☭ Komunismo ☭
El Neciklopedio
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
""Sanguis martyrum semen communistorum est." - "Sango de martiroj estas spermo de komunistoj""
~ Tertuliano.
"Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado"
~ Trockij
"Filantropiaj homoj perdas ĉian senson da humaneco. Estas ilia plej perceptebla karaktera trajto"
~ Oscar Wilde pri komunismo
"Nia patro estas komunismo. ĉiuj ni estas ĝiaj idoj"
~ Idisto pri komunismo
"Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras"
~ Zamenhof pri komunismo
"komunista partio: partio de la komunistoj"
~ Antonio Vergara pri komunismo
"Ĉiu progresema agento aŭ movado konsiderotas senkulpa ĝis plena detruo de la lando"
~ sovetano pri komunismo
"Socialismo estas opio de studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"
~ Markso pri socialismo
"Socialismo funkcias nur en du lokoj: en paradizo, kie oni ne bezonas ĝin,
kaj en infero kie oni jam havas ĝin."
~ Ronald Reagan pri socialismo
☭ Komunismo ☭ estas stranga religio kreita en Mezepoko de Karlo Markso kaj divastigita de ruza misiisto Lemingo.
En la frua kaj meza periodo de Mezepoko, oni opiniis, ke ĉiuj homoj estas sklavoj, tiu principo estis nomita komunismo, Markso metis tiujn principon en la sankta Libro ☭ "Das Kapital" ☭ ("La Ĉefurbo"). En la lasta periodo de Mezepoko, naskiĝo de kapitalismo kaŭzis la finon de komunismo kaj la mezepoko, kiel ĝi, devis esti estinta.
Enhavo |
[redakti] ☭ Sektoj ☭
La 20a jarcento instruas, ke estas socialismo, pri kiu indas paroli kun honto. Ĉie, absolute ĉie, kie ŝtata socialismo pli-malpli longe ekzistis, reduktiĝis demokratio kaj vivnivelo al mizero eĉ mizero apenaŭ kuracebla (ekz. la diferenco inter la iama Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinde, ke en demokratiaj socioj ĉiam troveblis perversaj aĉintelektuloj, kies malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio kun komunismo aŭ io tia.
En orientaj landoj disfalis komunismo, sed hodiaŭ, kelkaj orientemaj mistikuloj ankoraŭ sekrete apartenas al komunistaj sektoj en kelkaj partoj de la mondo.
[redakti] ☭ La Sep Mirakloj ☭
La Sep Mirakloj de la komunismo:
- ☭ Chiu havis laboron.
- ☭ Kvankam ĉiu havis laboron, neniu faris ion.
- ☭ Kvankam neniu faris ion, tamen la plano estis plenumita super 100%.
- ☭ Kvankam la plano estis plenumita super 100%, tamen eblis aĉeti nenion.
- ☭ Kvankam eblis aĉeti nenion, ĉiu havis ĉion.
- ☭ Kvankam ĉiu havis ĉion, tamen ĉiu ŝtelis.
- ☭ Kvankam ĉiu shtelis, tamen neniam mankis io.
[redakti] ☭ Demando ☭
Komunismo estas sufiĉe bona ideologio; ĉu kaj kiel ĝi povus funkcii praktike estas alia demando.
[redakti] ☭ Ideoj ☭
Du estroj de Komunisma Partio renkontiĝas:
- "Kion vi diris en via lasta parolo?"
- "Nu, nenion, kiel ĉiam."
- "Jes ja, sed kiel vi diris ĝin?"
[redakti] ☭ Komunismo kaj katolikismo ☭
Katolikismo, komunismo, esperantismo - ĉio tio estas diversaj enkorpiĝoj de unu sama ideo - Tutmonda Frateco. Bona katoliko estas preskaŭ tio sama kiel bona komunisto. Ĉiuj vojoj kuniĝas en homaranismo. Bona katoliko estas katoliko-homaranisto, bona komunisto - komunisto-homaranisto. Homaranismo signifas amon kaj toleremon. Sed, memkompreneble, multaj komunistoj kaj katolikoj estis kaj estas malbonaj, kruelaj, tial la kredo, ke katolikismo kaj komunismo estas io reciproke kontraŭa, ne estas senbaza.
[redakti] ☭ Historio ☭
Komunismo evidente estas tre malnova nocio, jam ekzistis la vorto ☭ komunismo ☭ en epoko de Platono, sed antaŭ Markso, neniu plene komprenis la komunismon kaj ĝi estas obskura aro de mistikaj nocioj. La ☭ Manifesto de la Komunista Partio ☭ redaktita de Karl Marx por la Ligo de la Justuloj estas la historie baza dokumento por komunistoj.Komence, komunismo estas rigardata simple kiel sekto de judismo, kiuj kunigis en la Unua Internacio, sed dum la Koncilio de Jerusalemo, Markso estis krucumita de judoj. Liaj disĉiploj fondis la Duan Internacion. Sed en Dua Internacio aperis la herezio de Gnomoj, kiuj estis socialdemokratoj.
