Koro

El Neciklopedio

Alidirektita el Kloro
Iri al: navigado, serĉi

"Mola kiel vakso"

~ Zamenhof pri sia koro
93957 n

"La saĝulo ne havas koron por si"

~ Laozio pri koro

"Infarkt·o *[zam]* → sang·o·ŝtop·iĝ·o, *(generale ankaŭ:)* kor·atak·o"

~ bonalingvano pri infarkto

"Tre bele!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Koro

"Hodie est le primo die del resto de tu vita"

~ Malesperantisto

Koro, ho, mia kor'! Estas aĵo de la korpo, kiu batas maltrankvile kaj el la brusto ofte saltas for' en decida hor'. Laŭ PIV oni amas ĉion, kio plaĉas al la spirito, koro aŭ sensoj; sekve, bone, mi ne scias... sed, laŭ Astrologio, koro rilatas al suno, do...

[redakti] Premo

8e n

La koro homa pumpas la sangon tiel forte, ke la sango-premo sufiĉos por ĵeti sangon for de via korpo je 10-metra distanco. (Ho!).

Ĉar la koro estas plena de vivoforto kaj daŭra movado, tial viro kuŝigu pezan funtan ŝtonon sur sian bruston, por ke ĝi ĉesigu kaj bridu tiun voluptan pulsadon.

[redakti] Sanga cirkulado

Kio iras de koro, venas al koro.

[redakti] Utilo

Se kora ĉakro ne funkcias, tiam la koro estas nur pumpilo; tiam oni prave povas diri, ke tiu homo ne havas koron. Dum jarmiloj oni uzas tian formulon.

[redakti] Kemio

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Koro estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cl kaj atomnumero 17.

Koro kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj. Ĝi estas irita por la respir-vojoj. La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvo bruligas la haŭton. Nur 3,5 ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas per odoro, kaj 1000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gason en 1915. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kiel natria korido (NaCl - ordinara salo).

[redakti] Lingvo

La lingvo estas ununura maniero por esprime montri kion vi havas en via koro. La lingvo bildigas kion la okuloj, kiel la spegulo de la animo, ne povas diri.

[redakti] Koro kaj religioj

Laŭ kristanoj kaj judoj, per la koro, demono parolas al homoj:

5. Kaj okazis. ke satano tentis lin, igante lian koron fiera kaj jhaluza. 6. Kaj Beaufront ekpensis en sia koro: 7. Mi konstruos lingvon, kiu disvastighos tra la tuta mondo, kaj mi akiros al mi gloron kaj potencon. (Gen 2:1-21)

Laŭ budismo, koro estas iu ajn, kiu oni ne konas la nomon (aŭ na nomo):

"Por bhudhismo, menso ne estas nur la kapo (aŭ cerbo). Ĝi estas multe pli. Ĝi estas tio, kion la orientanoj tradukas per “koro”, sed ĝi povas esti tiu korpoparto, kiun iu ajn volas" (Kamasutro 3:69-69)

[redakti] Katolikismo

Ekzistas tre antikva katolika preĝo pri la koro, onidire verkita de Sankta Petro:

O meum cor, noli pulsare intranquille,
Ex pectore meo nunc noli prosilire!
Iam me ipsum tenere non possum faciliter
O meum cor!
O meum cor! Post valde longum laborem
Nonne vincam hora definita?
Sufficit! Es tranquillum de pulsatione!
O meum cor!

[redakti] Koro kaj Esperanto

unu homo povas fari tre multe, se li havas grandan fajron en lia koro. Li povas ekbruligi korojn de milionoj da aliaj homoj. Tia homo estis Zamenhof. La movado, kiun li lanĉis, pli ol cent jarojn altiras milojn da homoj. Ĉiu fidela esperantisto gardas Zamenhofan fajreron en sia koro. Nun nia tasko estas prezenti nian movadon al la tuta mondo. Kaj povas esti, inter novaj adeptoj de Esperanto troviĝos homo kun tiom granda koro, ke li povos ege disvastigi kaj venkigi nian ŝatatan lingvon.

[redakti] Koro kaj UK

Dum la UK, la Estraro de UEA verŝas gojon en la koron kaj homan animon noble inspiras, ekcepte de nekotizuloj, kies koroj estas malbenataj kaj ĵetataj en la fajro de la infero.

Esperanto.j

[redakti] Kora fako

Fama financisto, suspektas havi kelkajn korajn problemojn, tial iras vizitigi sin de fama kardiologo sia amiko. Post kelkaj tagoj li ricevas koverton kun la honorario. Li surpriziĝas rimarkinte, ke temas pri 5000 eŭroj. Do li subskribas ĉekon por tiu sumo kaj sendas ĝin al kirurgo en koverto aldonante bileton kun ĉi tiuj vortoj:

- Kara profesoro, mi sendas al vi kiom vi petis. Sed konsentu, ke mi diras al vi, ke ĝi estas mono ŝtelita.

La kirurgo resendas kvitancon kun bileton:

- Dankon por la mono. Mi scias, ke vi ŝtelis ĝin, sed ne gravas, al mi ĝi estas egale bona.

[redakti] “Fortikigu viajn korojn !” (Jak 5,8)

Amaso de novaĵoj pri la homara sufero superŝutas nin. Fronte al ili ni sentas nin senpovaj. Kion fari?

Unue, preĝi kune kun la Eklezio, due, helpi pere de la multaj karitataj organizaĵoj de la Eklezio kaj trie konscii, ke la suferon de la frato estas por ni alvoko al la konvertiĝo, ĉar ĝi memorigas al ni nian malforton kaj nian dependon de Dio kaj de la fratoj. Havi mizerikordan koron, ne signifas havi malfortan koron, sed fortan koron, fermita al la tento kaj malfermita al Dio, koron malriĉan, konscian pri sia malriĉeco kaj sin dediĉantan favore al la aliuloj.

[redakti] Senkoreco

Senkoreco estas malsano de koro.

[redakti] La mizerikordaj faroj

La dia mizerikordo transformas la koron de la homo kaj igas ĝin siavice kapabla je mizerikordo. La dia mizerikordo enradiadas la vivon de ĉiu el ni, instigante nin al la amo al la proksimulo kaj al la praktikado de la spiritaj kaj korpaj faroj de mizerikordo. Ĉi tiuj memorigas al ni, ke nia fido esprimiĝas pere de konkretaj kaj ĉiutagaj agoj, celakantaj la helpon korpan kaj spiritan al la proksimulo kaj laŭ tiuj ni estos juĝataj.

[redakti] Simbolo

8897

- Kiu korpoparto simbolas amon? - demandas profesoro.
- Ĉu vira aŭ virina? - studantino volas precizigi.
- Ho, moroj - suspiras la profesoro - En mia tempo tio estis simple koro.

[redakti] Science

Aĉetanto — Fraŭlino, kiom kostas tiu granda ruĝa pluŝa postaĵo?

Vendistino — Kiu postaĵo? Kion vi diras? Ĉi tio estas koro!

Aĉetanto — Mi laboras kiel korkuracisto jam dum dudekkvin jaroj. Kiom do kostas la postaĵo?

Content Navigation