Kirurgo

El Neciklopedio

Alidirektita el Kirurgio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu vivos, tiu vidos"

~ Zamenhof pri kirurgo

"Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek doloron nek ian cikatron? "

~ hispano

"Ordeno el oro ornamis orelon de nia gvidoro"

~ iu
Kirurgo (bonalingve peroperacia ĥuracisto) estas buĉisto kuracisto, kiu tranĉas homojn.
320px-Hieronymus Bosch 053

Plej ofte la kirurgo akiras la viktimon pacienton en la hospitaloj aŭ ĉe la aliaj kuracistoj, ĉu kun la homo ankoraŭ viva ĉu jam mortonta. La kirurgo distranĉas onin, malbonigas onin kaj senmonigas onin. Plej ofte, la kirurgo elprenas organojn, sed kelkaj metas ilin je transplantoj.

[redakti] Ĥirurga eraro

Diras la paciento al kuracisto:
- Sinjoro doktoro, mia aŭdkapablo iĝis malbona. Mi jam estis ĉe ĥirurgo, imagu, li proponis fortranĉi la orelojn!
- Ho, ve, tiuj ĥirurgoj, kutimas ĉion tranĉi... Tuj mi preskribos por vi pilolojn, la oreloj mem forfalos.

Esperanto flag shirt

Kirurga eraro: oni fortranĉis grandan parton de lia kapo!

[redakti] Alia orelo

-- Sinjoro doktoro, mian deshiritan orelon mi perdis dum la akcidento.
-- Ĝi ne estas perdita. Mi sukcese alkudris ĝin. Vi dormis dum la operacio.
-- Jes, sed tiu orelo ne estas la mia.
-- Kial vi opinias tion?
-- Apud mia orelo estis ŝovita krajono, per kiu mi ofte skribis.

[redakti] Grava eraro

Viro iris al hospitalo por vazektomio. Kiam li vekas, li estas maltrankvila per ĉirkaŭita de kuracistoj kaj rigardante nervoze demandas:

- Ĉu estas problemo?

La ĉefĥirurgiisto diras lin milde, kun larmoj en siaj okuloj:

- Mi timas ... estis bedaŭrinda eraro... ni operaciita vin sekso ŝanĝo prefere ol vazektomio.

La paciento teruriga ekkrias:

- ĈU VI VOLAS DIRI AL MI KE MI NENIAM SPERTOS EREKTOJN!!!???

La ĉefĥirurgiisto respondas al li:

- Bone, vi povos... sed ne estos la viaj.

[redakti] Problemeto

-- Kion faru, Sinjoro Ĉefkuracisto? Ĉio estas jam preta por la operacio, sed la paciento ne alvenis.

-- Tio estu lia zorgo! Ni komencos sen li!

[redakti] Pli bone ol unu

Imageŝx

Ulo estas operaciita je la koro. Post la operacio, la flegistino kontrolas. Ŝi timigite vokas la kuraciston: D-ro Tranchul, estas io stranga ĉi tie! Kiam mi aŭskultumas pacienton, mi nun aŭdas la batadon de DU koroj!

Kuracisto: Ha, mi ja scivolis kie mi perdis mian brakhorloĝon....

[redakti] Facileco

Malsanulo konsternita forkuras el operaciejo.

- Kio okazis? - demandas renkontita kuracisto

- Mi aŭdis ke la flegistino en operaciejo diris: "Ne maltrankviliĝu, apendicito estas la plej facila operacio!"

- Tio estas vero, ..?

- Jes, tamen ŝi diris tion ne al mi, sed al la ĥirurgo!

[redakti] Dubo

Amazonialauidistoj

Malsanulo kuŝanta sur operacia tablo demandas.

-- Diru, sinjoro doktoro, kial vi bezonas tiujn gumgantojn?
-- Vidu, tial, por ke ne restu fingropremaĵoj.

[redakti] Unua fojo

--Sinjoro Doktoro! Mi timas, ĉar ĉi tio estos mia unua operacio – diras la paciento sur la operacia tablo.
--Ne timu, ankaŭ por mi tiu sama estos la unua operacio.

[redakti] Aliflanke

- Sinjoro doktoro, diru ion sincerepri miaj ŝancoj.
- Temas pri simpla rutina operacio. Mi jam la okdek duan fojon faros tian.
- Dankon, en tiu okazo mi trankviliĝis. Ne plu mi timas.
- Tre bone. Nur brave! Ja fine iam devas sukcesi.

[redakti] Ripozo

127
„Vi vidos, kiel rapide vi resaniĝos kaj staros sur du piedoj post la operacio," certigas la ĥirurgo. :„Jam je la unua tago vi devos promeni kvin minutojn, je la dua tago dek minutojn, je la tria tago tutan horon "
„Bela perspektivo," diras la paciento, „sed mi esperas, ke dum la operacio vi permesos ke mi kuŝu."

[redakti] Vera fako

La sesjara filino de kirurgo malfermis la pordon de la kabineto por paciento de sia patro.

„Bedaŭrinde, Paĉjo ne deĵoras hodiaŭ. Li estas en la hospitalo. Ĝuste nun li faras apendicektomion."
„Ho! Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas, etulino?"
„Kompreneble. Mil kvincent eŭrojn!"

