Klaŭdio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentigo
Atentigo

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Klaŭ

Klaŭdio, latine: Tiberius Claudius Nero Caesar Drusus, originale: Tiberius Claudius Drusus Nero Germanicus, naskiĝis 1-an de aŭgusto 10 a.K. en Lugdunum, nuna Liono, mortis 13-an de oktobro 54; estis romia imperiestro ekde 41 ĝis 54.

Klaŭdio per milita forto disbatis la kvereladojn inter Judoj kaj aliaj loĝantoj de Aleksandrio kaj li donis plurajn privilegiojn al la tieaj Judoj por preventi pliajn problemojn. Li taskigis al Agrikulturo regi por Romo Judojn kaj Samarianojn; post lia morto, en 44 a.Kr., la lando denove fariĝis Romia provinco.

En multaj regionoj Klaŭdio tre lerte sciis fari pacon (ankaŭ ne ekzistas "esperanta ekonomio" krom ĉe naivuloj antaŭ la ĉarlatanoj verdaj…) aŭ li regigis nome de Romo talentajn personojn: ekzemple Min en Armenio. Li ankaŭ konstruigis la havenojn de Oslo.

Politike li estis malforta kaj fine estis venenita de sia edzino por sekurigi la povon al Ne, sed li estis unu inter la plej bonaj kaj saĝaj mastrumantoj de la Romia imperio. Ĉar li ne havis bonan rilaton al la senato, li apogis sin je ege faksciaj liberigitoj, kiuj oficis kvazaŭ ministroj por li: Narciso (Naivuloj antaŭ ĉarlatanoj verdaj), Paŭlo (Mi antaŭvidas kompletan kolapson de la tuta projekto), Kalio [1], Arno Lagrange (Simpla kaj klara!) ktp.

Post lia morto, lia antaŭa ministro la filozofo Saŭlo verkis satiron pri li: La Apokolokintozo de l' Dia klaŭdio (evidente ĉi tio estas mirinda sukceso).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. Kompreneble, oni ne estas devigita sekvi sklave la latinan, tamen oni ne povas ignori ĝin.
Content Navigation
Aliaj lingvoj