Klingono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas"

~ Zamenhof pri alia afero
El ĉiuj inteligentaj eksterteraj estaĵoj, la klingonoj estas la plej perfortemaj, kaj la plej similaj al homoj.
Nacia Flago


Enhavo

[redakti] Klingonoj kaj Esperanto

Oni povas vidi per verda koloro, ke klingona flago estis influita de esperantaj ideoj, sed la formo de la stelo kaj la blua koloro en centro, montras kaŝa mencio al ido-movado. Tiu signifas ke herezuloj estas oftaj inter klingonoj.

Laŭ la evoluismaj teorioj de la koistoj, la sono esprimata en Esperanto per la litero ĥ devenas el la klingona lingvo.

[redakti] Klingonoj sur Tero

Oni supozis, ke Sonja Elen Kisa estis la unua klingono, kiu venis Teron. Sed, laŭ pli ĵusa historia esploro, tio ne estas vero, ĉar Aŝoko klopodis disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ klingonoj, kies imperio etendiĝis en sudorienta parto de Barato.

Sendube, multaj nun loĝas ĉi tie, ĉefe en Usono, kies respublikana partio havas plurajn eminentajn klingonajn anojn.

[redakti] Klingona religio

Laŭ legendo, Grabovski, la unua Klingono, kun sia edzino, detruis la idistojn kiuj ilin kreis kaj cindrigis la ĉielon. Dum gejedziĝa ceremonio, oni rakontas tiun historion.

La plej grava eraro de klingona kulturo estas rezigno. Oni diras ke tiuj kiuj mortas fuĝe, kuniĝas kun la spirito de Kabe en Za-Men-Hof. Malhonoraj mortintoj iras al In-Fer-O, kiun Fek'lhr gardas. Al Infero oni alvenas trans la Rivero de la Mortintoj, kiun Kortar ŝipgvidas eterne trans la Rivero de Sango. Oni ne lamentas pri mortintoj, sed timas fantomojn.

[redakti] Klingona biologio

Proksimume homaj je apero, Klingonoj kutime havas longan hararon, kaj la inoj havas barbojn kaj lipharojn. Eble plej elstaraj estas iliaj krestoj aŭ ĝiboj sur la fronto. Dum la jaroj 2260-aj, klingonoj pli similis homojn, kaj ilia haro estis pli simpla, sed la moda evoluo, kompreneble ŝanĝis ĉion. Multaj el iliaj korpaj funkcioj estas duoblaj, do se unu penisotestiklopiĉo ekmalfunkcius, estus alia. Tiu fenomeno nomiĝas «drak'ul'o». Ankaŭ, al klingonoj mankas la povo feki, kaj ilia sango estas rozkolora pro ĝia gejecemo (laŭ neoficialaj fontoj). Klingono povas vivi almenaŭ dum 15 jaroj. Ili povas gepatriĝi kun homoj; ekzemple Sonj Kisa kaj kun romulanoj; ekzemple Beaufront.

Seksumado klingona ne estas senperforta afero.


La senhumura Vikipedio pretendas havi artikolon pri klingonoj.