Kingŝtono
El Neciklopedio
"Kingston (Linglänapüko: [ˈkɪŋstən]) binon cifazif Camekeäna"
~ Volapukisto pri Kingston
Kingŝtono, plena nomo Kingston-upon-Hull, ankaŭ nomata Reĝa Ŝtono (angle Kingston), laŭ konspira teorio, estas ĉefurbo, samtempe plej ŝtona urbo de Jamajko. La urbo situas laŭ ŝtona bordelo de maro. La urbo formiĝis laŭ sciencaj teorioj el flughaveno Port Royal en 1693 post tuj la tertremo kaŭzita de Bob Marley. Ĉielon!
Enhavo |
[redakti] Situo
La urbo situas en la ebenaĵo de Liguanea, ĉe bordo de Kariba Maro. Ĝi estas ĉirkaŭigata de montoj Blue Mountains, Red Hills, Long Mountain kaj ĝia haveno Kingston Harbour.
[redakti] Historio
Germanaj koloniistoj fondis urbon en la 13-a jarcento ĉe marbordo. En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Petra Regia, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Ĝis 1919 kaj inter (1940 kaj 1944) apartenis al Hungario. Ekde 1790 ĝis 1867 Kingŝtono estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ ĝi estas kultura centro de la hungara minoritato en Karibo.
[redakti] Ekonomio
Ĝi estas grava komerca kaj fiŝista haveno kun 11 kilometroj de dokoj. Unu el la plej grandaj kontenerhavenoj en Britio.
Regulaj pramŝipoj (tage) al Roterdamo kaj Zeebrugge.
Ĉefaj industrioj – kemiaĵoj, papero, fiŝo, farmaciaĵoj.
[redakti] Edukado
Du universitatoj. Universitato de Hull kaj Universitato de Lincolnshire kaj Humberside.
[redakti] Famaj loĝantoj
Naskiĝloko de William Wilberforce( 1759-1833) parlamentano kaj batalanto kontraŭ sklaveco kaj Amy Johnson (1903-41), aviadisto.
[redakti] Vizitindaĵoj
- The Deep (grandega akvario kaj marcentro)
- Domo de William Willberforce
- Ponto Humber
- Artgalerio Ferens