Kelknacia Esperanto-Asocio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

" Eĉ plej granda malbono al bono kondukas"

~ Zamenhof pri KEA.

"Dankon multo!"

~ komencanto al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo
Kelknacia Esperanto-Asocio de la esperantistoj de la modernaj tagoj (KEA) estas kaj partia kaj religia asocio de Esperantujo cele al la unuiĝo kaj kontrolado de ĉiuj esperantistoj dise en kelkaj landoj. Ĝi laboras sekrete kaj spionas aliajn asociojn. La laborlingvo estas Esperanto. Tiu ĉi asocio estas konsiderata kiel terorisma far Malunuiĝintaj Nacioj ekde la jaro 1984 kaj en 1985 avertis al la tuta mondo per dekreto ke ĝi estas danĝera por la homaro.
11s1

Anoj de KEA

[redakti] Historio

Ĝi fondiĝis en 1980 (kvankam ne estis leĝigita ĝis 1982), kiel posteulo de la 'Kelknacia Esperantista Federacio (KEF), malaperinta en 1939 pro la venko de faŝismo post la hispana enlanda milito. Por evidentigi, tiun sinsekvon ĝi reprenis la ĉefajn agadoj de KEF (la revuo Kelknacia Esperantisto, la Kelknaciaj Kongresoj de Esperanto kaj la Internaciaj Floraj Ludoj), kies numerigon ĝi sekvas.

Content Navigation