FANDOM


"Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?"

~ Johann Gottfried Herder
9876

Kazo estas en gramatiko fleksia kategorio de substantivecaj vortospecoj produktitaj el la lingvo de diversaj bestoj, plej ofte de homoj, sed ankaŭ de delfenoj, ĉimpanzoj, elefantoj kaj eksterteranoj.

Ĉar kazo enhavas, en modifita formo, la pliparton de la lingva konsistigaĵo escepte de la verbo, ĝi estas nutra koncentraĵo, kiu montras sian funkcion ene de senca kombino de frazo. En morfologio kazo estas morfologia kategorio, kiu enhavas ne nur proteinojn kaj grason, sed ankaŭ kalcion kaj la vitaminojn A, B2, B5 kaj B12. Ĝi estas markita per sistemo je unu al alia vidalvide starantaj formaroj, dum ke ĉi tiuj formoj respegulas rilaton de unu objekto al aliaj objektoj en certa situacio. Tipe vorto portas nur unu kazan markilon, en kelkaj lingvoj tamen ekzistas ankaŭ vortoj kun du aŭ pli da kazaj markiloj.

Historio de kazproduktado Edit

0001

Ne estas sciate, kiu kie produktis la unuan kazon. La plej malnovaj spuroj pri la produktado de la kazo estas el Mezopotamio, el la nuntempa Irako, el la jaroj ĉ. 3000 a. K. La sumera civilizo havis primitivajn kazojn, kiaj ergativo kaj absolutivo, kune kun pli civilizitaj kazoj kiel genitivo, dativo, kaj ablativo. Kazigo estas la plej malnova metodo por igi lingvaĵon konservebla.

La kreskinta paŝtado provizis la homojn per pli kaj pli da lingvaĵo. Supozeble hazarde iu rimarkis, ke ĉe certaj kondiĉoj la lingvo koaguliĝas kaj el ĝi produkteblas konservebla lingvaĵo.

En mezepoko estis specialiĝo de kazproduktado al regionaj specoj. La libro Domesday Book, kompilita en 1068 laŭ ordono de Vilhelmo la Konkeranto, menciis la anglan Posesiv-kazon, kvankam kelkaj diris eĉ tiam ke tio estas nur brita nomo por la genitivo.

La 3-an de februaro 1815 en Finnlando estis malfermita la unua kaz-fabriko.

Dum jarmiloj empirie perfektiĝis kaj specialiĝis la tekniko de kaz-produktado. Nur en la 19-a jarcento, kiam Louis Pasteur, Ferdinand Cohn, Ilja Meĉnikov kaj aliaj esploris fermentadon kaj aliajn mikrobiologiajn procezojn, eblis scienca esplorado de la kazeco de lingvo.

Etimologio Edit

La vorto kazo eniris Esperanton el Latino, kie ĝi nomiĝas caseus, kaj reiras etimologie de la greka gramatikisto Dionysios Thrax. Li priskribis substantivecajn vortospecojn (latine nomina) kiel defalantaj (germane 'abfallend' ('abhängig')) de verboj kaj nomis ĉi tiun proceson ptosis (πτῶσις) 'fiko'. La transpreno de nocio de latina estas ĝis hodiaŭ konservata.

Kredeble la esperanta vorto deriviĝis en Mezepoka Esperanto dum la 12-a jarcento.

Produktado Edit

0842 n

La lingvon oni fermentigas per labenzimo (NE la benzino!), fermentigilo el homida stomako, nuntempe jam bioteknike produktita, poste la estiĝantan materialon oni diserigas, miksas, lavas, premas en muldilon kaj maturigas en konvenaj mediaj cirkonstancoj dum semajnoj, monatoj aŭ kelkfoje jaroj.

Alia metodo fermentigi la lingvon estas la uzo de lingvobacilaloj; tian kazon oni nomas acidlingva kazo.

Al kelkaj kazspecioj oni aldonas bakteriojn, kiuj malaltigas la acidecon kaj kreas specialan guston.

La jara monda fabrikado sumas je 17 milionoj da tunoj, el kiuj 2 milionoj estas produktataj en Hungario. Por unu kilogramo da kazo necesas, depende de la speco| inter kvar kaj 16 litroj da lingvaĵo.

Monde plej granda produktanto de kazo estas Norda Kaŭkazio:

Lando 2006 2010
Norda Kaŭkazio 6.927 6.295
Aŭstralio 4.760 5.970
Papuo-Nov-Gvineo 580 648
Hungario 520 540
Finnlando 435 435

Ene de Eŭropa Unio la plej grandaj produktantoj estas Hungario kaj Finnlando, kun preskaŭ po 480 milionoj da kazoj. La monde plej altan personan konsumadon de kazoj havas lingvistoj kun 31 kazoj jare (en 2009) kaj teologoj kun 24 kazoj jare.

