Gejo
El Neciklopedio
| | Gardu la familion! Ĉi tiu artiŝoko priskribas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, | |
"Infana inklino restas ĝis la fino"
~ Zamenhof pri gejoj
"En Germanio gejaj personoj povas kunedziĝi"
~ germano pri gejoj
"Mi mem estas ambaŭseksema. Kiu inter ni min tial malamas?"
~ Usonano pri si mem
"Mi ne estas gejo, sed mi envias toleremon al aliaj nacioj"
~ Polo envie pri gejeco
"Atentu, gajo ne estas gejo (sed tio ja povas okazi :D)"
~ Brazilano pri gajeco
"Mi kredas ke la gejeco de gejoj estas natura kaj denaska, ne elektita"
~ Anglo pri gejeco de gejoj
"Multaj ordinaruloj envias la gejojn, ĉar ili mem ne apartenas al minoritato minacata, protektenda, sed ja ĝuanta sian vivostilon."
"Ankaŭ la gejoj estas 'ordinaraj'."
~ Feĉjo Cesarano pri la supra diraĵo
"Ne estas io pli nobla kaj admirinda ol tio, se du homoj, kiuj bone komprenas sin, spite al la ĉagreno de la malamikoj kaj je la ĝojo de siaj amikoj kunvivas kiel viro kaj ino"
~ Homero
"Jonatan, vi estis al mi tre kara; via amo estis al mi pli kara, ol la amo de virinoj."
~ Davido al sia koramiko
"Mi ne malamas gejojn"
Laŭ opinio de Puritana Esperanto-Ligo samseksemo certe estas perversaĵo. Dio kaj Naturo ordonis al viroj ami virinojn. Ili ne komprenas kaj ne povas imagi, kiel viro povas ami kaj karesi alian viron. Sed, prefere oni estu samseksamulo, ol krimulo au teroristo.
Enhavo |
[redakti] Etimologio
La vorto Gejo devenas el Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane: Deutsche Esperanto-Jugend). Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO.
La vorto gejo dekomence montris nur virojn, sed sekvante la ekzemplon de multaj similaj vortoj, inkluzive de ĉiuj derivaĵoj per -ul, nenio teorie malhelpas vastigi ĝin al ambaŭ seksoj. Sekve, gejo estas gelesbo.
La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel junularaj asocioj, sed post la 27-a jaraĝo, homoj ne plu volas lasi gejecon.
[redakti] Gejo kaj samseksemulo
Samseksemulo estas homo (aŭ alia besto) sekse allogata nur de samspeciaj samseksanoj, sendepende, ĉu tiu homo (aŭ besto) akceptas aŭ rifuzas sian seksemon, partas aŭ ne partas samemularan komunumon ktp.
Gejo estas samseksesmulo, kiu (almenaŭ iom) akceptas sian seksemon _kaj_ (almenavx iom) partas samemularan komunumon.
[redakti] En lernejo
- - Panjo, panjo... en lernejo knabo nomis min samseksemulo.
- - Renato, mia filo, kial vi ne batas lin?
- - Ho, li estas tre bela!!!
[redakti] Kaŭzoj de gejeco
Samseksema oni fariĝas pro cirkonstancoj kaj stulteco. Kiam la kapo estas malplena kaj kiam homo ne scias kien apliki sian krean energion, tiam lin pli kaj pli okupas ideoj pri seksumado. Multnombreco de samseksemuloj kaj seksemuloj ĝenerale atestas, ke la socio degeneras. Kiam homoj konstruas ion gravan (ekzemple, komsomolanoj, kiuj konstruis urbojn, vojojn ktp. en juna Sovetio) aŭ plenumas ian gravegan faron (ekzemple, dum milito), ilin tute ne vizitas frenezaj ideoj.
[redakti] Amemo
Malgraŭ komunopinio de junulinoj, bonkoraj, teneraj, zorgemaj kaj komprenemaj viroj ekzistas; sed ili jam estas okupitaj de aliaj viroj.
[redakti] ĈU LI ?
En hotelo alvenas invertito tiel vestita, ke la plenskribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko “sekso” la pordisto demandas :
- Ĉu vira ?
- Jes, miaŭas la ulo, sed ne fanatike.
[redakti] Edziĝo
Edziĝo inter gejoj nomiĝas "gejedziĝo".
[redakti] Kvar Patroj
Kvar konservativaj komercistoj kunvenis por golfludo. Antaŭ la komenco de la ludo, unu el ili devis irpreni forgesitan aĵon el sia aŭto. Dum la aliaj atendis, unu diris, "Mi tre fieras pri mia filo. Kiam li estis junulo, li tre maltrankviligis min, kaj li refuzis iri al la universitato. Sed li trovis laboron kiel aŭtovendisto kaj tre sukcesis. Dum la lasta jaro, li tiel prosperis, ke li povis aĉeti novan Mercedes-on kiel donaco por amiko."
