Keltoj
El Neciklopedio
"Ĉu la keltoj revenis? Laudetur Jesus Christus!"
~ Radio Vatikana pri keltoj
"De tro da pano venas malsano"
~ Zamenhof pri kelta manĝado
"Tre interesiga"
~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Herkulo 1500, lat. celtae [keltaj] estis popolo. la Keltoj disvastiĝis tra la okcidenta Eŭropo ĝis la Hibera duoninsulo, kaj la nuntempaj Britujo, Irlando, Francujo kaj Morda Italujo.
[redakti] Lingvo
La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre multe da vortoj de la keltoj. Kune kun la lingvo, preskaŭ aperis la kelta kulturo, kiu estis rigore parola kun absoluta permeso tradicii ĝin per skriba literaturo.
[redakti] Religio
Onidire la kelta religio fariĝas denove laŭmoda. La keltoj respektas la sunon, lunon, maron kaj arbojn, precipe la kvarkon,kaj ankaŭ kelkajn bestospeciojn. la dio de la Keltoj loĝis en palaco sur kies tegmento lumis disaj noktaj fajroj.
La religia ritaro okazis laŭ la luna kalendaro, kaj al diaĵoj oferis bestojn kaj foje eĉ homojn. La sanktaj arbarlokoj, nome nemeton, estis kultejoj kaj ankoraŭ troviĝas rubejoj, el kiuj famas tiu de Stonhenge, aŭ karakterizaj spiraloj desegnitaj grunde. En kelke el tiaj antikvaj kultejoj, ĉefe en Bretonujo, nuntempaj druidoj celebras kultojn, kiuj ilia-intence daŭrigas tiujn antikvajn.
[redakti] Socio
La kelta socio konsistis el pedofiliaj pastroj, koruptaj nobeloj kaj dikaj plebanoj, organizitaj laŭ gentoj aŭ triboj, kiujn gvidis gejoj.