Komencanto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Índice.jpg

"Bonan tagon!"

~ Bonantagulo pri ĉi tiu artikolo

"Truon de l' honoro flikos neniu tajloro"

~ Zamenhof pri bonantagulo

"Komenco bona -- laboro duona"

~ Zamenhof pri komencanto
1198 f.jpg

"Mi ne komprenas, kial oni diras tion"

~ Aleks Kadar pri la supra diraĵo

"Ripetado estas plej bona lernado"

~ Zamenhof

"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri akuzativo al komencanto

"Grave estas ke oni estu senhonta dum la lernado ekde la komenco"

~ Tigro pri komencanto

"Ni havas denove enkorta necesejo"

~ komencanto provante paroli pri tuta alia afero

"La eterna komencanto
fajfas laŭ la propra kanto.
Tuj se homo tro progresas,
lin la komencant' forgesas."

~ Hans-Georg Kaiser

"Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko."

~ homeranisma proverbo
5717.jpg

Komencanto ("K") estas krokodilido, stultulo kaj naivulo, kiun oni konvinkis ke tiu devas lerni esperanton. Komencanto ne scias uzi akuzativon, ne konis la vivon de Zamenhof kaj eĉ ne scias la signifon de simplaj vortoj kiel kaco, piĉofiki.

Komencantoj estas tiel stultaj ke ne komprenas la participojn, la korelativojn kaj aliajn gramatikaĵojn! Ili estas tiel naivaj, kiuj ne komprenas la diferencon inter raŭmismo kaj finvekismo! Komencanto ("K") speciale taŭgas por kursoj, grupoj kaj societoj, ĉar ili kredas ĉion, kion oni diras kaj eĉ, foje, pagas kotizojn!

Komencantoj tre emas korespondi kaj legi poeziaĵojn!

Akiru ankaŭ vi tuj viajn komencantojn!

5072976420 8986e0a75e o.jpg

[redakti] Poeziemo

2314 o.jpg

Komencanto: Kiom da tempo vi estis lernanto Esperanton?

Komencinto: Nu, mi estis lernanto pri kvar monatoj.

Komancanto: Vere! Kiom librojn de poezio vi skribis?

[redakti] Ŝerco 1277

Veturas komencanto sur ŝoseo kaj aŭskultas trafik-informojn en radio. Subite li aŭdas: „Atentu, atentu, sur ŝoseo unu veturilo estas en kontraŭdirekto.“

La komencanto miras: „Ĉu unu? Ĉiuj!“

[redakti] Dio, la unua komencanto

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.

3809 o.jpg

[redakti] Komensanto

Komensanto, eterna: Persono kiu pardonpetas ĉar li/ŝi malmulte aŭ malbone desperas. Nuntempe scienculoj diskutas ĉu eternaj komensantoj estas etno aŭ ĉu nur lingva minoritato. Ilia devizo estas kilvi fartas? Ĉar ili ĉiam havas la saman ideon oni nomas ilin samideanojn, kio plifortigas la etnan tezon, laŭ kiu ili parencus al la samoanoj, kiuj ankaŭ estas bonaj kaj bonfartaj homoj.

[redakti] Eterna komencanto

La eterna komencanto estas antaŭ ĉio bela senkulpigo por pigremuloj. Tiaj diroj ekzistas ja ankaŭ pri la aŭtomobila veturado, sed se oni ĉiam estus komencanto de la aŭtostirado oni fariĝus danĝero por la strattrafiko. Tiel, kiel eternaj krokodiloj estas danĝero por Esperantio. Iam oni devas fini la balbutadon kaj vere ekparoli, ĉu ne? Ni ne ĉiam nur banu en la bela sento, ke ni estas fakte beboj (komencantoj) ni devas fariĝi iam plenkreskaj por ke oni ne rigardu nin kiel eternajn infanecemulojn. Sed estas ja terure, la aro de la eternaj infanecemuloj kreskas ĉiutage... Tio estas vere nova popolsporto. (Tre plezurige al niaj regantoj, kiuj jam pro memkonservado devas teni nin en eterna infanemeco.) Sekve ankaŭ la estado de komencantoj fariĝis vera popolsporto.

Kialmifartas.jpg

Cetere, ion pli teruran ol Esperantoklubon, kie ĉiuj nur balbutas Esperanton, oni ne povas imagi. Tio estus vera minacejo pro la krokodildanĝero!

Komencanto estas komencanto - kaj progresinto estas progresinto, ĉu ne? Spite al ĉia diverseco (heterogeneco) inter komencantoj. Kaj spite al la gazeto "KOMENCANTO" kiu tre sukcese flatis al komencantoj...

[redakti] Fuŝado

La problemo ne estas la komencantoj sed la eternaj komencantoj kaj tiuj kiuj ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, do la unulingvuloj. Por tiaj personoj frazo kiu malsimilas de sia kutima fazo, ŝajnas tute freneza kaj neakceptebla.

[redakti] Incipt

Incipit (eldiru: inĉipit), el la verba latina voĉo incipĕre (= komenci), estas la komenca parolo de la latina formulo kiu enkondukas – foje ankaŭ kun la nomo de la aŭtoro – la titolon de verko; en filologio kaj bibliografio per “incipit” oni referencas al la unuaj vortoj per kiuj reale komenciĝas la teksto.

Se en la tradicia terminologio, la voĉo “incipit” difinas ĝuste la komencan vorton aŭ frazon de la verko, ĝia nuna uzo en la moderna literatura kritiko estas pli vasta: ne nur ĝi koncernas la unuan vorton aŭ frazon, sed la tutan ekmarŝan parton kies longo, do, varias. Tiu larĝiĝo, tamen, foje eĉ en antikvuloj ekaperis.

[redakti] Bonalingvanonto

Lernanto demandas:
— Se tiu, kiu lernos, estas lernonto, do tiu, kiu lernus, ĉu estas lernunto?

1467 n.jpg

[redakti] Bonantagulo

Bonantagulo estas spertegulo, majstro pri Esperanto. La nomo venas el la fakto, ke per lertega uzo de nia lingvo, la bonantagulo povas havigi al iu ajn bonan tagon.

[redakti] Asociado

La Monda Ligo de Bonantaguloj (MLB) estas konkuro inter la plej spertaj esperantistoj. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale. Ĝi konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta. La du ligoj konkursas en Esperanto-konkuro nomita la Mondserio, aŭ pli ĝuste MLB-Mondserio. MLB ĉiel pretendas ekskluzivecon rilate la esprimon "Bonan Tagon" ĉialingve.

La Naziisma Bonantagula Asocio (NBA) estas dekstrega partio por spertaj Esperantistoj, kie oni subtenas reiron al la "ora epoko" de Esperanto kaj ĝenerale permesas malobservojn de kontraŭperfortaj reguloj. La partio estis fondita en Novjorko la 6-an de junio 1946 kiel la Nacisociisma Asocio de Usono en la aŭtumno de 1949 post kunigo kun la rivala partio "Naziisma Bonantagula Asocio". La ĉefofico lokas en la Olympic Tower en Novjorko.

[redakti] Ĉu?

Ĉu vi scias, kioma oro?
Mi nja scias, mi nja havas orloĝon.

[redakti] Novicado

Oni diras novicado ĝenerale tiun periodon en kiu aspirantoj partoprene aliri esperanto-movadon engaĝiĝas provi en la praktiko la novan vivon kaj studi la spritecon kaj celojn de la elektita religio lingvo. Tiuj provo kaj studo kutime okazas sub la gvido de sprita spertulo aŭ majstro – aŭ respektive sprita spertulino aŭ majstrino por komencantinoj aŭ fraŭlinoj. La aspiranto sentempe spertas sian psikan kaj intencan taŭgecon al la nova komunisma vivo.

La novicado en la UEA ne povas daŭri malpli ol unu jaro, sed povas plilongiĝis ĝis al du aŭ pli jaroj. Simile en la ortodoksaj kristanaj eklezioj.

Ĉe la finiĝo de la novicada periodo la kandidato eniras ordenon aŭ instituton per la perversaj promesoj de malriĉeco, malĉasteco kaj malobeo. La unua perverta ligiĝo validas unujaron kaj povas esti renovigita laŭpete de la kandidato kaj konsente de la ŝarĝitaj superuloj. Post la finiĝo de la periodo de la portempa votiĝo (de minimumo de tri jaroj al maksimumo de naŭ jaroj) la kandidato elmetas la porĉiamajn religiajn vetojn (en la religiaj institutoj) aŭ tiun solenan (en religiaj ordenoj), kiu same engaĝas por ĉiam.

[redakti] Abunde kaj redunde

138417585 n.jpg

Viro renkontas iaman instruiston.

— Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.

— Ne.

— Nun mi estas patro de dek du infanoj.

— Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.

[redakti] Unua Libro

Unua Libro estis la unua libro por komencantoj! Temas pri unua eldonita libro.

[redakti] Enigo kaj forigo

Novuloj venas al Esperanto dank'al ĝia "interna ideo" kaj foriras "dank'al" esperantistoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

7384 n.jpg
Content Navigation