[redakti] Alie

Mokso

Kirurgo al la operaciito — La operacio sukcesis. Senbezone vi nervoziĝis, forkuradis, kriis, protestis...

La operaciito — Jes, sed ne miru, mi venis ĉi tien nur por lavi la fenestrojn.

[redakti] Plastia kirurgio

„Kial via vizaĝo estas bandaĝita?" „Mia aŭto koliziis kaj mia kapo estis vundita." „Ho, vi kompatindulo. Tio estas terura." „Jes, sed laŭ la plastia ĥirurgo la operacio remetos ĉion en ordo. Kiam li forprenos la bandaĝojn, mia vizaĝo aspektos same kiel antaŭ la akcidento." „Ho, vi kompatindulo. Tio ja estas eĉ pli terura."

[redakti] Alie

-- Imagu, la najbarino havis akcidenton.
-- Ĉu ŝi vundiĝis?
-- Jes.
-- Kie?
-- Sur la vizaĝo. Sed bonŝance la kirurgo ordigis ŝin. Tia estas ŝia vizaĝo, kiel antaŭe.
-- Ho, la kompatinda...

[redakti] Postvivo

4655 n

Paciento vizitas kirurgon:
- Ĉu mi vivos post la operacio?
- Vivi post tia operacio... Jes. Sed mi ne rekomendus

[redakti] Kostoj

-- Ochjo, fine ni decidis laŭ la rezultoj. Morgauz nepre ni devas vin operacii. Ne ekzistas alia solvo.
-- Mi timas, ĉu ne estos la operacio tro multekosta?
-- Ne zorgu. Tiun problemon lasu al la heredontaro postmorgaŭ.

[redakti] Kialo

Du kirurgoj diskutas.

- Kial vi faris tiun komplikan operacion al tiu s-ino? - demandas la unua kirurgo.

- Dek mil eŭroj, - respondas la dua.

- Ne, - redemandas la unua. - Eble vi ne bone audis mian demandon. Kion do havis la s-ino?

- Dek mil eŭrojn.

[redakti] Aĝo

Antaǔ la operacio kirurgo demandas la klienton.

-- Kiomjara vi estas?
-- Post unu monato mi estos 40-jara.

La kirurgo konstatas:

-- Plaĉas al mi via optimismo!

[redakti] Klugo

Pila

La grafo de Granse estis vundita de kuglo en la batalo. La kuracistoj ekzamenis la vundon, kaj komencis tranĉeti kaj pikadi ĝin. Post longa tempo la grafo ne povis toleri plu.

- Kial vi turmentas min?
- Ni serĉas la kuglon sinjoro. - respondis la kuracistoj.
- Nu, kial vi ne diris pli frue, ke vi bezonas ĝin? Ĝi estas ĉi tie, en mia poŝo.

[redakti] Kirurgia interveno

Sinjorino revekiĝinte el anestezo, sin turnas al blanke vestita sinjoro, kiu ridetas al ŝi:

- Doktoro, kiel iris la operacio?

- Verdire mi ne estas doktoro, mi estas Sankta Petro.

[redakti] Ne agrablaj aferoj

564123 n

Kion vi NE volas aŭdi kiam ĥirurgoj operacias vin:

1. Feeeeeeeeeeeeeeek!
2. Ĉu iu vidis mian horloĝon?
3. Kial mi tiom ebriiĝis hieraŭ?
4. Fek! En la manlibro por ĥirurgoj oni forŝiris la 47an paĝon!
5. Portu reen! Netaŭga hundeto!
6. Hm... Li, espereble, jam havas infanojn?!
7. Knaboj, ni rapidu! Post duonhoro komenciĝas futbalo!
8. Helpantino, donu al mi, eeeeeeeee... uuu... nu, tiun.... eeee... FEK!!!
9. Nu, kara kolego! Se ĉi tio estas apendico, do kiel nomiĝas ĉi tiu aferaĉo?
10. Jen diablo! Denove oni forŝaltis la elektrotension!
11. Ĉiuj malantaŭen! Mia lenso elfalis!
12. Do, kolegoj, la hodiaŭa operacio estas bona leciono por ĉiuj ni!

[redakti] Idista prelego

En 1969 yaro konocata kirurgo Christiaan Neethling Barnard, quiu esis lu unesma quiu transplantacis homalan kordion (en 1967), pasigis serion di lecioni por populo en Suda Francio. Lua automobilala vehiklisto esis tre habila kay multe studiinta. La vehiklisto sempre atencoze askoltis lecionoyn di l' granda kirurgo.

Foye sioro Barnard pregis sua vehikliston pasigior un lecionon vice su. Tia-vespere profesoro Bernard su vestigis en vehistala uniformo e sidis en la aulo. La vehiklisto pasigis ecelantan lecionon kay facile respondis por questioni di l' askoltanti. Tamen ula muliero donis desfacilan questionon, por qua la vehiklisto ne savis quion respondior. Lore li dicis:

- Pardonez me, siorino. Me tre fatigesas, pro chio me finigas mean lecionon ed iras repozior. Me pregas mean vehikliston detaloze respondior por vua questiono.

Content Navigation
Aliaj lingvoj