Komputilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Tipa doma komputilo.

"Komputiko ja estas anglalingva afero"

~ Usonano pri komputilo

"Ne lasu la komputilon rimarki, ke vi hastas"

~ Theresa Emilia Arantes pri komputilo

"Neniu volos komputilon hejme"

~ Ken Osen prezidanto de Digital Equipments, en 1975

"637 mil porteblaj komputiloj estas perditaj en la usonaj flughavenoj ĉiujare"

~ ŝtelisto pri komputilo

"La malsimpatia je komputilo estas, ke ĝi povas diri nur "jes" aŭ "ne", sed ne "eble""

~ Brigitte Bardot

"La propra komputilo kapablas atesti kontraŭ la posedanto pro krimo"

~ Garbhan MacAoidh pri komputilo

"Espero transigas montojn, kodrompisto kontojn"

~ Hans-Georg Kaiser

La vorto komputilo estas kunmetaĵo de komp- (Volapuko: "kompare kun" aŭ "kvazaŭ") kaj utilo (Esperanto: "uzebla ilo"). Komputilo do estas aparato, kiu aspektas kiel uzebla ilo, sed fakte havas nenian utilon.

Korpekzercado.jpg

Enhavo

[redakti] Rilatoj kun homoj

  • Bill Gates estis unua persono kiu uzis komputilon. Li ankaŭ estas sola persono, kiu darfas komputili.
  • Via komputilo estas en fiksa loko, ĝia ekrano... regas vin, ne vi la ekranon.

[redakti] Principoj

Facile kompreneblas la bazaj principoj de la komputilo. Necesas tamen, ke oni unue komprenu la sesdekuman sistemon. Por kompreni la sesdekuman sistemon, nur necesas ke oni fortranĉu kvar piedfingrojn.

[redakti] Natura leĝo

Kiam vi finfine komprenas vian komputilon, ĝi estas antikva.

[redakti] Operaciumoj

Ekzistas multe da operaciumoj. La plej famaj estas Linux kaj ReactOS. Sed relative ofte uzata estas ankaŭ Windows sed malmulte da uzantoj konas ĝin kaj scias ke ĝi estas operaciumo. Kaj el ili la plej parto estas Linux-uzantoj.

Abako.jpg

[redakti] Teknikaj problemoj

Kiel programisto enŝraŭbas lumampolon?
Neniel! Tio estas aparatara problemo!

Fina venko.jpg

[redakti] Se via komputilo ne startas...

Multaj homoj provas uzi komputilon, sen senkuraĝiĝas, kiam ili ne povas startigi ĝin. Jen la kialo...

Komputilo ne povas funkcii sen programaron. Aliflanke, ne eblas ŝargi programaron en komputilon, kiu ankoraŭ ne funkcias...

La solvo: Forgesu pri la komputilo, krom se vi estas nerdo!

[redakti] Utilo

Ĉefo donis al ĵusdungita inĝeniero dokumenton por ke ĝin legu kaj resumu. Iom da tempo poste la inĝeniero redonis la dokumenton al la ĉefo kune kun resumo en kvar paĝoj. Tiam la ĉefo, seriozmiene, diras:
- "Kion vi pensas?, Resumo devas esti mallonga, unu paĝon, maksimume du!, Bonvole ripetu la resumadon, sed nun mi bezonas ĝin urĝe!"
La inĝeniero iris denove ĉe sia oficeja komputilo kaj lerte ŝanĝis la litergrandon el "Arial 14" al "Arial 10", presis la resumon denove kaj ĝin portis al la ĉefo, kiu ĵus ricevinte la pli mallongan resumon gratulis lin dirante:
-"Ĉu vi mem rimarkas ke vi ja estas kapabla resumi? Estis nur pigremo kion vi havis".

[redakti] Fraŭlina komputilado

Fraŭlinoj ofte uzas komputilojn por skribi aferojn kiel:
Ana8.gif
  • Hodiaŭ, mi decidis ke mia stato en la tujmesaĝilo estu la kanto ludanta en iTunes. Mi forgesis pri la video kiun mi elŝutas. Mia stato estis: Fostoj de fikemaj fraŭloj
  • Hodiaŭ mi parolis enrete kun ulo kiun mi renkontis rete, kaj jam 'konas' dum 4 jaroj. Mi volis ke li vizitu min ĉi-somere, ĉar mi amas lin. Poste, li sendis retleteron, konfesante ke li vere estas 17 jaraĝa knabino.
  • Mi devis reveni frue de ferio. La najbaro kiu havis taskon akvumi miajn plantojn donis tiun taskon al konatulo, policano. Nu, mi havas kelkajn kontraŭleĝajn plantojn.

[redakti] Gramatika problemo

Tiun bildon mi trovis perkomputile!

Ŝajnas ke la sekva rakonto okazis en angla lernejo. La instruisto instruis ke en la franca lingvo la substantivoj estas dividitaj en virajn kaj virinajn genrojn. Studento iom perplekse demandas:

Al kiu genro apartenas la la komputilo? Nesciante respondi la instruisto dividis la gestudentojn en du grupojn kaj donis al ili la taskon respondi la demandon. Unu el la grupoj konsistis el virinoj kaj la alia el viroj.

La virina grupo konkludis ke la komputilo estas vira ĉar: 1) Por uzi ilin oni devas unue varmigi ilin. 2) Ili entenas multajn datojn sed al ili mankas la propra inteligenteco.3) Ili servas por solvi problemojn sed por duono de la tempo la problemo estas ili mem. 4) Akirinte unu el ili oni rimarkas ke se oni estus atendinta iomete nun vi povus havi ion pli bonan. ;o)

La viroj decidis ke la komputilo estas ina ĉar: 1) Neniu krom ilia kreanto komprenas ilian internan logikon. 2) La lingvaĵo kiun ili uzas por komuniki inter si estas tute nekomprenebla. 3) Oniaj eraroj eĉ minimumaj estas fiksitaj en ilia memoro por longa tempo por esti utiligata pli malfrue. 4) Apenaŭ oni akiras unu el ili oni rimarkas ke oni devas elspezi duonon de via banka konto por akcesoraĵoj. ... ;o)

[redakti] Sekura konsilo

Komputiloj tre vundeblas al mikroboj.
Baterio.jpg

Vi devus tuj legi nian paĝon: Komputila viruso.

Eraro2.jpg
wikia