Kolonio
El Neciklopedio
"Kolonio is on Facebook"
~ Facebook pri Kolonio
"Batita komprenas aludon"
~ Zamenhof pri Kolonio
"Vjetnam iam estis franca kolonio, ĉu?"
"Tajvano estis kolonio de multaj nacioj, de Nederlando inkluzive!"
~ Lajz Tajfuno pri Tajvano
Kolonio estas "kolonlando", t. e., lando de kolonoj. Kolono estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. Ia speco de kolonio estas pilastrio. Militkolonio estas lando de formiĝo de soldataro kunmarŝanta en unu aŭ pluraj vicoj, en kiu la vicaro evidente pli longas ol larĝas.
Koloniano estas mizera civitano de malmoderniĝonta Retlando, kiu laŭdire ankaŭ en 2009 foje blogos pri eble ne tute tedaj temoj (http://kolonjano.blogspot.com)
Kolonia militado
Estis en iu kolonia milito en la nigra kontinento. Du Eŭropaj
soldatoj, Jim kaj Bob, patrolis en densejo netravidebla, iom aparte unu de la alia. Subite Jim aŭdis ekkrion de Bob: “Jim, Jim, venu rapide ĉi tien! Mi ĵus kaptis du indiĝenojn!”
“Nu, kial vi ne venigas ilin al mi ĉi tien?”
“Ho, vidu, ili ja ne lasas min iri libere.”