Alia komercistoj diris, "Mi ankaŭ fieras pri mia filo. Post li diplomis ĉe la mezlernejo, li laboris kiel helpanto ĉe terena maklerfirmao. Poste li iĝis terenmakleristo. Nun li estas tre sukcesa kiel kaj makleristo kaj investanto. Dum la lasta jaro, li gajnis sufiĉan monon ke li povis donaci novan luksan domon al amiko."
Li tria komercisto diris, "Mi ankaŭ fieras pri mia filo. Li estis mezbona studento ĉe la universitato, sed poste li trovis oficon kiel borsa makleristo. Li tre sukcesis en tiu okupo kaj eble havas pli da mono ol mi. Dum la lasta jaro, li eĉ donis al amiko pakaĵon de aktioj kiu havas valoron de kvaronmiliono da dolaroj."
Tiam la alia komercisto revenis de sia aŭto. Unu el le komercistoj diris, "Dum via neĉeesto, ni parolis pri niaj sukcesaj filoj. Ni tre fieras pri ili."
La alia komercisto diris, "Mi ne scias, kion pensi pri mia filo. Li ne diplomiĝis ĉe la universitato, kaj laboras kiel frizisto. Mi neniam havos nepojn, ĉar li estas geja. Sed iel li prosperas. Liaj lastaj tri amantoj donis al li Mercedes-aŭton, domon, kaj valorplenan pakaĵon da aktioj."
[redakti] En laborejo
Estro anoncas al kvar oficistoj de sia firmao:- Tre bedaŭrindas, sed mi devas maldungi iun el vi!
Negro:
- Vi ne povas maldungi min, tial tio estus rasa diskriminacio.
Virino:
- Ankaŭ min! Tio estus seksa diskriminacio!
Grandaĝa oficisto:
- Vi ne rajtas maldungi min! Alifoje vi estos kulpigita je diskriminacio laŭ aĝo.
Jen ĉiuj ekrigardas plej junan blankan viran oficiston. Li konfuziĝas kaj diras:
- Nu... Nu... Ŝajnas, ke mi estas gejo!
[redakti] Kunveno
Gejo ĉiujare dum novjaro organizis la Internacian Seminarion, kiu kutime estis la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro. Ekde 2009 ĝi komune kun la Pola Esperanto-Junularo kunorganizas la Junularan E-Semajnon.
[redakti] Instruado fare de Gejo
Gejo ofertas du korespondajn kursojn, la brazildevenan Kurso de Esperanto kaj la de Gej-kreitan Kostenloser Esperanto-Kurs. Ambaŭ kursoj funkcias per mentoroj, kiuj korektas la ekzercojn de la lernantoj. Krom la korespondaj kursoj, gejo ankaŭ strebas organizi lokajn kursojn. Gejo subtenas membrojn, kiuj volas diplomiĝi en Herzberg kiel Esperanto-instruisto, per repago de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizoj. Pri la instruado respondecas la komisiono KINo.
[redakti] Invertito
Instruisto demandas la infanojn, kion ili plej ŝatas. Iuj respondas: vojaĝojn, aliaj: libertempon, k.t.p. La juna Kruko respondas:
— Mi plej ŝatas nudan virinon.
La instruisto punas lin kaj ordonas ripeti la maldecan respondon al sia patro.
Sekvatage la instruisto demandas la junan Krukidon:
— Nu, kion diris via patro?
— Li diris, ke nia instruisto estas verŝajne invertito.
[redakti] Homoseksualo
La plimulto de la amerikaj kaj eŭropaj gejoj malakceptas la terminon "homoseksualo". Ili argumentas ke tiu vorto havas klinikajn konotaciojn, spurojn kiam la homerotikajn rilatojn estis konsiderataj kiel psika malsano. Laŭ ili, "homoseksualo" senproprorcie emfazas la seksan rilaton, preterlasante ĉion rilate al la romantikaj rilatoj kaj pri la geja kulturo. Cetere, ili argumentas ke la termino "samseksemo" malhumanigas la gejojn, pliigas iliajn pasiojn, iliajn afektivajn rilatojn kaj ilia vivstilo.
[redakti] Alie
Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:
— Ha, kia bela brusto!
[redakti] Komisionoj de GEJO
La planoj de gejo estas ĉefe realigitaj de komisionoj. Aktuale ekzistas jenaj:
- KonKERo - pri eksteraj seksrilatoj
- KasKo - pri financoj
- BerO - Berlina oficejo
- KIR - pri internacia kunfikado
- IReK - pri interreta pornografio
- MA - pri penisadministrado
- KAPRi - pri publika seksumado
- KoLA - pri regiona seksumado
- SuPo - pri sadomasoĥismo
- KKRen - pri organizado de renkontiĝoj
- KINo - pri instruado kaj mentorado de novuloj
- GEJ-gazeto - seksmembrogazeto de GEJ
[redakti] Influo de Ido al gejeco
Multay homeosexualoy komencas lektari idan literaturon ye certena evo pro ke li es serchanta a posiblesoy di identizo. La maxim multay homoy revelas sun pos la lekto di ida libro. Ofte li deskovras lian homeosexual-identeson kay trovas exemployn per lektari idistayn libroyn.



