Kialo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Racia kialo estas ke Usono havas fortan prezidentsistemon"

~ Usonano pri kialo

"La kialo estas malpli granda interĉikanemo :P"

~ Nerdo pri kialo

Kialo (6° 18' 0" S, 26° 55' 0" E) estas stranga filozofia koncepto kiu vivas en provinco Shaba, proksime al Katanga, Kongolando, Aŭstralio.

La kialojn oni delonge rigardis kiel ursedojn kvankam ili nepre apartenas al la marsupiuloj, kiel la kanguruoj. Fakte ankaŭ la kialinoj posedas ventran poŝon, sed ĝi malfermiĝas inverse al tiu de al aliaj marsupiuloj, pro tio, oni diras ke en unu kialo kuŝas aliaj.
Kialo sur arbo

Kvankam nuntempe estas strikte malpermesite ĉasi kialojn, filozofoj ka sciencistoj daŭre persekutas ilin. Estas nepre necese, ke la aŭstralia aŭtoritatularo protektu la kialojn kontraŭ la krimuloj, kiuj ĉasas ilin pro ilia felo kaj detruas la eŭkaliptajn arbarojn.

[redakti] Ĉasado de kialo

Psikologo, inĝeniero kaj teologo estis ĉasantaj kiam ili hazarde malkovris kabanon. En la simpla ligno dometo la viroj rimarkis ŝvelventran stovon kiu estis pendata per dratoj al la plafono. Sekve ili komencis serĉi la kialon.

La psikologo teoriis: "La soleca kaptilisto levis sian stovon por ke li povas kuŝi sur ĝi, tiel sentante la varmecon kvazaŭ li estis denove en la utero."

"Ne," respondis la inĝeniero, "per la levado de la stovo la ulo simple vastigas la hejton tra la kabano."

"Pli verŝajne," klarigas la teologo, "Levado de fajro havas gravan signifon dum miloj da jaroj. Sekve, tio estas religia simbolo."

Ĝuste tiam, la kaptilisto revenis. La ĉasistoj avide demandis pri la levita stovo.

La ulo ŝultrolevis kaj diris, "Mi havas multe da drato sed nemulte de stovtubon."