Lemingo estris la Ruzan Revolucion de Oktobro, fondinte la partion de buŝevitoj. Li estis la unua, kiu sukcese aplikis la ideojn de Karl Marx al reala nacio, farinte Ruzion komunisma.
[redakti] ☭ Mezepoko ☭
Ĝis komenco de la 4-a jarcento alternis periodo de relativa trankvilo por komunistoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de Ĉaro. La partio en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn laPost la revolucio, Lemingo malavaras la partion per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligas leĝaron kaj klopodas la komunistojn, tiutempe jam tre multnombraj, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estas por li grava la unueco de la partio, li intervenas ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro 325 li kunvokas la Komunista Internacio (Komintern) por pridiskuti la demandon pri Esperanto. Liaj sekvanto Stalino subtenis la partion kaj mortigis siajn ĝiajn malamikojn. Dum regado de Stalino la komunismo fariĝas fakte kaj jure ŝtata religio.
La ☭ 3-a Internacio ☭ aŭ ☭ Kominterno ☭ estis skismo de la 2-a Internacio fondita de Lenino. La 3-a Internacio grupigas komunistojn kiuj forlasis la socialistojn de la 2-a Internacio. Ĝi estis gvidita de la komunista partio de Sovetunio. Ĝin gvidis Stalino kiu kreis novan ideologion kiun li nomis Marksismo-leninismo kaj kiu antaŭenmetis socialismon en unu sola lando. Poste, komunismo iĝis oficiala religio de preskaŭ duono de la homaro.
Sovetunio helpis la starigon de komunismaj ŝtatoj en Oriento. Jugoslavio decidis sian propran vojon al komunismo. En la resto de la mondo kaj samtempe kun la Sendependiĝo de Afriko kaj similaj situacioj en Azio kaj Ameriko aliaj ŝtatoj alproksimigis siajn idearojn al tiuj de la komunisma bloko.
[redakti] ☭ Skismo de Oriento ☭
Dum tiu epoko okazis kontraŭstaro inter la du plej gravaj komunismaj ŝtatoj en la mondo, nome Sovetunio kaj Ĉinio, kio okazigis malfacilaĵojn inter la respektivaj aliancanoj, kiel en Hindoĉinio aŭ Afriko. Tiu originis la "Grandan Skismon" aŭ "Orientan Skismon", kiu dividis la partion laŭ du partoj: La Rusa Komunisma Apostolika Partio kaj la Ĉina Komunisma Ortodoksa Partio.
[redakti] ☭ Protestanta krizo ☭
En orienta Germanio protestoj kontraŭ Papo aperis. En ☭ protestantaj ☭ preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la ☭ lundaj ☭ manifestacioj ekde 7tembR.
La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj etaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj Nordkoreio.
[redakti] ☭ Komunismo kaj Esperanto ☭
Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la ĉefo de RMK (Revolucia Milita Konsilio) estis Trockij. Dum unu el kunsidoj de RMK li turnis atenton al surbrusta insigno de konsiliano Krylenko. Krylenko estis tiu sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco kaj poste laboris en Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al N.V. Krylenko kaj demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo. Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto "Espero" kaj ĉiam surportis ĝian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la simbolo de esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplaĉis la formo (5-angula stelo - kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de espero). Li diris, ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan stelon, nur de... ruĝa koloro (koloro de verŝita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la ruĝan stelon - simbolon de komunismo!
[redakti] ☭ Komunismo kaj demokratio ☭
Komunismo en sia esenco estas perfekta demokratio.
[redakti] ☭ Poemeto ☭
Kioskoj, multe da butikoj
Amasas en niaj bazaroj.
En ili agas spekulistoj
Kaj kapitalo ne hazarde.
Diable tedas la reklamo,
Alvokas ĉiujn al Edeno
Sinjoroj - viroj, ankaŭ damoj,
Al sudaj landoj venu, venu!
Ĉu povas veni al Edeno
Doktoroj aŭ instruistoj?
Al mizeruloj apartenas
Ne ili nur, sed laboristoj!
De Gorbaĉova la perfido
Florado de Kapitalismo.
Ĝi estas por riĉuloj ido,
Ni kredu al socialismo.
Konstruu novan ni socion,
Sen iuj ajn la plutokratoj.
Ektondru la revolucio,
Pereu fiaj burokratoj!
- Aleksandra VERĤOVA