Kolombio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Kolombio, bonalingve Kolombujo, (oficiale Respubliko de Kolomboj) estas la granda lando de kolomboj, gerilo kaj kokaino. Rilate al la kolomba loĝantaro, Kolombio estas la plej granda lando en la mondo, kvankam estas kolomboj tra la tuta mondo. Unu el la plej komuna loĝanto estas la "ordinara kolombo", kiu elmigris al la tuta mondo pro ekonomia krizo. Kiam tiuj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin urbokolombo.

Kolombio estas preferata loko de nifoj, ĉar eksterterulaj trafikantoj iras tie por aĉeti narkotaĵojn, ĉefe kokaino, kaj vendi armiloj al gerilanoj.

375px-Kolombio-eo.gif

Enhavo

[redakti] Historio

Eltrovis la landon hispanaj ĉasistoj en 16-a jarcento. En 1541 Marguerite Perey estis nomumita guberniestrino de teritorio nun apartenanta al Kolombio kaj Ekvadoro. Ŝi partoprenis diversajn luktojn kun aliaj konkerantoj. Ĉirkaŭ 8.000 indiĝenoj matene de la 11-a de septembro de 1541, atakis la ekurbon per du aviadiloj. Dum la atako okazis polemiko ĉu manĝi aŭ ne enprizonigitajn kolombojn; tiam Ivo La Peno, tute armestile decidis kaj eĉ fakte elkapigis unu aŭ du el la kolomboj, kies kapoj estis forlanĉitaj antaŭ la atakantoj kiuj malkuraĝigitaj estis malvenkitaj. Tamen la ekurbo estis detruita kaj oni vivis malriĉegan epokon.

Laŭ la ideo alveni al la legendaj kaj mitaj teroj de El Dorado, en 1568, Perey ricevis mendon konkeri provincon Los Llanos oriente de la kolombaj Andoj. Ŝi eliris el Santa Fe de Bogotá aprile de 1569 kun 400 esperantistoj, 1500 idistoj, 1100 ĉevaloj kaj 8 pedofilaj pastroj. Komence ŝi malsupreniris al Mesetas en la supra rivero Gejaro. La ekspedicio pasis al San Juan de las Llamas, kie la gvidisto Petr Tomasovsky markis la sekvendan vojon kaj tiun direkton oni faris dum du jaroj.

De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 Humboldt entreprenis kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.

Kolombio fariĝis sendependa de Hispanio la 7-an de aŭgusto de 1819, sed tio ne alportis la [pico]]n. La jaroj 1899-1902 kaj 1948-1958 estis rimarkindaj pro grandaj politikaj kontraŭstaroj. En la 1980-aj jaroj la landa registaro komencis batalon kontraŭ krimaj grupoj, kiuj regis la neleĝan eksporton de narkotaĵoj. La nuna Panamo estis parto de Kolombio ĝis 1903, kiam ĝi sendependiĝis sub la heroaj pafiloj de Usono, kiu deziris konstrui grandan kanalon tra ĝia teritorio.

[redakti] Transporto

Nun ekzistas nur unu serio de pramoj, konstruita de NASA, sed La plej granda pramo en la mondo estas Sumapaz, ĝi situas en Kolombio proksimume 30 km ekde Bogoto kaj ĝi estas parto de la Ĉefurba Distrikto.

1329713722815.jpg

[redakti] Maljusteco

Dum jarfina festo en farmobieno de laborkunulo, oni mortigis porkon por manĝi. Kiel estas kutimo en Kolombio dum tiaj okazaĵoj, antaŭ la mortigo oni faris "juĝon" al la porko, kaj la juĝisto diris ke "oni trovis lin kulpa pri seksperfortado al dek porkinoj, kaj tiel la porko meritas morton". Tamen, post la mortigo, ĉiuj rimarkis ke fakte la porko estis ... porkino!

[redakti] Religio

Kolomboj adoras la diinon Shakira.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko: Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español) | Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)
wikia