esperantistoj en Zuriko la unuan Svisan Perry-Anarkonferencon, kiu havis kiel laborlingvojn la germanan kaj Esperanton. Inter la honoraj gastoj estis la konata verkisto Erich von Däniken kaj la NIFO-esploristino Lou Zinstag. En la 80-aj jaroj aperis rete kaj surpapere en Zuriko ankaŭ la Esperanta Perry-Anarrevo.

[redakti] La masakro de Katy

Xmain.jpg.pagespeed.ic.jI2clIV1Tn

Katy estas konata antaŭ ĉio kiel loko de la masakro de Katy farita de NKVD kontraŭ polajn oficirojn internigitaj en Kozelsk apud Kaluga, kiujn malliberigis la Ruĝa Armeo post agreso de Sovetunio al Pollando.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