Klono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ka vu volis dicar: kolono"

~ Ida Vikipedio pri klono

" En Vikipedio, ni ĉiuj scias, ke la angla eldono estas la plej kvalita"

~ Klono

"Ju pli oni aĝiĝas des pli oni similas al si mem"

~ Luciano Pavarotti pri klono

"Lernu de la eraroj de viaj gepatroj, uzu kontraukoncipilon"

~ Rikardo Cash

"Sidi kiel sur pingloj"

~ Zamenhof kiu ne sciis tion, kio estas 'klono'

"La vivo tuj ekboniĝu!"

~ Don Harlow
2507490 248x102

Klono estas kompleksa kopio de originala aĵo, individuo genetike egala al alia, ekzemple, Bush patro kaj filo. Klono estas uzanto de malluma parto de la forto kaj batalanto de la ĵedajoj. Ili estas karakterizitaj primare per rektakorpa irkapablo sur du kruroj, per korpo konsistanta el du kruroj, kapo, brakoj, artrikoj, centra korpa elemento.

Laŭ interlingvaistoj

In le biologia, un clon es un organismo multicellular geneticamente identic a un altere organismo vive. Clones que occurre naturalmente es normalmente appellate geminos. Vide clonage pro un description del processo de producer clones artificialmente.

Kiu estas evidente stulta eraro, cele rabi monon de kredemaj homoj.

[redakti] Pruvo

Meclone

- Ĉu vi havas foton de via klono?
- Jen ĝi estas.
- Sed sur la foto vedeblas nur de vi!
- Tio ne gravas. Alia estas absolute simila.