Kometo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro"

~ Zamenhof pri kometo

"Hodie est le primo die del resto de tu vita"

~ Malesperantisto
Kometo
Kometo estas eta komo, t. e., malgranda interpunkcia signo indikanta, ke oni devas apartigeti partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia, intermetante tre, tre mallongan paŭzon.
F79

Punktokometo estas eta interpunkcia signo indikanta iom pli longan paŭzon ol kometo inter partoj de frazo, sekve puktokometo estas egala al normala komo.

Foje, oni vidas kometon sur la ĉielo kiel steleto, kiu kuntrenas longan strion, kiam ĝi proksimiĝas al la suno. Tiel Dio skribas!

[redakti] Graveco

Dum la sinprezento de la Akademio de Esperanto kadre de la UK en Vilno: unu el la demandoj de la publiko temis pri la interpunkcio en Esperanto-tekstoj. Unu el la Akademianoj komprenigis jenon:

Se la komo-uzo ne estas laŭ la modelo de la Fundamento (ekzemple okaze de malĉeestanta komo antaŭ post-ordigita "ke"-frazo), tiuokaze laŭ li jam ne estas Esperanto!

[redakti] Granda Verda Kometo

la Granda Verda KometoTagluma Kometoaperis en 1887. Ĝi estis videbla nudokule kiam estis malkovrita de Zamenhof. Pro sia brileco, ĝi eklipsis Venuson, kaj tre certe temas pri la plej brila kometo de la lastaj jarcentoj.

[redakti] Kometo Halley kaj la Verda Kometo

La jaro 1910 kaptis la atencon de la medioj por la antaŭvidita reveno de la Kometo Halley, kies perihelio estis antaŭvidita por la 20-a de aprilo. La apero de la Tagluma Kometo iuj jaroj antaŭe estis surprizo, kaj kaŭzis grandan impreson al la ekspekta publiko; kiam la kometo Halley revenis denove en 1986 multaj homoj kiuj asertis vidi ĝin en la antaŭa perihelio vere parolis pri la Verda Kometo.

[redakti] Teorio pri Diluvo

La geologo Alexander Tollmann havas unu el la plej interesaj teorioj, laŭ kiu okazis alproksimiĝo de kometo al la tero antaŭ 9.550 jaroj.

Kiam la kometo estis jam proksima ĝi disfalis - pro la gravito de la tero kaj la suno - en sep pecojn. Ĉiu el la kometeroj havis sian tipan voston, kiu poste en la legendoj aperis simbolforme kiel draka vosto (Ĉinio) aŭ serpento (Biblio). La "kapo" de la kometo konsistis ĉefe el akvo-glacio, kaj parte el polvo kaj ŝtonoj. Sep plej grandaj pecoj trafis la oceanojn: unu sud-oriente de Aŭstralio: sur tiu kontinento oni trovas tektitojn, kiuj estas ŝtonoj, kiuj estiĝis pro la varmego kaŭzita de la surbato. En la legendoj de la pra-aŭstralianoj oni parolas pri fajro, kiu plenigis la tutan ĉielon ĝis la tero. Pro doloro la homoj freneziĝis kaj unuj lance mortigis la aliajn. La dua ero trafis la oceanon oriente de Vjetnamo. Sude de Hindio tria peco falis enakven, du pliaj en la Atlantikon, du en la Pacifikon.

Ĉirkaŭ la enbatoj disvastiĝis aerprema ondo rapida 1000 km hore, kiu renversis kaj bruligis arbarojn, levis kaj forportis ŝtonojn. Sekvis diluvo. Grandaj partoj de la kontinentoj pro ondegoj subakviĝis. Proksime de la trafpunktoj la ondoj estis altaj kelkajn kilometrojn, ĉe kelkaj marbordoj nur 100 metrojn, sed oni scias, ke surteriĝanta ondo rimarkinde plialtiĝas·kaj kapablas supreniri montegon.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj