Kievo
El Neciklopedio
"Forĝu feron dum ĝi estas varmega"
~ Zamenhof
"Brave kaj prave!"
~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
Kievo estas malgranda belarusa versio de Moskvo.
[redakti] La soldato de Kievo
Oni diras, ke la soldatoj estas saĝaj homoj — rakontas belarusa vilaĝano, veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj — sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron. — Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato. — Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la manon. — Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis. — Dek tri, mi respondis. — Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, ĉar, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, eĉ ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kuŝnir.]
[redakti] Erinacmonumento
En januaro 2009 en Kievo estis instalita monumento de Erinaceto. La korpo estas farita el ligno kaj pikiloj el ŝraŭboj. Ĝi sidas kun paketo sur alta ŝtipo.
[redakti] Famaj loĝantoj
Grasa teksto
