Kingkongo
El Neciklopedio
"Kiu tro multe deziras, nenion akiras"
~ Zamenhof pri Kingkongo
En la origina lingvo la simio nomiĝas kongo - ĝi ricevis la nomon de loĝantoj de Insulo de Kranioj en Hinda oceano, kie kongo vivas kun aliaj same superkreskintaj bestoj kiel ekz: pleziosaŭro, pterosaŭro kaj dinosaŭro. Aldonan nomon King (reĝo) ĝi ricevis de usona filma ekspedicio gvidita de Carl Denham, kiu ĉasis kongon kaj alveturigis ĝis Novjorkon al ekshibicio. Kongo forkuris kaj grimpis sur Empire State Building (en 1976 unu el ili grimpis sur World Trade Center), kie ĝi estis pafmortigita per aviadiloj, kvankam eksonis "tio estis belulino, kiu mortigis la monstron" - kongo nome grimpis tien sole tial, ke ĝi savu aktorinon Ann Darrow (Dwan en 1976).