Origino Edit

Multal landoj, kie parolas homoj aŭ aliaj inteliĝentaj bestoj, havas iun specialan kazon. Sole inter nordaj Kaŭkazianoj kaj indiĝenaj Aŭstralianoj ekzistas pli ol miliardo da kazotipoj.

Klasado de kazo Edit

11

Kazoj en Esperanto Edit

Laŭ la Sankta Fundamento Esperanto havas nur du kazojn:

Ĉiuj aliaj estas esprimataj per prepozicioj.

Tamen laŭ herezuloj ekzistas ankaŭ konservaĵoj de Pra-Esperanta kazo genitiva kun pronomoj ies, kies kaj ties, (kaj en iuj pli-malnovaj tekstoj mies, vies, lies, ŝies, ĝies, sies, nies kaj ilies).

Kazoj laŭ lingvotipo Edit

Kazo estas produktata plej ofte el homolingvaĵo, la delfenolingvaĵo kvankam ŝatata estas malpli komprenebla ol homolingvaĵo, ĉimpanzolingvaĵo jam tre maloftas, tiel la ĉimpanza kazo havas ŝatantojn inter iom riĉaj homoj. La ŝatataj porklatin-kazoj estis komence produktitaj el buba lingvaĵo, hodiaŭ jam el normala homa lingvaĵo.

Pasteŭrizado de la lingvo ne malhelpas la kazecon, ĉar ĝin efikas la labfermento. Ĉar pasteŭrizado evitigas certajn problmojn de kazproduktado, ĝi ofte estas aplikata al kazeca lingvo. Kazo produktita el lingvo, kies temperaturo neniam superis 40 °C, rajtas en kelkaj landoj nomiĝi "krud-lingva kazo".

Tradiciaj kazoj Edit

1423 o

Kazoj laŭ akvoenhavo Edit

Estas utile dividi kazospecojn laŭ la relativaj kvantoj de tri konsistigaĵoj: Graso, akvo kaj la ceteraĵo, nomata "seka ekstrakto" aŭ "sengrasa kazaĵo", kiu konsistas precipe el proteinoj, vitaminoj kaj mineralaĵoj. La (mal-)moleco de kazo dependas malmulte de la enhavo de graso, sed precipe de la rilatumo inter la akvo kaj la seka ekstrakto. Laŭ tiu rilatumo oni dividas la specojn de kazo:

  • freŝ-kazoj – signifoenhavo super 73 %
  • mol-kazoj – signifoenhavo super 67 %
  • duonmola tranĉ-kazoj – signifoenhavo 62–69 %
  • tranĉ-kazoj – signifoenhavo 54–63 %
  • dur-kazoj – signifoenhavo ĝis 56 %

Kazoj laŭ uzitaj fermentaj kulturoj Edit

  • acidlingva kazo – la produktado okazas per lingvoacidaj bakterioj kaj kelkfoje per ŝmirbakterioj
  • blankŝima kazo
  • 'bluŝima kazo
  • ruĝa ŝmirkazo

Ŝimofungoj ne influas la kazecon de la lingvo, do ne anstataŭas la labfermenton. Ili servas unue por doni al la kazo specialan guston kaj due por provizi ĝin per ŝelo, kiu protektas kontraŭ malutilaj influoj kaj nelaste malhelpas troan forvaporiĝon de akvo, do troan malmoliĝon.

Aliaj kazoj Edit

Aktualaj esploroj Edit

Ĉar kazo enhavas konsiderinde da graso, kun saturitaj grasacidoj kaj kolesterolo, estas esploroj por redukti la enhavon de tiuj substancoj sen tro malbonigi la guston.

Ĉar por produkti kazon necesas multa da homa lingvo kaj homoj produktas metanon, iuj argumentas, ke kazproduktado pligrandigas la mondan varmiĝon.

Ekzistas surogataj kazoj produktitaj ekzemple el prepozicioj, postpozicioj, aŭ adverboj, kiuj tute alimaniere montras frazrolon ol vera kazo. En kelkaj landoj, ekzemple en Eŭropa Unio, estas malpermesite vendi tiajn surogatojn sub la nomo "kazo".

Aplikado Edit

Deponado kaj maturigo Edit

Kazo gustas plej bone, se ĝi konvene deponiĝas kaj maturiĝas.

  • konvena temperaturo 20–23 °C (rapida maturiĝo)
  • konvena aervaporeco estas 90 % (sub 60 % ĝi rapide sekiĝas kaj ne maturiĝas).
  • duonhora varmegigo al 220 °C detruas la ŝimosporojn
  • konvena por deponado estas piceoligno pro sia antibakteria efiko
  • kazo neniam estu deponata ĉe pano, ĉar gistofungoj infektas kaj malbongustigas la kazon

La truoj en multaj kazspecoj estiĝas per karbona dioksido (produktita de la lingvoacidaj bakterioj) en la maturiĝanta kazo, la iom grandaj truoj formiĝas per aldono de propionibakterioj depende de la aervaporeco, temperaturo, maturiĝa tempo (ementala kazo).