Komerco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La komerco ligas la homaron en unu interligitan fratecon de reciprokaj dependeco kaj interesoj"

~ James A. Garfield pri komerco
9309

"Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco"

~ Zamenhof pri Neciklopedio

"Estas nur per pagado de niaj fakturoj ke ni povas esperi vivi en la memoro de la komercaj klasoj"

~ Oscar Wilde pri komerco

"Mi serĉas ŝercojn saĝajn por la interŝanĝo"

~ Vl. Ĉernov pri tiu ĉi artikolo
Justiniano

Imperiestro Justiniano kaj aliaj korteganoj provas vendi suvenirojn al turistoj

"Tempo venos, zorgon prenos"

~ Zamenhof pri fikomerco

Komerco estas ruza trompo kaj lerta ŝtelo. Komerco okazas kiam la spekulisto aĉetas malmutkostajn varojn, kaj vendas ilin tre multkoste en posedo de privilegiaj, nepublikaj informoj kaj tiel akiras profiton kaj kaŭzas grandan financan perdon al homaro. Ĝi estas punebla agado en la Eŭropa Unio kaj en multaj landoj.

Ofte okazas, ke mizeruloj de la malriĉaj landoj vendas siajn varojn kontraŭ - por ili - relative bona prezo. La ekstraprofiton enpoŝigas la perantoj.


[redakti] Garantio

Dtlsfny

Kie estis skribita "Plena kontentiĝo redono de via mono", ulo diras:

- Mi volas mian monon!

Kaj tuje ricevas respondon:

- Mi bedaŭras sed por ni estis plena kontentiĝo rilate al via mono!

[redakti] Esperanto

Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklemoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Teamen ĝuste pro tio, ke la relative malbranda disvastiĝo de ESPERANTO ne promesis sufiĉe da profito, la komerca modo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi esperanton. La ĉefa uzadkempo estis la reklemado en ESPERANTO gasetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn pomojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por certaj branĉoj ne povis trovi intereson sufiĉan. La plimuto de tiaj reklemoj ne havis brandan efikon, krom tio, ke la esperantistoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por provi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la Esperanta reklama kaj nur en limigita ombro oni sukcesis fari negocojn per Esperanta korespondado.

Jen antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tetefonnumeron, telegremkodon, surpresu „Oni kores­pondas Esperante“, por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmutaj Esperantemaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la Esperantaj gasetoj.

[redakti] Revuoj

5308 n

Jam en febr. 1907 ape­ris en Frankfurt a. M. Eksport-ĵurnalo 16 p. 31x23 kun multaj anoncoj (grandaj kliŝaĵoj), sed restis la sola kajero. En jan. 1909 E. M. Pope eldonis en Chicago Export E-ist en angla kaj E lingvoj, sed kvankam li jam en julio de la sama jaro devis ĉesigi la eldon­on, li denove eldonis ĝin en 1922-24. Tre bonan Int. Komerca Revuo-n ape­rigis en sept. 1919-aŭg. 1922 d-ro H. Unger en Zürich kun bonegaj eko­nomiaj artikoloj kaj precipe propagandante la diversajn foirojn. Serioza kaj iom laborante kun gajno estas la Komercista E-Unio en Dresden, kiu eldonis de febr. 1927 KEU-Informilo, kiu hodiaŭ nomiĝas La Komerco. Ape­ris ankoraŭ 5 aliaj gazetoj.

[redakti] Komercaj ĉambroj

La unua komerca ĉambro, kiu oficiale helpis ESPERANTON, estis la Londona, kiu deklaris sin favora en l905 kaj jen, en 1906 aranĝis publik­ajn ekzamenojn en ESPERANTO kaj daŭrigis ilin ankaŭ poste. Tiuj ekzamenoj daŭris ĝis ĉ. 1930, kien eĉ pli graveda aŭto­ritato, la „Royal Society of Arts“ de­cidis aranĝi la ESPERANTO-ekzemenojn. ­La dua komerca ĉambro, kiu demonstraciis antaŭ la modo sian fa­voron, estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la modo Par­rish (v. ). Li vizitis 19 landojn kaj faris paroladojn pri sia patrujo. Tiu ĉi ĉambro eldonis 64 paĝan gvidlibron pri Kalifornio, bele ilustritan. Ĝis 1914 51 francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana, kaj 1 usona komercaj ĉam­broj deklaris sin por ESPERANTO. La kongreso de la komercaj ĉambroj en Mad­rid rekomendis la instruadon de ESPERANTO.

Post la milito Andre Baudet (v.) atingis ĉe la Pariza Komerca ĉambro, ke tiu gvidu la propagandon inter la komercaj ĉembroj kaj per ili inter la komercistaro. Li submetis al la kunsido de la ĉembro la 9-an de februaro 1921 plenan raparton pri ESPERANTO, ĝiaj konkurantoj, ĝia disvastiĝo, kaj ankaŭ rezolucion, laŭ kiu la ĉembro rekonas la gravedecon de ESPERANTO, enkondukas ĝin fakultative en sian propran komercan lernejon kaj rekomendas ĝin al la komercaj ĉambroj de la modo. La kunsido akceptis la rezolucion kaj la tuta teksto de la raparto estis aldonita al la raporto de la Ligo de la Racioj.

