Kombato
El Neciklopedio
| | Thiu chi artikol' estas pri Land Down Under! | |
"Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsalto"
~ Zamenhof, kiu konfuzis kombaton al leporo
"Eta Vombato, ni trovis vin!"
~ germanoj al juda vombato
"Fight!"
~ SubZero pri kombato
En Eŭropo dum la Mezepoko, oni uzis infanojn kiel helpantoj en la batalo (ŝildistojn), kvankam ties rolo en la realaj kombatoj estis limigita.
[redakti] Fia ida poemaĉo
Aĉaj idistoj faris poemon pri kombatoj:
Helpez do per honoroz kombato,
frati sur la tero sospirant,
al felicoza e vinkoza fato,
quan meritas linguo unigant !
[redakti] Stultega kombato
En la infanlibro kombato ludas "kaŝi kaj trovi" kun koalo kaj kuniklo. Kiam kombato devas serĉi la amikojn, li nombru ĝis dek, sed diras: "du, dek!". "Ne", protestas la amikoj, "nombru dek florojn kaj tiam venu trovi nin!". Serĉante florojn eta kombato forkuras de l' amikoj, pli kaj pli foren. "Kie mi estas?" Jam la ĉielo griziĝas kaj - gut' ... gut' - ekpluvas. Subite eta kombato sentas sin tre sola...