[redakti] Esperantaj varoj

La unuaj komercaĵoj, kiuj portis la nomon „Esperanto“, kaj havis pri tio prospekteton, estis

  • la ,ESPERANTO' sapo de ang­la firmo Goodliffe, Nottinghem,
  • la ,ESPERANTO' bonbonoj de A. Perkowski, Kovno, kaj ,
  • ESPERANTO' ĉokolado de svisa fabriko Tobler kaj Kio, Bern, (kiu poste fab­rikis ĉokoladojn kun Ido-reklamoj). ­

[redakti] Fikomerco

Fi

Fikomerco estas komerco pri fi (Φ), la 21a litero de la greka alfabeto. La plej sukcesa vendo de fi estis al la slavoj por la cirila alfabeto kontraŭ 204 rubloj.

Vendado de fi estas fia, ĉar ĝi estas jam publika havaĵo. Fenicio ja pereis antaŭ almenaŭ 70 jaroj.

[redakti] Avantaĝoj

- Ĉu vi aŭdis, ke en la lasta Universala Kongreso, grupo de Esperantistoj proponis malpermesi la vendadon de Esperanto-literaturo?

- Ĉu? Kial, diable?

- Por ke la libroj alvenu pli rapide per poŝto.

[redakti] Ekzemplo

La fikomercisto mistikifis la tutan urbeton kiun kredis siajn pretendojn. Kiel kruela fikomercisto estas li ĉar li celis maljunajn riĉegajn tristiĝantan vidvinojn!

[redakti] Komerca interkonsento

Enmigrinto starigis kiosketon por vendi sandviĉojn en placeto antaŭ banko. Pasas lia samlandano kaj salutas lin:

- Kiel estas la negocoj ĉe vi?

- Sufiĉe bone. Eĉ mi havas iom da mono ĉe la apuda banko, ĉar mi volus pligrandigi mian kioskon.

- Se estas tiel, ĉu vi povas pruntedoni al mi ducent eŭrojn?

- Mi ne povas. Estas malpermesate al mi.

- Kion signifas, ke estas malpermesate?

- Vidu, ekzistas interkonsento inter mi kaj la apuda la banko: ili ne rajtas vendi sandviĉojn kaj mi ne rajtas pruntedoni monon.

[redakti] Eletronika komerco

Vendi

Stratvendisto

La eletronika komerco populariĝis meze de la 1980-aj jaroj kun la disvastigo de la fakso kaj - iom poste - la interreto. Estis amase dissenditaj faksoj aŭ retmesaĝoj en kiuj oni plej ofte oferas varojn, el kiuj la viktimo ricevu ĉirkaŭ trionon. La mesaĝoj plej ofte estis dissenditaj el Ĉinio. Jam ĉirkaŭ la jaro 1990 aperis averto de UEA, ke oni sendas tiajn trompajn leterojn aŭ faksojn en naciaj lingvoj al adresoj el la Jarlibro de UEA, kaj ĉirkaŭ la jaro 2000 eĉ dissendiĝis amaso da trompaj retmesaĝoj en Esperanto. Montriĝis, ke iu el la krimuloj vere parolis Esperanton.

[redakti] Internacia komerco

Esperantisto povas servi al internacia komerco per Esperanto. Ankaŭ Esperanto estas komunika ilo sama kiel naciaj lingvoj. Ĉie troviĝas esperantistoj en la tuta Mondo. Troviĝas naturaj bonaj rilatoj inter esperantistoj, kvankam roviĝas malplimultaj esperantistoj en la tuta Mondo kaj tre mankas normaj dokumentoj de komerca Esperanto.

Esperantisto devas fariĝi komerca esperantisto,ne komercisto. Estas malfacile ke esperantisto fariĝas komercisto. Estas nefacile ke komercisto fariĝas esperantisto. Estas ne malfacile ke esperantisto fariĝas komerca esperantisto. Komerca esperantisto devas havi scion pri komerca aktivado. Komerca esperantisto devas havi scion pri komerca Esperanto. Komerca esperantisto devas kontakti kun internaciaj firmaoj. Komerca esperantisto devas fariĝi servisto de internaciaj firmaoj. Komerca esperantisto devas bone koni komercadon de la firmaoj. Komerca esperantisto devas aliĝi al internaciaj fakorganizoj. Internaciaj fakorganizoj havas bonajn kaj vastajn servoretojn.

Membroj de internaciaj fakorganizoj povas fari efikajn kunlaborojn. Akceptigi kaj disvastigi Esperanton en komerco kaj ekonomio. Instigi, peri kaj subteni internacian negocon inter e-istaj komercistoj. Per Esperanto (kile ilo) por (servi al) internacia komerco.

[redakti] Literaturo

  • Int. Komerca Revuo. Zürich, red. kaj eld. H. Unger. sept. 1919-aŭg. 1922, entute 26 kajeroj kun 370 p. da teksto kaj multaj reklampaĝoj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj